UK 2008

93-a Universala Kongreso de Esperanto

La 93-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 19-a ĝis 26-a de julio 2008 en la nederlanda urbo Roterdamo. La lasta aliĝo (surloka) estis la 1845-a.

UK 2008
Loko Roterdamo,  Nederlando
Ekde 19-a de julio 2008
Ĝis 26-a de julio 2008
← Antaŭa Sekva →
vdr

Teme la kongreso okupiĝis pri la Jaro de la Lingvo kaj pri la centjariĝo de UEA. La festparoladon faris Humphrey Tonkin.

Honora membro fariĝis en tiu ĉi jaro Simo Milojeviĉ, eksa ĝenerala direktoro de UEA.

Internacia Kongresa Universitato redakti

 
Esperanto-flagoj aliflanke de la kongresejo Beurs WTC
 
Ekspozicio pri Esperanto kaj UEA en la urba biblioteko, dum la kongreso
 
John Wells dum la kongresuniversitato

Rektoro estis Wim Jansen.

Kleriga Lundo redakti

 
"Neoficiala historio", kun anekdotoj el la Esperanto-estinteco

Dum la Kleriga Lundo oni okupiĝis, ĉefe en iom malgrandaj laborgrupoj, pri diversaj temoj kun rilato al esperantumado. Estis prezento pri Dua Vivo, Vikipedio-kunsido, konsiloj pri informado kaj kunveno de veteranoj pri "neoficiala historio".

Esperantologia Konferenco redakti

 
Zlatko Tiŝljar, en la Esperantologia Konferenco

La Esperantologia Konferenco (ĵaŭde (10h30-14h30) havis sian 30-jariĝon. Komparante Esperanton kun aliaj lingvoj, la programeroj sub gvido de Detlev Blanke estis:

  • 10.30-10.50: Malfermoj de Blanke kaj Tonkin
  • 10.50-11.20: Probal Dasgupta: "Esperanto kiel laborilo en la interleksika komparado"
  • 11.20-11.50: Nino Vessella: "Esperanto kompare kun la Suahila lingvo: kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj"
  • 11.50-12.20: Věra Barandovská-Frank: "La korelativoj de Esperanto kompare al kelkaj lingvoj"
  • 12.20-12.40: Paŭzo
  • 12.40-13.10: Detlev Blanke: "Vortkonstruaj modeloj en Esperanto kaj la germana"
  • 13.10-13.40: Ziko van Dijk: "Esperanto kaj malfortaj lingvoj en Vikipedio"
  • 13.40-14.10: Zlatko Tiŝljar: "Diakronia komparo de socia identeca funkcio de Esperanto kaj iama serbokroata lingvo"
  • 14.10-14.30: Diskuto, i.a. pri esperantologiaj projektoj k.s.; Fermo

Vesperaj prezentoj redakti

 
Kabaredo

Dum la nacia vespero LKK lasis prezenti ĉefe iom pli modernajn erojn de la nederlanda kulturo. La muzikgrupoj Akordo kaj Malvo tamen kantis ankaŭ kelkajn malnovajn kantojn. Ziko van Dijk prezentis fragmentojn el famaj nederlandaj komikistoj, Saskia Idzerda laŭtlegis poemon de Hendrik Marsman. Klasikan pianmuzikon ludis Antoinette Lammers.

Ludis Ĵomart kaj Nataŝa kaj Jomo en muzika vespero, kaj Saša Pilipović prezentis en alia vespero Universalan Kabaredon, ĉefe kunmetita el antaŭaj pecetoj, anstataŭante alian grupon kiu lastmomente ne povis veni.

Laŭtaga programo redakti

Sabato, la 19-a de julio redakti

 
Kunsido de la Komitato de UEA
  • 13h00-14h00 Kongresa Temo (fermita preparkunsido), Lapenna
  • 14h00-18h00 Komitato de UEA 1, Hodler
  • 14h00-18h00 Libroservo 1, Bulthuis
  • 15h00-16h00 Artistoj prezentontaj dum UK (fermita), Lapenna
  • 17h00-18h00 Unuafojaj Kongresanoj, Lapenna
  • 19h00-21h30 Movada Foiro/Interkona Vespero, halo

