La builsaoj (aliaj nomoj aŭ nomformoj: Buli, Bulea, BulsaKanjaga) estas etno en Ganao. La builsaoj mem nomas sin Builsa. Al tiu etno alnombriĝas proksimume 150.000[1] ĝis 160.000[2] homoj, kies loĝregiono situas en la centra nordo de Ganao en la distrikto Sandema. Plejparte la builsaoj vivas en la distrikto Builsa en la Supera Orienta Regiono. Limriveroj de la etno estas en la okcidento la rivero Sisili, en la sudo la rivero Kulpawn kaj en la oriento la rivero Blanka Voltao kaj la Tano. Norde la loĝregiono distancas per proksimume 20 km larĝa strio de Kasena-lando for de la limo al Burkino. Tiu loĝregiono situas inter la lokoj Wiasi, Kunkwa, Kanjaga, Doninga, Nakong kaj Chuchiliga.[2]

Fontoj redakti

  1. [1]
  2. 2,0 2,1 [2]
  • Buluk - Journal of Bulsa Culture and Society
  • Franz Kröger: Materielle Kultur und traditionelles Handwerk bei den Bulsa (Nordghana)
  • Ghana Population and Housing Census 2000: Summary Report of Final Results. p. 23 (2002)

Eksteraj ligiloj redakti