Angolo

lando en suda Afriko, bordanta sudan Atlantikon, apud Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Zambio, kaj Namibio

Angolo, oficiale Respubliko Angolo (priloĝata de Angolanoj; portugale República de Angola kaj konge Repubilika ya Ngola) estas lando en sud-centra Afriko. Ĝi landlimas al Namibio sude, Kongo Kinŝasa norde, kaj Zambio oriente. La lando havas okcidentan marbordon laŭ la Atlantiko. Ankaŭ la eksklavo Kabindo (7270 km²) apartenas al la lando [1].

Respubliko Angolo
República de Angola

Flago de Angolo

Blazono de Angolo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Angola Avante
Antaŭen Angolo
Nacia devizo: Virtus Unita Fortior
Unuigita virto pli fortas
Situo
suverena ŝtatolandoportugala kolonia imperio • preteroceana provinco de Portugalio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Luando
Oficiala(j) lingvo(j) portugala
Uzata(j) lingvo(j) umbunda, kimbunda, konga
Plej ofta(j) religio(j) animismo, kristanismo
Areo 1 246 700 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 25 789 024 (2014)
Loĝdenso 20,69 loĝ./km²
Loĝantoj angolanoj
Horzono +1
Interreta domajno ao
Landokodo AO
Telefona kodo 244
Plej alta punkto Mount Moco
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko
Ŝtatestro João Lourenço (ekde 2017)
Ĉefministro João Lourenço
Nacia tago 11-a de novembro
Sendependiĝo disde Portugalio 11-a de novembro 1975
Ekonomio
Valuto kvanzo (AOA)
MEP laŭ 2012
– suma $ 118 719 Mio.
– pokapa $ 5 873
vdr

Angolo estas eksa Portugala kolonio kaj havas konsiderindajn naturajn rezervojn, precipe nafton kaj diamantojn.

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Mapo de Angolo

La oceana bordo estas 1650 km-ojn longa, apude estas 20–160 km-ojn larĝa ebenaĵo, duone dezerto. Interne de la lando estas altebenaĵo 1500–2000 m-ojn alta. La plej alta monto estas Morro Moco 2620 m-ojn alta [2].

Riveroj redakti

Klimato redakti

Angolo troviĝas en diversaj klimataj zonoj, kaj kvankam situanta en tropika zono, havas klimaton nekarakterizan de ĉi tiu zono, pro kunfluo de tri faktoroj:

  • la malvarma Benguela Fluo fluanta laŭlonge la suda parto de la marbordo
  • la reliefo en la interno
  • la influo de la Namibia Dezerto en la sudokcidento

La pli granda parto de Angolo havas du sezonojn:

  • pluvan sezono de novembro ĝis aprilo
  • sekan sezono, konata kiel "Cacimbo", de majo ĝis oktobro, pli seka, kun pli malaltaj temperaturoj.

Dum la marbordo havas altajn pluvokvantojn, malpliiĝantaj de nordo al sudo de 800 mm al 50 mm, kun mezaj jaraj temperaturoj super 23 , oni povas dividi la internan zonon en tri areojn:

  • Norda, kun alta pluvo kaj altaj temperaturoj
  • Centra Altebenaĵo, kun seka sezono kaj averaĝaj temperaturoj de la ordo de 19
  • Sude, kun tre altaj termikaj ampleksoj pro la proksimeco de la dezerto Kalahari kaj la influo de amasoj de tropika aero

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Angolo.

La originalaj loĝantoj de la aktuala Angolo estis ĉasistoj kaj rekolektantoj kaj ili parolis la kojsanajn lingvojn. La ekspansio de la bantoj, ĉ. la 10an jarcento a.K., igis ilin perdi dominadon en la zono. En grupoj malgrandaj, tiuj popoloj ankoraŭ loĝas iujn zonojn de la sudo de la lando.

 
Bantua ekspansio.

La bantuoj estis popolo de terkulturistoj, rekolektantoj kaj ĉasistoj kiuj probable komencis siajn migradojn de la humida praarbaro, en kio hodiaŭ estas la limo inter Niĝerio kaj Kamerunio. Ĝia ekspansio okazis en malgrandaj grupoj, kiu resetlis responde al ekonomiaj aŭ politikaj cirkonstancoj. Inter la jarcentoj 14a kaj 17a, ili establis serion de reĝlandoj, el kiuj tiu de Kongo estis la ĉefa. Ĉi tiu enhavis la strion kiu nuntempe estas limo inter Angolo kaj la Demokratia Respubliko de Kongo kaj ilia apogeo okazis dum la jarcentoj 13a kaj 14a.

La eŭropanoj alvenis ekde la 15-a jarcento. En 1483 la portugaloj fondis bazon laŭ Kongo. Portugalio establis en 1575 portugalan kolonion en Luando bazitan sur la sklaveco. La portugaloj prenis laŭgrade la kontrolon de la marborda strio laŭlonge de la 16a jarcento per serio de traktatoj kaj militoj, kaj ili formis la kolonion de Angolo. Inter la 16-19-aj jarcentoj la portugaloj sendis 3 milionojn da sklavoj al Amerikoj. En 1575 kolonio Kabindo formiĝis, baldaŭe ankaŭ Portugala Angolo.

Nzinga Mbande estis reĝino (Ngola) de la afrikaj ŝtatoj Ndongo (1624-1663) kaj Matamba (1631-1663) en la nuna Angolo. Ŝi estas fama pro sia milita kaj diplomatia talentoj kaj estas konsiderata simbolo de sendependeco en Angolo.

 
Litografio de la reĝino Nzinga dum la interkonsentoj de paco kun la portugala reganto en 1657.
 
Preĝejo en portugala stilo, en la provinco de Luanda

Inter 1641-1648 Nederlando okupis Luandon kaj la ĉirkaŭaĵon. En 1648, Portugalio reprenis Luandon kaj iniciatis procezon de milita konkero de la ŝtatoj de Kongo kaj Ndongo kiu finis per la portugala venko en 1671. Poste Portugalio paŝo post paŝo konkeris la ceterajn partojn de Angolo. La kompleta administra kontrolo de la interno ne okazis ĝis komencoj de la 20a jarcento.

En la 19-a jarcento ekspluatado de la lando komenciĝis. Ladislao Magyar malkovris regionojn en Kongo, Zambezi kaj Okavango. Vojoj, fervojoj konstruiĝis.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Angola Enlanda Milito.

Post sendependisma milito de geriloj de 14 jaroj, iniciatita la 4-an de februaro de 1961, kaj sekvante la Revolucion de la Diantoj en Portugalio, Angolo sukcesis akiri sendependecon en 1975. En la tuj eksplodanta enlanda milito de 1975, la Populara Movado de Liberigo de Angolo (MPLA) prenis la povon de la tiam nomita Popola Respubliko Angolo, kun helpo de Sovetunio kaj Kubo. Ĝia ĉefa oponanto estas la Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo (UNITA), helpata de Usono kaj Sudafriko. En 1994 oni subskribas unuan interkonsenton de paco kiu favoras registaron de nacia unuiĝo. En 1998 la milito denove eksplodas kaj ĝi finas per la interveno de UN en 1999 kaj la reakiro de la registaro fare de la MPLA. Tion sekvis nova enlanda milito, kiu daŭris ĝis 2002, kiam mortis gvidanto de la opozicia UNITA, Jonas Savimbi. Granda malsato sekvis.

En 2008 oni efektivigis la parlamentajn elektojn, post dek jaroj de establo de garantioj kaj demokratiaj proceduroj, kun la ĝenerala aprobo fare de la internaciaj observantoj, kiuj denuncis ankaŭ pluraj malregulaĵojn. En la elektoj la MPLA venkis per tre granda plimulto.

Politiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Angolo.
 
Prezidanto de la respubliko ĝis 2017, José Eduardo dos Santos.

La plenuman povon formas la Prezidanto, la Ĉefministro kaj la Konsilio de Ministroj. Dum jardekoj, la politika povo koncentriĝis en la Prezidanteco kiu ĝin praktikis de formo sufiĉe aŭtoritateca. La nuna prezidanto estas José Eduardo dos Santos.

La Konsilio de Ministroj, integrita de ĉiuj ministroj, kunvenas regule. La Regantoj de la 18 provincoj estas nomumitaj de la prezidanto. La konstitucia leĝo de 1992 establis ĝis 2010 la ĝeneralajn liniojn de la strukturo de la registaro kaj ĝi difinas la rajtojn kaj devojn de la civitanoj.

La jura sistemo baziĝas en la portugala sistemo, sed ĝi estas malforta. La Supera Kortego de Justeco agas kiel tribunalo de apelacio. Konstitucia Tribunalo kun povo de juĝa revizio neniam estis konstituita.

La lastaj parlamentaj elektoj okazigis en septembro de la 2008, estante gajnanto la partio MPLA, kun la 81% de la voĉdonoj [3][4][5][6].

Eksteraj rilatoj redakti

Angolo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Provincoj de Angolo redakti

 
Provincoj de Angolo
 
Mapo de la provinco de Kabindo.

Angolo havas 18 provincojn (parenteze la provincaj ĉefurboj), vidu ankaŭ la mapon [7]:

  1. Bengo (Caxito)
  2. Benguela (Benguela)
  3. Bié (Kuito)
  4. Kabindo (Cabinda)
  5. Cuando Cubango (Menongue)
  6. Cuanza Norte (N'dalantando)
  7. Cuanza Sul (Sumbe)
  8. Cunene (Ondjiva)
  9. Huambo (Huambo)
  10. Huíla (Lubango)
  11. Luando (Luando)
  12. Lunda Norte (Lucapa)
  13. Lunda Sul (Saurimo)
  14. Malanje (Malanje)
  15. Moxico (Luena)
  16. Namibe (Namibe)
  17. Uíge (Uíge)
  18. Zaire (M'banza Kongo)

Demografio redakti

 
mapo pri la etnoj de Angolo.