Dimanĉo, la 20-a de julio redakti

  • 10h00-12h00 Solena Inaŭguro, Zamenhof
  • 12h00-18h00 Libroservo 2, Bulthuis
  • 12h30-13h15 Etnistoj (IKEL) 1, Piron
  • 12h30-13h15 Ateistoj (ATEO; publika), Cseh
  • 12h30-13h15 Amerika Agado, Teo Jung
  • 12h30-13h15 Nefumantoj (TADEN), Faulhaber
  • 12h30-13h30 Nederlanda Eksprese 1, Wensing
  • 12h30-13h45 IKU 1/AIS 11 (inaŭguro; Maitzen), Lapenna
  • 12h30-14h45 Oomoto, Privat
  • 13h30-14h15 Instruistoj (ILEI), Piron
  • 13h30-14h30 Koncerto: Marimbo, Hodler
  • 13h30-14h30 Kleriga Lundo (preparkunsido), Teo Jung
  • 13h30-15h00 Komercistoj (IKEF), Cseh
  • 13h30-15h00 Amikaro de Bruno Gröning 1, Faulhaber
  • 13h45-14h45 Subkomitato 1: Junularo, Wensing
  • 14h00-15h45 Kongresa Temo 1, Lapenna
  • 14h30-15h15 Mondcivitanoj, Piron
  • 15h00-15h30 Pentroarto kun Alida Leereveld, Teo Jung
  • 15h00-15h45 Koncerto: Malvo, Hodler
  • 15h00-15h45 Samseksamuloj (LSG), Wensing
  • 15h00-16h00 Prelego: Nederlanda edukkulturo en altaj lernejoj, Privat
  • 15h15-16h00 Oceania Komisiono, Faulhaber
  • 15h30-17h00 Akademio de Esperanto (fermita), Piron
  • 15h30-17h00 Cseh-seminario 1, Cseh
  • 16h00-17h00 IKU 2/AIS 21 (Wickström), Lapenna
  • 16h30-17h30 Ekumena Diservo, Remonstranta preĝejo
  • 16h30-18h00 Azia Agado (KAEM; fermita), Wensing
  • 17h00-18h00 Libera Podio 1, Privat
  • 17h00-18h00 Subkomitato 2: Informado, Teo Jung
  • 17h15-18h00 Prelego: Daŭrigebla disvolvo en Nederlando: ĉu eblas?, Lapenna
  • 17h15-18h00 Veteranoj (VEK), Cseh
  • 17h15-18h00 Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), Faulhaber
  • 20h00-22h30 Nacia Vespero, Zamenhof

Lundo, la 21-a de julio redakti

  • 09h00-14h00 Kleriga Lundo, Lapenna, Piron, Privat, Cseh, Wensing (detaloj aperos en la Kongresa Kuriero)
  • 09h00-18h00 Libroservo 3, Bulthuis
  • 14h00-15h15 Koncerto: Akordo, Hodler
  • 14h15-15h00 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net K1 (komencantoj), Privat
  • 14h15-15h00 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net M1 (mezniveluloj), Wensing
  • 14h15-15h00 Subkomitato 3: Financo/Administrado, Teo Jung
  • 14h15-15h15 Internaciaj Ekzamenoj 1 (registriĝo, testo), Faulhaber
  • 14h30-15h30 IKU 3/AIS 31 (Wells), Lapenna
  • 14h30-16h15 Cseh-kurso 1, Cseh
  • 15h15-16h00 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net K1 (komencantoj), Privat
  • 15h15-16h00 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net M1 (mezniveluloj), Wensing
  • 15h15-16h00 Internacia Arta Vespero - preparoj 1 (fermita), Teo Jung
  • 15h30-17h00 UEA Centjara 1, Hodler
  • 15h30-17h00 Fervojistoj (IFEF), Piron
  • 15h45-16h45 Teatraĵo: Doktoro Esperanto (antaŭpremiero; nekompleta), Lapenna
  • 16h15-17h00 Subkomitato 4: Landa Agado, Teo Jung
  • 16h15-17h15 Nederlanda Eksprese 2, Wensing
  • 16h30-18h00 Ĵurnalistoj (TEĴA), Privat
  • 16h30-18h00 Cseh-seminario 2, Cseh
  • 17h00-18h00 IKU 4 (Sayadpour), Lapenna
  • 17h15-18h00 Kvizo, Hodler
  • 17h15-18h00 Prelego: Nederlanda eduksistemo, Piron
  • 17h15-18h00 Patronoj de TEJO, Faulhaber
  • 19h00-21h00 Bankedo, interetaĝa restoracio
  • 20h00-23h00 Kongresa Balo, Hodler

Mardo, la 22-a de julio redakti

  • 09h00-09h45 Eŭropaj demokratoj (EDE), Piron
  • 09h00-09h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net K2 (komencantoj), Privat
  • 09h00-09h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net M2 (mezniveluloj), Teo Jung
  • 09h00-09h45 Blinduloj (LIBE), Faulhaber
  • 09h00-10h00 Nederlanda Eksprese 3, Wensing
  • 09h00-10h30 Estraro Respondas, Lapenna
  • 09h00-10h30 Cseh-kurso 2, Cseh
  • 09h00-18h00 Libroservo 4, Bulthuis
  • 10h00-10h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net K2 (komencantoj), Privat
  • 10h00-10h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net M2 (mezniveluloj), Teo Jung
  • 10h00-10h45 Juristoj (EJA), Faulhaber
  • 10h00-11h00 Koncerto: Jidaj kantoj, Hodler
  • 10h00-16h00 Tago de la Lernejo, Piron
  • 10h30-11h30 Kristanoj (IKUE/KELI), Wensing
  • 10h45-11h30 Vegetaranoj (TEVA), Cseh
  • 10h45-11h45 IKU 5 (Pietiläinen), Lapenna
  • 11h00-11h45 Subkomitato 5: Kulturo, Faulhaber
  • 11h00-12h15 Prelego: Famaj verkoj de Erasmo, Privat
  • 11h00-12h30 Medicinistoj (UMEA), Teo Jung
  • 11h15-13h45 Eŭropa Esperanto-Unio (EEU; fermita), Hodler
  • 11h45-12h30 Rondo "Kato" (katamantoj), Cseh
  • 11h45-12h45 Radio-aŭskultantoj (AERA), Wensing
  • 12h00-13h00 AIS 12 (Maitzen), Faulhaber
  • 12h00-13h45 Kongresa Temo 2, Lapenna
  • 12h30-14h00 Azia Agado (KAEM; publika), Privat
  • 12h45-13h30 Verduloj (AVE), Cseh
  • 12h45-13h45 Internacia Koruso 1, Teo Jung
  • 13h00-13h45 Spiritistoj, Wensing
  • 13h00-17h00 Softvaristoj 1, Don Harlow
  • 14h00-15h00 IKU 6 (Greatrex), Lapenna
  • 14h00-15h15 Subkomitato 6: Scienca/Faka Agado, Teo Jung
  • 14h00-15h30 Akademio de Esperanto (publika), Hodler
  • 14h00-15h30 Muzikistoj (MEL), Wensing
  • 14h00-15h30 Amikaro de Bruno Gröning 2, Faulhaber
  • 14h00-17h00 Internaciaj Ekzamenoj 2 (skriba parto), Cseh
  • 14h30-16h00 Internacia Esperantomuzeo Wien, Privat
  • 15h45-16h45 Libera Podio 2, Teo Jung
  • 15h45-17h00 Subkomitato 7: Edukado, Faulhaber
  • 15h45-17h15 Bahaanoj (BEL), Wensing
  • 16h00-18h00 Eŭropa Esperanto-Unio (EEU; publika), Lapenna
  • 16h15-18h00 Prelego: Vivo kaj arto de Van Gogh, Piron
  • 17h00-18h00 TEJO Sin Prezentas, Privat
  • 17h00-18h00 Internacia Arta Vespero - preparoj 2 (fermita), Teo Jung
  • 17h15-18h00 Ĵurnalistoj (TEĴA), Cseh
  • 17h15-18h00 Ateistoj (ATEO; fermita), Faulhaber
  • 18h00-19h00 Societo Zamenhof (akcepto; nur invititoj), 23-a etaĝo
  • 19h00-20h00 Koncerto: Ĵomart kaj Nataŝa, Zamenhof
  • 20h15-22h00 Koncerto: JoMo, Zamenhof

Merkredo, la 23-a de julio redakti

Ekskursa tago.

