Twitter

socia-reta kaj blogadeta servo aŭ blogetilo

Twitter (esperantigita al Tvitero), renomata X ekde Julio 2023 post esti aĉetita de Elon Musk en 2022, estas mikrobloga servo aŭ blogetilo, kiu ebligas al uzantoj sendi ĝisdatigojn (aŭ tweets – "pepoj" – tekst-mesaĝoj, kiuj enhavas 280 signojn maksimume) al la Twitter-retejo, per servo de mallongaj mesaĝoj (ekz. per poŝtelefono), tujmesaĝilo aŭ alia programo kiel TwitterrificFacebook.

Twitter
Twitter
Twitter
interkona retejo • Mikroblogo • user-generated content platform • online community
Lando Usono
Retadreso twitter.com
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Akciuloj (ankoraŭ)
vdr

Ĝisdatigoj aperas en paĝo de profilo de la uzanto kaj samtempe estas senditaj al aliaj uzantoj, kiuj abonis por ricevi ilin. La sendanto povas limigi ricevantojn nur al siaj amikoj (sendi al ĉiuj estas la implicita). Uzantoj ricevas ĝisdatigojn per Twitter-retejo, tujmesaĝilo, SMS, RSS, retadreso aŭ per programo.

La 29-an de Novembro 2021, Parag Agrawal iĝis la ĉefa afergvida oficisto de Twitter. La 25-an de Aprilo 2022, Twitter-estraro de direktoroj akceptis la oferton de Elon Musk aĉeti la firmaon por 44 miliardoj USD.

Teĥniko redakti

Twitter estas skribita per Ruby on Rails. La API de Twitter mem permesas integradon de Twitter kun aliaj retservoj kaj programoj. Kvankam, kelkaj fontoj raportas ke pro la malenreteco rilate al kreskproblemoj, Twitter eble forlasos Ruby on Rails kiel program-sistemon kaj rekomencos per PHPJava.

En Rusio redakti

En Rusio, Tvitero estas preskaŭ ne uzata. En Novembro 2019 ĝin uzis nur 0,44% de la rusianoj dum la rusian socian reton VK — 20,97%, Instagramon — 18,89%. Plej multe da abonantoj (4 698 708) havas konto de Dmitrij Medvedev, kiu en 2010 solene malfermis ĝin en la Tviter-sidejo kiel tiama prezidanto de Rusio. Oficiala konto de la prezidanto de Rusio havas 3 421 720 abonantojn (tuj post televidprezentisto Ivan Urgant). Opozicia aktivulo Aleksej Navalnij havas 2 276 736 abonantojn kaj okupas la naŭan lokon en rangolisto de la ruslingva parto de Tvitero, inter Vesti (3 119 197) kaj RIA Novosti (2 761 076).

Komence de Aŭgusto 2020, Tvitero anoncis markadon de la paĝoj de la ŝtatoficistoj kaj ŝtataj amaskomunkiloj per subskribo kiel "Registara konto, Rusio". Tiaj subskriboj jam aperis ĉe la kontoj de rusia prezidanto Vladimir Putin, la rusia registaro, vic-prezidanto de la Konsilio pri Sekureco de Rusio Dmitrij Medvedev. Subskriboj "Ŝtata amaskomunikilo, Rusio" aperis ĉe la kontoj de RIA Novosti, TASS, RT, Vesti kaj kelkaj aliaj amaskomunikiloj, inkluzive personan konton de Margarita Simonjan, redaktoro de informagentejoj Sputnik kaj RT.

La 28-an de Septembro 2020 Tvitero sen ajnaj klarigoj forigis la konton de RIA Novosti el serĉrezultoj. Tio estas unu el plej grandaj kaj malnovaj novaĵagentejoj de Rusio. Samtempe estis blokitaj kontoj de RT kaj Sputnik. Tvitero ne informis la agentejojn pri iuj rompoj de siaj reguloj, nek avertis pri la blokado, nek respondis al sekvintaj plendoj. Ekde tiam iliaj kontoj estas viziteblaj nur por jamaj abonantoj.

La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio plendis ĉe homrajtaj organizaĵoj kaj internaciaj institucioj kun peto reagi al la Tvitero-markado. Ĝi atentigis ke malgraŭ asertoj pri neceso informi la legantojn pri la ŝtata financado de respektivaj informfontoj, tiaj markiloj ne aperis ĉe la kontoj de Voĉo de Usono kaj aliaj amaskomunikiloj, financataj de la okcidentaj registaroj. Tvitero klarigas, ke ĝi ne markas ŝtate financatajn amaskomunikilojn se konsideras ilian redaktoran politikon "sendependa". Kontoj de gazetoj kaj novaĵagentejoj, posedataj de privataj korporacioj, havas neniujn markojn, ĉar ankaŭ ili estas konsiderataj sendependaj.

La afero estis pridiskutata en la rusia parlamento, kies deputitoj nomis tion plia paŝo en la "informa milito kontraŭ Rusio", kies celo estas limigi aliron de civitanoj de okcidentaj landoj al informfontoj, kontraŭaj al vidpunktoj de la okcidentaj elitoj.

En 2017 Tvitero jam blokis reklamon ĉe la kontoj de Sputnik kaj RT, en 2018 — reklamon de la rusia kontraŭvirusila komputika firmao Laboratorio de Kasperskij, akuzinte ĝin esti ligita al rusiaj sekurecservoj. En 2019 ĝi rifuzis transloki datumojn de la rusiaj uzantoj al Rusio kaj kelkfoje estis monpunita pro tiu neplenumo de respektiva leĝo.

En Februaro 2021 Tvitero forbaris 100 kontojn ligitajn al Rusio, akuzinte ilin pri klopodoj influi NATO, Eŭropan Union kaj Usonon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti