Ntruboj
La ntruboj (ankaŭ nomataj: Delo, Ntribu, Dilose aŭ Ntribou) estas etno en Ganao kaj Togolando. Ilia loĝregiono situas je la limo inter Ganao kaj Togolando centre en la landinterno. La tribestro havas sian sidejon en Brewaniase proksimume 20 mejlojn sude de Nkwanta. La ntruba lingvo estas nomata Delo.
Ntruboj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
En Ganao vivas proksimume 10.900 ĝis 12.000 ntruboj, en Togolando proksimume 5.400 ĝis 6.000.