Malfermi la ĉefan menuon

Internacia Monunua Fonduso

La Internacia Mona Fonduso (IMF)[2]Internacia Valuta FondusoInternacia Monunua Fonduso (IMF) - angle International Monetary Fund, france Fonds monétaire international - estas internacia organizaĵo, establita en 1946 por instigi internacian valutan kunlaboron, borsan stabilecon, kaj ordajn interŝanĝajn aranĝojn; instigi ekonomian kreskadon kaj altajn nivelojn de dungado; kaj provizi provizoran financan helpadon al landoj por faciligi reĝustigon de balancado de pagoj.

{{{eonomo}}}
fondodato 27-a de decembro 1945[1]
sidejo Vaŝingtono
Retejo www.imf.org
Information icon.svg
vdr
La emblemo de la Internacia Mona Fonduso

Konsisto kaj celoRedakti

 
Sidejo de la Internacia Mona Fonduso en Vaŝingtono

La fonduso havas 188 membroŝtatojn, kies voĉdonrajto kaj reprezentiĝo en ĝia estraro dependas de la ekonomia nivelo de ĉiu ŝtato, konkrete de la kvanto de kapitalo investita en la fonduson. La ŝtatoj kun plej fortaj voĉdonaj kvotoj estas Usono 16,75 %, Japanio 6,23 %, Germanio 5,81 %, Francio 4,29 %, Britio 4,29 % kaj Ĉinio 3,81 %.[3] Por unueca decido necesas 85%, tiel Usono sole aŭ la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kune povas bloki decidojn.[3] Tiel, la plej riĉaj landoj povas trudi sekvendajn politikojn al la plej malriĉaj landoj (83 landoj posedas nur 0,1 % de la voĉoj). La direktoro de la Internacia Monunua Fonduso ĝis nun ĉiam estis eŭropano.

 
La flago de la Internacia Mona Fonduso

La IMF plenumas la taskon de lastinstanca pruntedonanto, por refluigi la ekonomiojn troviĝantajn en malfacila situacio, kaj por "rekonfidigi" la privatan sektoron. Sed la pruntoj okazas nur sub certaj kondiĉoj difinitaj de la programoj de struktura alĝustigo (PSA) kiu fakte estas politikoj de liberaligo kaj de fleksivigo de la ekonomioj. La pruntoj kiujn ĝi donas ne estas definitivaj. Ili estas repagotaj sub respekto de la PSA, alie la financadoj estas forigataj. Forte kritikita pro ĝia liberala politiko, la IMF promesis meti la reduktadon de la malriĉeco en la centron de sia agado kaj esti pli travidebla.

Prezidantoj de la IMFRedakti

Ekde la 1-a de oktobro 2019 la nuna mastrumisto estas Kristalina Gueorguieva.[4]

Politikaj efikojRedakti

Pruntoj de IMF plej ofte estas riceveblaj nur kaze de sindevigo de ricevonto plenumi ŝparan programon, kreitan de IMF. Tiaj programoj ĉiam celas redukton de socialaj elspezoj, kio ofte kaŭzas protestojn surloke.

En oktobro 2019 en Ekvadoro ekflamis amasaj protestoj kontraŭ ŝparprogramo, trudita de IMF lige al ĝia prunto je 4,2 miliardoj da dolaroj. Tiu programo interalie ordonis nuligon de fuelaj subvencioj, kio kaŭzis abruptan altiĝon de fuelprezoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti