Wim Jansen
nederlanda esperantisto
Wim Jansen (naskiĝis la 7-an de majo 1948 en Amsterdamo) estas nederlanda interlingvisto kaj esperantologo. Li laboris en la universitato de Amsterdamo.
Wim Jansen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de marto 1948 (75-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | Esperanto • eŭska • nederlanda • itala |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • inĝeniero • lingvisto • docento • universitata instruisto |
De 1966 ĝis 1971 Wim Jansen estis prezidanto de Nederlanda Esperanto-Junularo.[1] Jansen en 1989 magistriĝis en Leiden pri kompara lingvistiko, specialiĝinte pri la eŭska lingvo. De 1989 ĝis 1998 li laboris en ESA pri eksperimentoj en sen-gravita medio. De 2002 ĝis 2013 li estris la katedron pri interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la universitato de Amsterdamo.
En 2008 Jansen estis la rektoro de la kongresa universitato de UEA kaj AIS.
La hejmaj lingvoj de Jansen estas la nederlanda kaj la itala, ĉar lia edzino estas italino. La unua lingvo, en kiu li parolis kun ŝi, estis Esperanto.
Referencoj Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- profesia retpaĝo Arkivigite je 2008-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- artikolo en la revuo Esperanto, numero 7-8 2013, pri la nomumo de Wim Jansen kiel speciala profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto de la universitato de Amsterdamo en 2002, kaj pri la evoluo de la katedro ĝis 2013
- Recenzo de Alexander Shlafer pri "Naturaj vortordoj en Esperanto" de Wim Jansen