Věra Barandovská-Frank
ĉeĥa esperantisto
Věra BARANDOVSKÁ-FRANK (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1952 en Opava) estas ĉeĥa esperantistino.
Věra Barandovská-Frank | |
---|---|
Vera Barandovská-Frank ĉe simpozio de UAM Poznano | |
Persona informo | |
Naskonomo | Věra Barandovská |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1952 (72-jaraĝa) en Opava |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa • latina • germana |
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Edz(in)o | Helmar Frank |
Okupo | |
Okupo | lingvisto esperantologo tradukisto esperantisto filologo universitata instruisto |
Ŝi estas doktorino pri filologio, kaj ankaŭ okupiĝas pri lingvopedagogio kaj interlingvistiko; aŭtorino de lernolibro Esperanto pro samouky, Praha 1989, eksa estrino de pedagogia sekcio, aŭtorino de libro Latino kiel internacia lingvo. Ŝi laboris en AIS San Marino kaj en Universitato en Paderborn, Germanio. Ŝi estis la edzino de prof. Helmar Gunter Frank.
Kiel plenrajta docento de AIS ŝi grave kontribuis al ties instruprogramo.
Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.
Verkoj
redaktiVerkoj en Esperanto
redakti- Forgesita panslavisma volapukisto (En: Studoj pri interlingvistiko : festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke, KAVA-PECH 2001)
- Instrulingvo kaj lernsukceso (En: Bildungskybernetik und europäische Kommunikation)
- Interlingvistika verko de Komenio (En: Miscellanea interlinguistica)
- Kies estas interlingvistiko? Komenio kaj la ideo de universala lingvo (En: 11-a scienca interlingvistika simpozio Varsovio, 1983)
- La latina kiel interlingvo' (KAVA-PECH 1995)
- La latina kiel interlingvo kaj kiel planlingvistika fonto (En: Colloque d' Interlinguistique, 1994, La Chaux-de-Fonds)
- Latinidaj planlingvoj el la vidpunkto de latinisto (En: Esperanto: la internacia lingvo - sciencaj aspektoj)
- Observata evoluigo de plurlingva terminologio en novaj interdisciplinaj fakoj (En: Modernaj rimedoj de komunikado; Terminologiaj problemoj de aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko)
- Jan Novák - reprezentanto de internacia novhumanisma kulturo' (Kongresa Universitato, Prago 1996)
- Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Editura Universităţii, Sibiu-Hermannstadt, (Rumanio), 1995, unua eldono, ISBN 973-95604-6-8.
Verkoj en la germana
redakti- Politique linguistique du Club Européen (En: Europas Sprachlosigkeit: vom blinden Fleck der "European Studies" und seiner eurologischen Behebung)
- Über die Academia pro Interlingua (En: Plansprachen und ihre Gemeinschaften)
- Beobachtungen bei der mehrsprachigen Terminologieentwicklung neuer interdisziplinärer Fachgebiete (En: Interlinguistik und Lexikographie)
- Erich Weferling: tri jardekoj de lingvofajlado (En: Domaine de la recherche en linguistique appliquée)
- Gibt es Europa? Was ist europäisch? (En: Sprachenpolitik in Europa : Beiträge einer Veranstaltung des "Vereins zur Förderung sprachwissenschaftlicher Studien e.V." (VFsS) und der "Gesellschaft für Interlinguistik e.V.")
- Giuseppe Peano und Latino sine flexione (En: Zur Struktur von Plansprachen)
- Der neueste Stand der Lateinbewegung: Bericht über den Latinisten-Weltkongreß (En: Soziokulturelle Aspekte von Plansprachen)
Verkoj en la ĉeĥa
redakti- Esperanto pro samouky (Esperanto por aŭtodidaktoj, SPN Praha 1989)
- Latina jako mezinárodní jazyk' (Latino kiel internacia lingvo, KAVA-PECH 1995)
- Přínos IALA k problému jazykového plánování (La kontribuo de IALA al la problemo de lingva planado. En: Problémy interlingvistiky)
- Úvod do interlingvistiky (Enkonduko en la interlingvistiko, Nitra, 1995)
Redakto
redakti- Littera scripta manet (festlibro de Helmar Frank, 2013, spegule en Esperanto kaj la gepatra de la aŭtoro de konkreta artikolo)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Persona paĝo de Věra Barandovská-Frank ĉe AIS
- Verkoj de Věra Barandovská-Frank[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2016-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Enkonduka lernolibro de interlingvistiko Arkivigite je 2006-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Forgesita panslavisma volapukisto (el Retarkivo 2008)
- Slava lingvokonstruado en la 21-a jarcento videoregistraĵo de la prelego de Věra Barondovská-Frank dum la 101a UKo en Nitra