Ĵaŭdo, la 24-a de julio redakti

  • 09h00-09h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net K3 (komencantoj), Privat
  • 09h00-09h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net M3 (mezniveluloj), Wensing
  • 09h00-10h00 Centra Oficejo Respondas, Lapenna
  • 09h00-10h00 Nederlanda Eksprese 4, Teo Jung
  • 09h00-10h15 Oratora Konkurso, Piron
  • 09h00-10h15 Subkomitato 8: Eksteraj Rilatoj, Faulhaber
  • 09h00-10h30 Cseh-kurso 3, Cseh
  • 09h00-18h00 Libroservo 5, Bulthuis
  • 10h00-10h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net K3 (komencantoj), Privat
  • 10h00-10h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net M3 (mezniveluloj), Wensing
  • 10h00-11h30 Frandu Piron, Hodler
  • 10h15-11h00 Afrika Agado, Teo Jung
  • 10h30-11h15 Radio-amatoroj (ILERA), Faulhaber
  • 10h30-11h30 IKU 7 (Gutiérrez), Piron
  • 10h30-14h30 Esperantologia Konferenco, Lapenna
  • 10h45-12h15 Cseh-seminario 3, Cseh
  • 11h00-11h45 Prelego: La nederlanda(j), ĉu unu, ĉu pluraj lingvoj?, Wensing
  • 11h00-12h30 Metiejo kun edukado.net, Privat
  • 11h15-12h00 Ampzing: Entrudo de anglaj vortoj en la nederlandan lingvon, Teo Jung
  • 12h00-13h00 Verkistoj (EVA), Wensing
  • 12h00-13h30 Etnistoj (IKEL) 2, Piron
  • 12h00-15h15 Internaciaj Ekzamenoj 3 (parola parto), Faulhaber
  • 12h15-13h00 AIS 22 (Wickström), Teo Jung
  • 12h30-13h15 Brazila juvelarto Abragem, Cseh
  • 12h45-13h45 Prelego: Kiel rekoni veran Rembrandt-pentraĵon?, Privat
  • 13h00-14h00 Koncerto: Puĥova, Hodler
  • 13h15-14h45 Sciencamikoj (ISAE), Wensing
  • 13h30-14h30 Ĝemelaj Urboj, Cseh
  • 13h30-14h30 Libera Podio 3, Teo Jung
  • 14h00-15h00 IKU 8 (La Torre), Piron
  • 14h00-15h00 Legantoj de Esperanto, Privat
  • 14h45-15h45 Internacia Arta Vespero - preparoj 3 (fermita), Teo Jung
  • 14h45-16h15 Kongresa Temo 3, Lapenna
  • 14h45-16h15 Go-ludantoj (EGLI), Cseh
  • 15h00-18h00 Terminologia Forumo, Wensing
  • 15h15-16h00 Delegita Reto, Privat
  • 15h15-16h15 Libroj de la Jaro, Piron
  • 15h30-16h15 Budhanoj (BLE), Faulhaber
  • 16h00-16h45 AIS 32 (Wells), Teo Jung
  • 16h00-18h00 Koncerto: Muschalle, Hodler
  • 16h30-18h00 Belartaj Konkursoj, Lapenna
  • 16h30-18h00 Naturkuracistoj (INA), Piron
  • 16h30-18h00 Ŭonbulismo, Privat
  • 16h30-18h00 Internacia Koruso 2, Cseh
  • 16h30-18h00 Amikaro de Bruno Gröning 3, Faulhaber
  • 17h00-18h00 Araba Komisiono, Teo Jung
  • 18h00-19h00 Urba Akcepto (nur invititoj), urbodomo
  • 20h00-21h30 Teatraĵo: Kabaredo, Zamenhof

