Provinco Bengo

La provinco Bengo estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 33 016 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de 1998 havis 156 100 loĝantojn - nun laŭ taksoj temas pri proksimume 450 000 loĝantoj. Administra centro de la provinco estas la urbo Caxito. La teritorio situas en la okcidento de la lando, ĉirkaŭas la provincon Luanda, la teritorion de la nacia ĉefurbo, kaj norde kaj sude de Luando bordas je la Atlantika Oceano.

Provinco Bengo
Provinco
Barragem das Mabubas - panoramio.jpg

LandoAngolo

Koordinatoj9° S, 14° O (mapo)-8.783333333333313.983333333333Koordinatoj: 9° S, 14° O (mapo)
ĈefurboCaxito
- koordinatoj9° S, 14° O (mapo)-8.783333333333313.983333333333Koordinatoj: 9° S, 14° O (mapo) [+]
Areo31 371 km² (3 137 100 ha) [+]
Loĝantaro351 579 [+] (2014)

ISO 3166-2AO-BGO

Provinco Bengo (Tero)
situo de la provinco en Angolo


Provinco Bengo

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bengo Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
situo de la provinco en Angolo
boato ĉe plaĝo de Bengo.

Pli grandaj urboj en la provinco estas inter alie Ambriz, Caxito, Catete, Muxuluando kaj Muxima - tiuj kvin estas la administraj centroj de la kvin municipoj de la provinco, nomataj Ambriz, Dande, Ícolo e Bengo, Nambuangongo kaj Quiçama. Ĉefa etno en la provinco estas la ambundoj. Ĝis 1975, Bengo cetere estis parto de la provinco Luanda.

Municipo Ĉefurbo[1] Areo (km²)[1] Loĝ. (takso de 2006)[1]
Ambriz Ambriz 4 204 16 611
Dande Caxito 6 529 82 992
Ícolo e Bengo Catete 3 819 58 830
Nambuangongo Muxaluando 5 604 110 831
Quiçama Muxima 12 046 29 905

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Angola Statistics: Bengo. GeoHive. Fonto: Instituto Nacional de Estatística (instituto nacia pri statistiko), Angolo. Instituto Nacional de Segurança Socia (instituto nacia pri sekuro socia), Angolo.

Eksteraj ligilojRedakti