Spencer van der Meulen

nederlanda esperantisto kaj tokiponisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Spencer VAN DER MEULEN (kromnome Spenĉjo, naskiĝis en 1991) estas nederlanda esperantisto.

Spencer van der Meulen
Spencer van der Meulen dum IJK 2016 en Vroclavo, Pollando
Spencer van der Meulen dum IJK 2016 en Vroclavo, Pollando
Persona informo
Aliaj nomoj Spenĉjo
Naskiĝo 1991
en  Nederlando
Lingvoj nederlandaanglaEsperantojapanaTokipono
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tokiponisto (2016–)
esperantisto (2015–) Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 2015
vdr

Spencer esperantistiĝis en 2015 per Duolingo kaj samjare aliĝis al la estraro de la Nederlanda Esperanto-Junularo.[1] Ekde 2018 li estas ĝia prezidanto.

Spencer estas membro de la teamo, kiu kreas la sekvan version de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.[2]

Li scipovas la nederlandan, la anglan, Esperanton, la japanan kaj Tokiponon. Lia tokipona nomo estas jan Pensa.

Referencoj

redakti
  1. Korĵenkov, Aleksander. Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj. La Ondo de Esperanto (2016-01-25). Alirita 2021-04-09. “Plej impona laŭ mi estas la rakonto pri Spencer van der Meulen, kiu lernis Esperanton dum tri monatoj per Duolingo, ĉeestis renkontiĝon kaj tuj aliĝis al la estraro de la Nederlanda Esperanto-Junularo!”.
  2. Wennergren, Bertilo. La PIV-teamo. PIV-Blogo (2020-12-27). Arkivita el la originalo je 2021-04-23. Alirita 2021-04-09.