Boŝmanoj
- "sanoj" alidirektas ĉi tien. Por la stato de korpo, vidu la paĝon sano.
La boŝmanoj , ankaŭ nomata 'saan' estas la prapopoloj de suda Afriko, kiuj loĝis tie de antaū la alveno de la Bantuoj. Ili parolas lingvojn el la tri kojsanaj familioj.
Boŝmano | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Boŝmana viro el Bocvano | |||||||||
etno | |||||||||
Kojsanoj | |||||||||
Suma populacio | |||||||||
90,000 + | |||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||
| |||||||||
Lingvo(j) | |||||||||
diversaj khoisanaj | |||||||||
Religio | |||||||||
Religio boŝmana | |||||||||
Parencoj | |||||||||
Proverbo de boŝmanoj[kiuj?] diras: "Vi venas kaj vi foriras. Sed se vi revenas, tiam vi restos."
Nomo
redaktiLa vorto boŝmanoj devenas de la afrikansa bosjesman [BOŜesman] 'homoj de arbustaroj'. Alia nomo estas saan, kiun donis al ili iliaj najbaroj la Kojoj.
Historio
redaktiBoŝmanoj vivas de almenaŭ 20 000 jaroj en suda Afriko en la granda dezerto Kalaharo. Ili difinas sin kiel tiuj, kiuj sekvas la fulmon, migrante laŭ la pluvoj por rikolti fruktojn, radikojn kaj ĉasaĵojn.
Tiu popolo de ĉasantoj kaj kolektantoj vivis iam ĉie en suda Afriko. La alveno laŭvice de la bantuoj, agrikulturistoj kaj de la hotentotoj, bredistoj, decimis la boŝmanoj kaj forpelis ilin al grundoj pli kaj pli malbonaj. La alveno de nederlandaj agrikulturistoj kaj hugenotoj en 1847, poste de britoj tute forpelis ilin de iliaj prapatraj teroj.
Hodiaŭ
redaktiAntaŭ 2000 jaroj vivis ĉirkaŭ 300 000 ĝis 400 000 boŝmanoj, sed hodiaŭ en la tuta suda Afriko vivas nur ĉirkaŭ 100 000. En Bocvano (49 000), Namibio (38 000), Sud-Afriko (4500), Angolo (6000), Zambio (1600) kaj Zimbabvo (1200) ili nun estas nur minoritato.
La plej multaj inter ili laboras kiel bienlaboristoj. Nur malmultaj vivas hodiaŭ tradicie.
Roy Sesana, kies nomo estas Tobee Tcori en lia nomo, ricevis en 2005 la alternativan Nobelpremion por tio, kion li faris por konservi la tradician vivmanieron de la boŝmanoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Bushmen - Survival International (angle)
- San - Joshua Project (angle)
- Bushmen Survival France (france) Arkivigite je 2006-06-14 per la retarkivo Wayback Machine