Aleksej Navalnij

rusa advokato, politikisto kaj aktivulo

Aleksej Anatoljeviĉ NAVALNIJ (ruse Алексей Анатольевич Навальный; naskiĝis la 4-an de junio 1976 — mortis la 16-an de februaro 2024 en Ĥarpo, Rusio) estis rusia juristo, politikisto, aktivulo[1] kaj konata kritikanto de prezidento Vladimir Putin[2]. Internacie li estas plej konata pro sia politika persekuto kaj malliberigo[3][4] kaj sia sekva morto en Rusia malliberejo.[5]

Aleksej Navalnij
Persona informo
Алексей Анатольевич Навальный
Naskiĝo 4-an de junio 1976 (1976-06-04)
en Butino, Moskva provinco,  Rusio
Morto 16-an de februaro 2024 (2024-02-16) (47-jaraĝa)
en malliberejo N 3 (Ĥarpo), Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto
Mortis pro morto en malliberejo • hommortigo vd
Mortis per nekonata valoro • trombembolozo vd
Tombo Tombejo de Borosovo vd
Religio ortodoksismo vd
Etno RusojUkrainoj en Rusio vd
Lingvoj rusaangla vd
Loĝloko Moskvo vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Financa Universitato sub la Registaro de Rusa FederacioUniversitato YaleRusia Universitato de Amikeco inter Popoloj • Yale World Fellows vd
Partio Rusa Unuiĝinta Demokratia Partio “Pomo” • Progress Party • Rusio Estonta vd
Subskribo Aleksej Navalnij
Familio
Patro Anatolij Navalnij vd
Patrino Ljudmila Navalnaja vd
Gefratoj Oleg Navalnij vd
Edz(in)o Julija Navalnaja vd
Infanoj Daria Navalnaja • Zaĥar Navalnij vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • aktivulo • blogisto • publika konato • activist shareholder • jutubisto • filmreĝisoroscenaristo • entreprenisto • politika malliberulomalliberulo de konsciencojuristo vd
Laborkampo politikojurisprudencopolitika opozicio • rights in politics vd
Aktiva en Moskvo vd
Verkado
Verkoj Palaco por Putin. La Historio de la Plej Granda Subaĉeto ❦
Don't Call Him Dimon vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 23-an de januaro 2021, post aresto de Navalnij, komenciĝis protestoj en multaj Rusiaj urboj subtene al li.[6]

Biografio redakti

Li naskiĝis en 1977 en familio de militisto, devenanta el Kieva provinco kaj nomis sin duon-ruso, duon-ukraino (foje eĉ pli ukraino). Lia infanaĝo pasis en garnizonoj kaj militistaj urbetoj. En 1998 li finis la juran fakultaton, en 2001 (malĉeeste) — tiun financan. Li laboris kiel advokato por pluraj Rusiaj firmaoj.[7]

Samtempe li provis sin en politika sfero. Li aliĝis al la partio Jabloko — unu el plej malnovaj liberalismaj partioj en Rusio kaj eĉ kandidatiĝis kiel ĝia reprezentanto en balotoj. Sed baldaŭ li decidis ke ties konservativisma politiko neniam estos vere populara kaj ke en ombro de la senŝanĝa partiestro Grigorij Javlinskij lia propra kariero estos pala kaj sensignifa kaj li neniam ricevos potencon[8]

Post tio li aliĝis al la rusa naciisma movado, amikiĝis kun uloj, kiuj malkaŝe nomis sin nacional-socialistoj, babilis pri neceso establi la rusan nacian ŝtaton, haltigi enmigradon el Meza Azio kaj Kaŭkazio, kaj forpurigi Rusion de nigruloj, judoj kaj aliaj aĉuloj. Ekde tiam li plurfoje partoprenis la fifaman naciistan Rusan Marŝon en Moskvo, kies partoprenantoj ofte krias naciismajn sloganojn kaj kelkfoje montras naziajn salutojn.[9] Al respektivaj demandoj li respondis kun ironio, dirante ke lin ne tro ĝenas adoleskuloj, kriantaj Sieg Heil! Li opiniis ke la naciisma movado estas grava, do necesas labori kun ĝi, poiomete direktante ĝin al pli realismaj celoj ol buĉado de ĉiuj subhomoj kaj la nova Holokaŭsto. Li prezentis sin kiel mildan naciiston, kiu postulas ne deportadon de ĉiuj azianoj, sed nur striktan reguligadon de enmigrado el aziaj landoj kaj asimiladon de la enmigrintoj.[10] En decembro 2007 Jabloko forbaris lin de la partio pro liaj naciistaj vidpunktoj kaj lia ĉeesto de la Rusa Marŝo.[9]

Demokrataj opoziciuloj aranĝis por li duonjaran studon en la Universitato de Yale. Tamen poste li diris ke vivo en Usono komprenigis al li ke la okcidenta mondo estas fremda por li kaj li devas reveni al Rusio, ĉar plej proksimas al li valoroj de Sovetunio.