Vendredo, la 25-a de julio redakti

 
Meksikaninoj dum la Internacia Arta Vespero
  • 09h00-09h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net K4 (komencantoj), Privat
  • 09h00-09h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net M4 (mezniveluloj), Wensing
  • 09h00-10h30 Cseh-kurso 4, Cseh
  • 09h00-12h00 Komitato de UEA 2, Hodler
  • 09h00-13h00 Softvaristoj 2, Faulhaber
  • 09h00-18h00 Libroservo 6, Bulthuis
  • 10h00-10h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net K4 (komencantoj), Privat
  • 10h00-10h45 Paroligaj Lecionoj kun edukado.net M4 (mezniveluloj), Wensing
  • 10h00-11h00 Koncerto: Molle, Lapenna
  • 10h45-12h15 Cseh-seminario 4, Cseh
  • 11h00-11h45 AIS 33 (Wells), Wensing
  • 11h00-12h00 Prelego: Nederlandaj dialektoj, Privat
  • 11h30-12h30 Sennaciistoj (SAT), Lapenna
  • 12h00-13h00 Internacia Koruso 3, Wensing
  • 12h15-13h15 Prelego: La akvoregistaroj en Nederlando, Privat
  • 12h30-14h00 Socisciencistoj (SEG), Cseh
  • 12h30-14h15 UEA Centjara 2, Hodler
  • 13h15-14h00 AIS 23 (Wickström), Faulhaber
  • 14h00-15h00 IKU 9 (Dasgupta), Privat
  • 14h00-15h00 Ĉefdelegitoj kaj Perantoj, Wensing
  • 14h15-15h00 Etnistoj (IKEL; fermita), Cseh
  • 14h30-18h00 Internacia Arta Vespero - preparoj 4 (fermita), Hodler
  • 15h00-15h45 Fondaĵo Ivo Lapenna, Faulhaber
  • 15h00-16h00 Venonta UK, Lapenna
  • 15h15-16h15 IKU 10 (Ragnarsson), Privat
  • 16h00-16h45 AIS 13 (Maitzen), Faulhaber
  • 16h00-17h30 Aŭkcio, Uitterdijk
  • 17h00-18h00 Postkongresaj Partoprenantoj, Wensing
  • 19h00-21h00 Internacia Arta Vespero, Zamenhof

Sabato, la 26-a de julio redakti

  • 10h00-12h00 Solena Fermo, Zamenhof
  • 12h00-14h00 Libroservo 7, Bulthuis
  • 14h00 Fermo de la kongreso

Junulara Programo redakti

Paralele kun la ĉefa programo okazadis ankaŭ Junulara Programo, celata precipe al kongresanoj en la TEJO-aĝo (ĝis 30 jaroj), da kiuj estis pli ol cent. Respondeculo estis Nico Huurman, ĉefa loko estis junulara centro De Heuvel (nomata ĉambro van Veenendaal), kelkaj programeroj okazis ankaŭ en klubo White Elefant.

Kadre de la Junulara Programo okazis jenaj programeroj:

  • dimanĉo, la 20-a de julio: promeno tra Roterdamo (ekstere), interkona vespero (De Heuvel), filmoprojekciado (De Heuvel), diskejo kun DĴ Leo (White Elefant)
  • lundo, la 21-a de julio: geokaŝado (ekstere), koncerto de JoMo (White Elefant)
  • mardo, la 22-a de julio: filmoprojekciado (De Heuvel), koncerto de JoMo (kadre de la ĉefa UK-programo, salono Zamenhof)
  • merkredo, la 23-a de julio: tuttaga ekskurso al Delft, Hago kaj la maro ĉe Scheveningen
  • ĵaŭdo, la 24-a de julio: biciklado tra Roterdamo (ekstere), filmoprojekciado (De Heuvel)
  • vendredo, la 25-a de julio: forveturo de karavano al la 64-a IJK (Szombathely, Hungario)

Kongresejo redakti

 
Kongresejo Beurs WTC

Beurs (Borso) aŭ World Trade Center (Monda Komerca Centro) Rotterdam estas konstruaĵo por multaj luantoj. La ducent luantoj - inter kiuj multaj internacie laboras – kaj la ĉirkaŭaĵo faras la konstruaĵon centro de komerco. Borso-WTC oferas reprezentan fonon por la sidejo de entreprenoj, por kongresoj kaj eventoj. En kaj ĉirkaŭ la konstruaĵo oni trovas grandan diversecon de butikoj, oni trovas komercocentron kaj kongrescentron. Cetere estas sidejo ĉi tie de WTC Klubo Roterdama kaj WTC Arta Galerio.

En Borso-WTC oni trovas diversspecajn entreprenojn. De aŭgusto 2004 oni ankaŭ povas trovi komercan televidan stacion en Borso-WTC, kun la speciale disvolvita programo Business Lounge (Komerca Salono), kiu celas “entreprenistan Roterdamon”. Cetere ekzistas Rotterdam Marketing, fondaĵo kiu respondecas pri multaj aktivaĵoj en la urbo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti