Studoj pri interlingvistiko: festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke

Studoj pri interlingvistiko/Studien zur Interlinguistik : Festlibro por Detlev Blanke estas verko redaktita de Sabine Fiedler kaj Liu Haitao, kun artikoloj de pluraj aŭtoroj, eldonita de Kava-Pech, Dobřichovice (Prago) 2001. Ĝi estas dulingva verko kun resumoj en Esperanto, la germana kaj la angla. La libro havas 736 paĝojn.

La verko kovras larĝan spektron da diversaj fakoj de interlingvistiko: lingvoplanado kaj lingvopolitiko, esperantologio, terminologio, leksikografio, tradukscienco, historio kaj aplikaj aspektoj. La pritraktita temaro de tiu libro estas multaspekta: de la bibliaj tradukoj esperanten ĝis interlingvistiko en informadiko kaj interreto, space plej diversaj lingvaj kulturoj tuŝiĝas. La aŭtoroj ĝenerale estas fakuloj je universitata nivelo kaj la temoj science pritraktataj ne ĉiam facilaj, sed bonvola leganto povas eltiri multajn utilajn detalojn pri historio, sociologio kaj politiko de planlingvojetnaj lingvoj.