 
 Я что, похож на американца? Не-не, я просто еще недавно считал, что смогу жить в любой стране. А прожил полгода в Америке и понял: нет, не смогу и не хочу. Просто я по ментальности совершенный совок.   Ĉu mi similas al usonano? Ne-ne, mi simple ankoraŭ antaŭnelonge opiniis, ke mi povus loĝi en iu ajn lando. Sed mi loĝis duonjaron en Usono kaj komprenis: ne, mi ne povos kaj nek deziras. Simple laŭ mia menso mi estas kompleta sovetianaĉo. 
— Aleksej Navalnij[11]

La tasko estas malfacila: naciistoj akuzis lin pri troa mildeco, liberaloj — pri ekstremismo. Li jen establis organizaĵojn, jen forlasis ilin, sed fine palpis la temon, kapablan unuigi preskaŭ la tutan socion — korupto. En majo 2011, Navalnij komencis la projekton RosYama (eo: RusKavo), kiu ebligis sekvi la respondojn de la registaro al plendoj[12]. Sekvis pliaj projektoj kaj lia agado koncentriĝis je populismo.

Kelkfoje li estis akuzita pri financaj fraŭdoj kaj juĝita, sed kondamnita al nur la tiel nomata kondiĉa malliberigo, do li restis libera, sed kaze de pluaj leĝorompoj al novaj kondamnoj aldoniĝus ankaŭ tiuj malnovaj. Sed li ĉiam ignoris ĉiujn limigojn kaj malkaŝe rompis kondiĉojn, starigitajn tiukaze de la juro. La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj decidis, ke proceso kontraŭ Navalnij okazis malhoneste. Rusio devis pagi al Navalnij preskaŭ 80 mil eŭrojn da damaĝkompenso[13]. La registaro de Rusio pagis al li tiun rekompencon.

Aleksej Navalnij deziris kandidatiĝi dum prezidenta baloto en Rusio en 2018, sed lia kandidatiĝo estis rifuzita. De la liberala opozicio kandidatiĝis Ksenija Sobĉak, por kiu voĉdonis 1,66% de la voĉdonintoj[14].

Venenado redakti

La 20-an de aŭgusto 2020, Navalnij estis supozeble venenita dum flugo el Tomsko al Moskvo. Li ekfartis malbone en aviadilo, kiu urĝe surteriĝis en Omsko, kie li tuj estis enhospitaligita[15]. Por lia kuracado laŭ ordono de la aŭtoritatoj urĝe venis teamo de plej famaj fakuloj el Moskvo[16]. En la hospitalo ĉiam troviĝis reprezentantoj de FSB por gardi lin, kion oni agnoskis oficiale[17]. Post kiam lia stato stabiliĝis, laŭ peto de lia edzino li estis transportita al hospitalo Charité en Berlino (Germanio)[18], por kiu estis urĝe aranĝitaj necesaj dokumentoj malgraŭ ĉeso de ajnaj flugoj al tiu lando pro la kronvirusa pandemio. Li estis en komato[19]. La 7-an de septembro 2020, el kiu li vekiĝis kaj la 22-an de septembro li forlasis la hospitalon[20]. Laboratorio pri toksologio de la Bundeswehr montris spurojn de la nerva veneno Noviĉok en la sango kaj urino de Navalnij[21].

Franca kaj sveda laboratorioj konfirmis ĉi tiun rezulton, post kio la germana registaro petis la helpon de la Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj por profunda esploro. La aŭtoritatoj de Rusio neis ajnan implikiĝon kaj akuzis Germanion pri malicaj intencoj[22]. Ili argumentis ke por savi Navalnij estis entreprenitaj enormaj klopodoj kio certe malkongruus kun konduto de atencintoj. Ili ankaŭ referencis al malalta populareco de Navalnij, kiu laŭ lasta opinisondo konsistigis nur 4%, kio povus maltrankviligi neniun registaron en la mondo[15].

Retejo Bellingcat, analizinte diversajn datumojn, konkludis ke Navalnij dum liaj vojaĝoj estis ĉiam spurata de FSB-anoj, kiuj flugis en samaj aviadiloj, loĝis apude ktp. Ili ankaŭ trovis ke al fakuloj pri kemiaj armiloj en Rusio tiutempe kelkfoje telefonis homoj, registritaj en iliaj kontaktolistoj kiel FSB-anoj[23]. Dum gazetara konferenco, okazinta la 17-an de decembro 2020, do unu semajnon post la publikigo de tiu ĉi raporto, prezidanto Vladimir Putin agnoskis ke FSB observadis Navalnij, ĉar li kontaktis eksterlandajn sekurecservojn kaj diris ke same faras ĉiuj sekurecservoj tra la mondo[24].

La 4-an de februaro 2021 en la Omska Urba Hospitalo N 1 mortis pro koratako Sergej Maksimiŝin, viculo de ĉefkuracisto pri anestezo kaj reanimado. Li aktive partoprenis savadon de Navalnij, kiam tiu trafis lian hospitalon. Li neniam komentis kuracadon de tiu ĉi paciento. Kolegoj klarigis ke la kuracisto perdis samjare ambaŭ gepatrojn kaj multe laboris[25]. Antaŭtage li subite ekfartis malbone, estis urĝe enhospitaligita, tamen oni ne sukcesis lin savi[26]. Iuj opoziciuloj tuj supozis ke tiu morto estis ligita al la Navalnij-afero, kvankam neniuj pruvoj estis prezentitaj[27].

Politikaj vidpunktoj redakti

Ne ekzistis unueca programo de Aleksej Navalnij, do pri liaj politikaj vidpunktoj oni povas juĝi laŭ liaj eldiroj, prezentataj en multnombraj intervjuoj kaj liaj personaj blogoj.

Ekonomio redakti

Ekonomia programo fakte mankis al Navalnij, kion ofte atentigis liaj oponantoj. Ĝenerale li proponis senigi je ĉiuj impostoj etan kaj mezan entreprenadon, malaltigi aliajn impostojn kaj samtempe altigi socialajn elspezojn. La elstara rusia ekonomikisto kaj sukcesa financisto Andrej Movĉan, unu el plej malnovaj kaj fortaj kritikantoj de Vladimir Putin kaj de la rusia reĝimo ĝenerale avertis ke ne eblas samtempe malaltigi impostojn kaj draste altigi elspezojn por sanservo kaj pensioj. Kun ciferoj enmane li montris ke promesata de Navalnij obligo de minimuma salajro kaŭzos malaperon de pluraj firmaoj kaj laborpostenoj, ke pro sekvonta ĝin inflacio suferos la plej malriĉaj sociaj grupoj kaj ke la ŝtata buĝeto simple ne eltenos tion. Li montris krudajn erarojn en kalkuloj de Navalnij kaj atentigis ke promesata redistribuado de riĉaĵoj kaŭzos nenion krom ĥaoso[28][29]. Al tiu kritiko Navalnij reagis indigne, akuzinte la ekonomikiston mem kiel koruptulon.

Ekstera politiko redakti

En ekstera politiko Navalnij prezentiĝis kiel izolaciisto. Li diris ke Rusio koncentriĝu je propraj problemoj kaj zorgi nur pri siaj interesoj. Demandita en 2016 pri lia pozicio rilate NATO, li respondis svage: “Mi opinias ke baze ni estas aliancanoj, kaj tiusence mia deklaro nun malmulte diferencas de la deklaro de Vladimir Putin de 2003, kiam li proponis ke Rusio aniĝu je NATO”[30].

Li diris ke la okcidentaj landoj ĝenerale kaj precipe Usono ne vere interesiĝas pri starigo de demokratio en Rusio, sed nur babilas pri tio.

 
 Что дела нет, это точно. Я бы даже сказал, что и предыдущей администрации и той, что была до администрации Обамы, им тоже было все равно на самом деле. Да, некоторые из них что-то говорили, но в целом им все равно, и у меня нет никаких иллюзий по этому поводу.   Ke ili fajfas pri tio, tio estas vere. Mi eĉ dirus, ke ankaŭ la antaŭa administracio kaj tiu kiu estis antaŭ la administracio de Obama, ankaŭ ili efektive fajfis. Jes, iuj el ili ion parolis, sed ĝenerale al ili estas egale kaj mi havas neniujn iluziojn tiurilate. 
— Aleksej Navalnij, Intervjuo ĉe BBC[31]

Li oponis la sankciojn, kiuj trafas la ekonomion de Rusio ĝenerale kaj subtenis nur tiujn, kiuj celis Vladimiron Putin kaj liajn apudulojn[31].

Dum la Milito en Sud-Osetio en 2008 li esprimis kompletan subtenanon al la agoj de la rusiaj aŭtoritatoj, nomis rusiajn militistojn batalantajn en Sud-Osetio "bravuloj"[32]. Krome li alvokis agnoski sendependecon de Sud-Osetio kaj Abĥazio, doni al ili militan subtenon, deporti el Rusio ĉiujn civitanojn de Kartvelio, starigi kompletan blokadon de Kartvelio kaj paffaligi ĉiujn aviadilojn kaj helikopterojn, aperontajn super Sud-Osetio. La kartvelojn, kies plurala nomo en la rusa estas gruzini li malestime nomis grizuni (ronĝuloj)[33].

Li ĉiam postulis ĉesigi militadon en Donbaso kiel tute nenecesan kaj lasi Ukrainion vivi kiel ĝi deziras, prefere sekvante ĝin je la vojo de proksimiĝo al Eŭropo kaj konstruado de la nacia ŝtato (tiutempe multaj rusaj naciistoj impetis al Ukrainio kun espero konstrui la unuan en Eŭropo “blankulan ŝtaton”). Pri aligo de Krimeo al Rusio li agnoskas, ke tio okazis kontraŭleĝe, sed samtempe konstatas, ke la krimeanoj mem deziris tion kaj ne eblas denove arbitre fodoni Krimeon al Ukrainio — ja sekvan tagon tie eksplodos popola ribelo. Li aranĝis sendependan enketadon en Krimeo kaj resumis ties rezulton mallonge: “Laŭ lastaj opinisondoj ni vidas ke plu 88-90% plu subtenas [la aliĝon]”[34]. Li diris ke transdono de Krimeo al Ukrainio estis arbitra decido de Nikita Ĥruŝĉov kaj la neceso pagi lupagon al Ukrainio pro militbazoj de Rusio en Krimeo "frenezigis lin"[35]. Li diris ke neniam subtenis agadon de la krimeaj tataroj, sed estimis ilian aktivulon Mustafa Ĝalilev pro ties firmeco kaj rezistemo, montritajn ankoraŭ en la sovetia epoko. Li konstatis ke Krimeo neniam en prognozebla estonteco revenos al Ukrainio kaj diris ke la ukrainoj devas akcepti tion. Kiel solvon de la problemo li proponis aranĝi plian referendumon, en pli demokratiaj kondiĉoj por ke loĝantoj de la regiono esprimu sian volon. Li agnoskis cetere ke tio estas nura formalaĵo: "Mi pensas ke rezultojn de tiu ĉi referendumo ni ĉiuj proksimume imagas kiaj ili povus esti"[34]. Ĝis tiam li proponis al Ukrainio kontentiĝi pri espero ke iam ĝi kune kun Rusio iĝos parto de la politika Eŭropo kaj tiam estos egale, al kiu apartenas Krimeo. Sankciojn, starigitajn de la okcidentaj landoj kontraŭ Rusio, li nomis malgravaj, dirante ke "la sankcioj estas nenio". Pro tio li ne zorgis pri evidenta fakto, ke temas pri longdaŭra afero: "Mi pensas ke la krimeaj sankcioj restos por ni por pluraj jaroj. Sed ili estas la plej senproblemaj"[8].

Interna politiko redakti

Malgraŭ popularaj en okcidentaj amaskomunikiloj rakontoj pri Putin kiel diktatoro li diras, ke la reĝimo en Rusio estis sufiĉe milda kaj esperis uzi tiun mildecon. “La potenco cedos al ni ĝuste tiom, kiom ni persiste postulos. Praktiko montras, ke alfrontinte realan reziston Putin cedas” inspiris li sian armeon en 2014[36]. Li kulpigis Putinon pri troa mildeco kaj manko de la ordo.

 
 Я бы многое простил Путину, если бы он был русским Ли Куан Ю. Да, он установил бы тоталитарную политику, но при этом гонял бы жуликов. Но Путин не может стать русским Ли Куан Ю. Он даже не может стать русским Лукашенко.   Mi multon pardonus al Vladimir Putin se li estus la rusa Lee Kuan Yew. Jes, li establus totalisman politikon, sed ĉe tio persekutus la friponojn. Sed Putin ne povas iĝi la rusa Lee Kuan Yew. Li eĉ ne povas iĝi la rusa Lukaŝenko
— Aleksej Navalnij[10]

Laŭ lia opinio komence de sia regado Putin faris plurajn ĝustajn agojn, sed poste iris en malĝusta direkto.

