Lesoto

lando en suda Afriko

Lesoto, signifante Sotujo/Sotlando, estas lando en Suda Afriko. Eks-protektorato de Britio (Basutolando), Lesoto gajnis sendependecon je 1966. Hodiaŭ ĝi estas konstitucia monarĥio, de kiu la reĝo estas Letsie la 3-a. Ĝia ĉefurbo kaj nura granda urbo estas Masereu. Lesoto havas proksimume 2 milionojn da loĝantoj; la sota etno, kiu donas sia nomo al la lando, formas proksimume 70% de la popolo. La plejparto estas kristanoj. La du oficialaj lingvoj estas la angla kaj la sud-sota.

Lesota Reĝlando
sote Muso oa Lesotho, angle Kingdom of Lesotho

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Lesotho Fatse La Bontata Rona
suverena ŝtatoenklavolando sen maraliroreĝlandolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Maseruo
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, sota lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, sota lingvo, zulua lingvo, kosa lingvo
Loĝantaro 2 007 201 (2016)
Horzono UTC+02:00
Interreta domajno .ls
Landokodo LSO
Telefona kodo +266
Plej alta punkto Thabana Ntlenyana
Plej malalta punkto Oranĝo
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro Letsie la 3-a (Lesoto)
Ĉefministro Sam Matekane
Ekonomio
Valuto lesota lotio
vdr
Situo en Suda Afriko

Monta kaj sen aliro al la maro, ĝi estas enklavo en Sud-Afriko, de kiu ĝi dependas ekonomie. Kune kun Vatikanurbo kaj San-Marino, ĝi estas unu el nur tri sendependaj ŝtatoj, kies la teritorio estas tute ĉirkaŭata de nur unu alia lando, kaj la sola ekster la itala duoninsulo.

Historio redakti

Prehistorie, la boŝmana gento loĝas en la areo. Je la 16-a jarcento, la sotoj alvenis al tiu regiono. La aktuala popolo estis mikso de tiuj du gentoj.

Dum la frua 19-a jarcento, unuaj eŭropaj komercantoj alvenis al la regionoj.

Je 1820, Moshoeshoe I-a, la regno de la sotoj, unuigis la sotajn tribojn por defendi kontraŭ atakoj de zuluoj, kaj sukcesis gardi la sendependecon de sia gento. Kvankam, ekde 1840, Lesoto renkontis novan minacon, la buroj, koloniistoj de Sud-Afriko de nederlanda origino, kiuj volis kaperi liajn landojn. La buroj de Oranĝo atakis ĝin pluraj foje (1858-1867) kaj kaperis teritoriojn en la okcidento. Je 1868, por protekti la lando kontraŭ la buroj, Moshoeshoe I-a petis helpon al Britio, kiu farigis Lesoton protektorato je 1868, nomita Basutolando.

Je 4 oktobro 1966, Lesoto iĝis sendependa de la Unuiĝinta Reĝlando, kaj restas en la Komunumo de Nacioj.

Geografio redakti

La areo de Lesoto estas 30,355 km². La ĉefurbo kaj nura granda urbo estas Maseruo, kun 227,880 loĝantoj. Lesoto estas la nura lando en la mondo kies tuta tero estas super 1,000 m de alteco. Proksimume 12% de Lesoto estas kultivebla tero; kvankam, tiu grundo estas tre vundebla de erozio.[1]

Ekonomio redakti

La ekonomio baziĝas sur agrikulturo, kio igas ĝin malstabila. En decembro 2019 la Unuiĝintaj Nacioj petis urĝan helpon por loĝantaro de la lando, kies kvarono pro malbona rikolto trafis sojlon de malsato.

La porkapa MEP estas 770 $. La valuto estas la lesota lotio.

Socio redakti

Lesoto estas inter landoj, plej trafitaj de HIV. En 2019 infektitaj estis 25,6% de la loĝantaro.

Ekstera politiko redakti

  Lesoto apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Lesoto estas la sola lando en Afriko, kiu ankoraŭ havas diplomatiajn rilatojn kun Tajvano, ne kun la ĉeftera Ĉinio. La du ŝtatoj subtenas viglajn politikajn, kulturajn kaj aliajn rilatojn, Respubliko Ĉinio estas la dua laŭ graveco ekonomia partnero de Lesoto (post Sud-Afriko)[2].

Referencoj redakti

  1. Y Lageat. 1999. L'érosion des sols au Lesotho. Les Cahiers d'Outre-Mer, 52:205, p.3-22. Konsultita 21 majo 2020.
  2. Сергей Карамаев, Анастасия Ломова (2023-12-15) Эсватини — последний африканский союзник Тайваня: вызовы для КНР и возможности для новых игроков (ruse). Rusia Konsilio pri Internaciaj Aferoj. Arkivita el la originalo je 2023-12-18. Alirita 2023-12-18.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti