Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Komitato estas la supera gvid-organo de UEA.

Komitato kunsidas en Roterdamo, UK 2008

Historio redakti

Origine "Komitato" estis la nomo de la Estraro, sed en 1920 la nova statuto disigis inter Komitato kaj Komisiono (poste: Estraro). La Komitato ekde tiam kunvenas unufoje en la jaro, dum la Universala Kongreso (antaŭ 1934 dum la "Kongreso de UEA"). Dum la cetero de la jaro la Komitato laboras perpoŝte.

Laŭ la statuto de 1934, la Komitato nomiĝis enkonduke ankaŭ Centra Komitato de UEA (art. 36), kvankam la teksto cetere parolis nur pri Komitato.

La Ĝeneva UEA (1936-1947) havis ĝis 1938 nur "provizoran Komitaton", kiu funkciis samtempe kiel Estraro. Nur en 1938 estis elektita nova Komitato, kaj en 1939 nova Estraro. Internacia Esperanto-Ligo plufunkciigis la malnovajn UEA-komitatanojn kaj nur en 1938 elektis novan Komitaton.

Laŭ la nederlanda leĝo, asocio devas havi "kunvenon de membroj", kie kunvenas la membroj aŭ reprezentantoj de la membroj. Certajn decidojn povas fari nur tiu ĉi kunveno, ekzemple malŝarĝi kaj elekti la Estraron.

Elekto redakti

La komitatanoj havas trijaran oficoperiodon. Ekzistas tri manieroj eniri la Komitaton:

  • Komitatanon A nomas la landaj asocioj proporcie al la membronombro; tiuj komitatanoj estas la plej multaj. Landa Asocio rajtas nomi unu komitatanon por ĉiu komencita milo da aliĝintaj membroj de tiu Landa Asocio. La samo validas por aliĝinta Faka Asocio.
  • Komitatanon B elektas la individuaj membroj; po unu persono por komencita milo da individuaj membroj.
  • Komitatano C estas elektita de komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj; ĝis maksimumo kvarono de la tuta nombro.

Krome la kunsidojn partoprenas observantoj, kiuj reprezentas en la Komitato la landajn asociojn kun malpli ol cent membroj.

Superrigardon de komitatanoj la lastajn 33 jarojn vi trovas en komitatanoj 1986-2018.

Taskoj redakti

La Komitato havas a) la rajtojn kaj devojn, kiujn la nederlanda leĝo donas al la "ĝenerala kunveno de membroj" (aŭ ties reprezentantoj), kiel ekz. elekti la Estraron, kaj b) ceterajn rajtojn kaj devojn donitajn de la statuto de UEA.

Eksteraj ligiloj redakti