Miguel Faria de Bastos

Miguel Faria de Bastos estas portugala esperantisto. Ekde la jaro 1992, do ĝis nun en la oficperiodoj 1992-1995, 1995-1998, 1998-2001, 2001-2004, 2004-2007, 2007-2010, 2010-2013 kaj aktuale 2013-2016, li nome de Portugala Esperanto-Asocio estas observanto en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1] Temas pri "observanto", ne laŭorda komitatano, ĉar Portugala Esperanto-Asocio havas malpli ol cent membrojn; kp. ekz. la membronombron por 2012, estis 86 aliĝintaj membroj de PEA en UEA.

Miguel Faria de Bastos
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1942 (1942-01-24) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Nacieco portugala
Ŝtataneco Portugalio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dumtempe Miguel Faria de Bastos loĝis en Angolo kaj subtenis la tiean Esperanto-movadon.


Referencoj

redakti