[8]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Religioj en Angolo.

Plantaro kaj bestaro redakti

 
Pejzaĝo en Angolo

De la ĝangalo ĝis la dezerto vivas en Angolo diversaj plantoj kaj bestoj. Nepre menciindaj estas akacioj, baobaboj, eŭforbioj, elefantoj, hipopotamoj, gepardoj, krokodiloj, gnuoj, strutoj, zebroj kaj rinoceroj. Dombestoj estas bovo, kapro, porko, ŝafo.

Naciaj parkoj redakti

Trafiko redakti

Internacia flughaveno funkcias en la ĉefurbo. Pli gravaj apudmaraj havenoj funkcias en Luando, Cabinda, Lobito, Porto Amboim kaj en Namibe. La plej grava trajno konstruiĝis en la 19-a jarcento inter Benguela kaj Lubumbashi. La fervjoj estas 2952 km-ojn longaj. La vojoj estas 72400 km-ojn longajn, el tio 7770 estas pavimitaj.

Ekonomio redakti

 
Lernejo en fora loko

Komence de la koloniado sklavokomercado komenciĝis precipe al Brazilo. Poste oni produktis kaŭĉukon, palmo-oleon, vakson, kopalon, lignon, eburon, kotonon, kafon, kakaon, maizon tabakon, sekigitan viandon kaj maniokon. Oni trovis nafton en 1955. Post sendependiĝo de Angolo la interna milito baris la evoluon. Ekde 2002 sistema rekonstruo okazis. En la 21-a jarcento la plej grava estas la nafto kaj la diamanto, sed estas grave ankaŭ oro, fero, mangano, salo, arbarproduktoj, fiŝkaptadoj, manioko, tritiko, tabako, banano, sukerkano, maizo kaj kafo [9][10][11][12][13][14].

Pli gravaj urboj redakti

 
Mapo pri urboj de Angolo

Benguela, Cabinda, Caluquembe, Caxito, Huambo, Kuito, Lobito, Longonjo, Luando, Lubango, Lucapa, M'banza Kongo, Malanje, Namibe, Porto Amboim inkluzive de Gabela, Saurimo, Soyo, Sumbe, Tômbua kaj Uíge

Kulturo redakti

Esperanto en Angolo redakti

Estas en Angolo du ĉefaj Esperanto-asocioj: Angola Esperanto-Asocio kaj Angola Esperanto-Domo ambaŭ sen rilatoj al UEA, kiu havas neformalajn rilatojn kun Kabinda Esperanto-Asocio en provinco Kabindo.

 
Luando: la ĉefurbo
 
Mapo pri la ĉefaj etnoj en Angolo

Esperantistoj en Angolo redakti

Referencoj redakti

  1. "Angola profile", BBC News, 22 December 2013.
  2. Cabinda | Angola, War, Oil & Conflict (angle). Arkivita el la originalo je Feb 9, 2023. Alirita 2023-09-13.
  3. (1 July 2018) Der neue Fischer Weltalmanach 2019. Fischer, p. 38. ISBN 978-3-596-72019-4.
  4. Angolan Leader Dos Santos to Step Down After 38 Years in Power (el Retarkivo {{{1}}}).
  5. Thiefaine, Charles, "En Angola, le ministre de la Défense devrait succèder au président Dos Santos", Lefigaro.fr, 2016-12-05. (france)
  6. "Angola : une purge au sein de la Sonangol emporte Isabel dos Santos", BENIN WEB TV, 15 November 2017. (fr-FR)
  7. (in pt) Resultados Definitivos do Recenseamento Geral da População e da Habitação de Angola 2014, Instituto Nacional de Estatística, March 2016, p. 27, http://aiangola.com/wp-content/uploads/2016/03/Publica%C3%A7%C3%A3o-Resultados-Definitivos-Censo-Geral-2014_Vers%C3%A3o-22032016_DEFINITIVA-18H17.pdf 
  8. Angola Population (2024) - Worldometer (angle). Alirita 2024-01-15.
  9. (13 April 2010) “Transparency and Accountability in Angola”. Alirita 1 April 2016.. 
  10. Foreign import trade partners of Angola (2021) (angle). Alirita 2023-12-29.
  11. Angola is the third-largest sub-Saharan financial market (el Retarkivo {{{1}}}), MacauHub, 23 July 2014
  12. "Marching towards riches and democracy?" (el Retarkivo {{{1}}}) The Economist.
  13. Sectores Económicos Prioritários (portugale). ANIP. Arkivita el la originalo je 11 April 2013.
  14. Angola has about 14 million mobile phone network users – Minister. ANGOP (12 March 2015). Arkivita el la originalo je 18 March 2015. Alirita 12 March 2015.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti