Nederlanda Esperanto-Junularo
"NEJ" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon NEJ (apartigilo).
La Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ; nederlande Nederlandse Esperanto-Jongeren) estas la landa sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) por Nederlando kaj havas sian sidejon en Amsterdamo.
Laŭ la statuto ĝi celas disvastigi Esperanton, speciale inter junuloj en Nederlando, kaj konsciigi junulojn en Nederlando pri la lingvaj problemoj en la mondo.
La asocio estis fondita la 9-an de januaro 1965 en Amsterdamo. La antaŭan jaron okazis IJK 1964 en Amsterdamo. Ekde tiam, NEJ ĉiujare organizas kunvenojn.
Ekde 1975 Jen (Jongeren Esperanto Nieuws, aŭ Junularaj Esperanto-Novaĵoj) estis la asocia revuo. Ĝi estis eldonita kune kun la Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA) ĝis 2006.
AgadojRedakti
Ĝis la jaro 2006 NEJ ĉiujare organizis renkontiĝon antaŭ la somero, la Printempan Renkontiĝon. Ekde 2012 organiziĝas renkontiĝo post la somero, la KlaĉKunveno PostSomera. Cetere regule okazas ludsemajnfinoj.
EstraroRedakti
La estraro elektita je la 1-a de novembro 2020 en reta membroasembleo por la oficperiodo 2020-2021[1]:
- Spencer van der Meulen: prezidanto;
- Robin van der Vliet: sekretario;
- Rogier Huurman: kasisto;
- Agata Cichocka: estrarano;
- Joost Franssen: estrarano
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo (en Esperanto)
- Oficiala retejo (en la nederlanda)
- Nederlanda Esperanto-Junularo ĉe Twitter