Nacia Universitato de Lesoto
La Nacia Universitato de Lesotho (angle National University of Lesotho, akronime NUL) la ĉefa kaj plej malnova universitato en Lesotho , troviĝis en Roma, 34 km. sudoriente de Maseruo, la ĉefurbo de Lesoto.
Nacia Universitato de Lesoto | ||
---|---|---|
publika universitato | ||
moto | Nete ke Thebe Vero estas ŝildo | |
Informoj | ||
fondodato | 1945 | |
Situo | ||
Geografia situo | 29° 27′ 2″ S, 27° 43′ 23″ O (mapo)-29.45055555555627.723055555556Koordinatoj: 29° 27′ 2″ S, 27° 43′ 23″ O (mapo) | |
lando | Lesoto | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 7 000 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
Priskribo
redaktiLa Roma valo estas larĝe kaj estas ĉirkaŭigita de baro de fortikaj montoj kiu provizas imponegan pejzaĝon. La areo tial ĝuas mildan klimaton kun kvar klaraj sezonoj. La reganta korpo de la universitato estas la Konsilio, kaj akademia politiko estas direktita de la Senato, ambaŭ Konsilio kaj Senato establitaj perleĝe .
La reprezenta pozicio de la kanceliero kiel kapo de la NUL estas tenita fare de reĝo Letsie la 3-a de Lesoto. Nuna administrado estas farita de la Vickanceliero [1].
Historio
redaktiLa universitato estis establita de la Katolika Eklezio la 8-an de aprilo 1945 kiel la " Pius XII Catholic University College " . Ĝi estis komence asociita kun la Universitato de Sud-Afriko en Sud-Afriko. La 1an de januaro 1964, la kolegio iĝis la "Universitato de Basutoland, Bechuanaland kaj Svazilando" , kaj post sendependeco en 1966, ĝi estis renomita la Universitato de Bocvano, Lesoto kaj Svazilando [2].
La 20an de oktobro 1975, la Nacia Asembleo decidis establi sendependan nacian universitaton sur la Lesota kampuso (la Universitato de Bocvano kaj la Universitato de Svazilando estis establitaj surbaze de la kampusoj en Bocvano kaj Svazilando en 1982).
Organizo
redaktiLa universitato inkluzivas sep fakultatojn kaj tri institutojn:
- fakultato de Agrikulturo
- fakultato de Medicino
- fakultato de Juro
- fakultato de Sociaj Sciencoj
- fakultato de Edukado
- fakultato de Homaro
- fakultato de Scienco kaj Inĝenierio
- Instituto de Distanca Eduko
- Instituto de Postbakalaŭra Eduko
- Instituto de Sudafrika Studoj
Ankaŭ, ekde 1962, la Nacia Universitato de Lesotho Internacia Lernejo (akronime NULIS) funkcias en la universitato [3].
Membrecoj
redakti- Asocio de Ŝtatkomunumaj Universitatoj
- Asocio de Afrikaj Universitatoj
- Internacia Asocio de Universitatoj
- Sudafrika Regiona Universitato-Asocio
Famaj eks-studentoj
redakti- Reĝo Letsie la 3-a de Lesoto
- Reĝino 'Masenate Mohato Seeiso, Reĝino Edzo de Lesoto
- Tito Mboweni, Guberniestro de la Sudafrika Rezerva Banko
- Phumzile Mlambo-Ngcuka, Vicprezidanto de Sudafriko
Referencoj
redakti- ↑ Chancellor and King. Arkivita el la originalo je 2016-09-08. Alirita 2016-09-06.
- ↑ Historical Note of the National University of Lesotho. Arkivita el la originalo je 2016-03-16.
- ↑ NATIONAL UNIVERSITY OF LESOTHO INTERNATIONAL SCHOOL (NULIS). Arkivita el la originalo je 2016-09-08. Alirita 2016-09-06.