 
 Совершенно бессмысленно отрицать, что в первые годы своего президентства Путин сделал правильные вещи. Например, налоговая реформа. Может быть, ее готовили до этого, но Путин ее реализовал. Была начата административная реформа. Я с самого начала, с 1999 года относил себя к людям, которые являются противниками Путина, принципиальными противниками. Но глупо отрицать, что были сделаны правильные вещи какие-то.   Estus tute sensence nei, ke en la unuaj jaroj de sia prezidenta ofico Putin faris ĝustajn aferojn. Ekzemple, imposta reformo. Eble oni preparis ĝin antaŭe, sed Putin ĝin realigis. Estis komencita administra reformo. Mi ekde komenco, ekde 1999 konsideris min inter homoj, kiuj estas kontraŭuloj de Putin, principaj kontraŭuloj. Sed estus stulte nei, ke estis faritaj iuj ĝustaj aferoj. 
— Aleksej Navalnij, Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo[34]

Malsame ol liberalaj opoziciuloj, ofte kulpigantaj la rusian popolon pri pasiveso, agresemo kaj imperiisma ideologio, Navalnij opinis ke ĉio ĉi pli propras al la usonanoj.

 
 Если хочешь посмотреть на настоящих ватников, то надо ехать не в Новороссию, а в США ко всяким рэднекам и хилл билли. Такое в любой стране существует. В Штатах эти люди еще в сто раз более дубовые и непробивные. Там же просто миллионы вооруженных усатых людей в клетчатых рубашках, мечтающих кого-то разбомбить и завоевать. И не надо рассказывать сказки про наше супердремучее консервативное население России. Посмотрите на праймериз республиканцев в США. Там такие консерваторы встречаются, по сравнению с которыми какой-нибудь наш депутат Милонов — либеральный гей из Голландии. По опросам в США, 11% населения готовы начать войну с Россией. Я не уверен, что у нас даже после истерии с Новороссией набрался бы такой процент по поводу возможной ядерной войны с США.   Se oni deziras vidi verajn vatjakulojn [moknomo de fanatikaj rusaj patriotoj en Ukrainio], do necesas veturi ne al Novrusio, sed en Usonon al ĉiaj redneck-oj kaj hill bill-oj. Tio en ĉia lando ekzistas. En Usono tiuj homoj estas centoble pli dupaj kaj netrapenetreblaj. Tie ja haveblas milionoj da armitaj lipharuloj en kvadratitaj ĉemizoj, revantaj iun bombi kaj konkeri. Kaj ne rakontu fabelojn pri nia superarkaika konservativisma loĝantaro de Rusio. Rigardu partiajn balotojn de respublikanoj en Usono. Tie tiaj konservativuloj renkontiĝas, kompare al kiuj iu nia deputito Milonov [deputito de la Ŝtata Dumao, fifama pro sia homofobio] estas liberala gejo el Nederlando. Laŭ enketado farita en Usono, 11% de la loĝantaro pretas ekmiliti kontraŭ Rusio. Mi ne certas, ke ĉe ni eĉ post histerio pri Novrusio kolektiĝus tioma procento rilate eblan nuklean militon kontraŭ Usono. 
— Aleksej Navalnij, Intervjuo ĉe Republic.ru[37]

Li diris ke plej bona varianto estus paca transdono de la potenco al li kaj por tio li pretis interkonsenti kun la aŭtoritatoj: "Al Putin oni devas proponi sekurecon — al li, lia mono, lia familio kaj iu limigita nombro de proksimuloj"[38]. Li tamen ne esperis akiri potencon laŭleĝe kaj esperis ke okazos iu krizo, dum kiu li kun grupeto de subtenantoj povos ekregi la landon.

 
 Ротация власти законным путем в России невозможна. А такая ротация, когда тебя вообще не спрашивают, возможна — как в Тунисе [...] Для революции совсем не нужно полстраны, достаточно одного процента активного населения. Все происходит случайно, никто не знает, что будет завтра. Переедет гаишник беременную женщину — и начнется революция.   Ŝanĝo de la potenco laŭleĝe en Rusio ne eblas. Kaj tiu ŝanĝo kiam oni tute ne demandas, eblas — kiel en Tunizio [...] Por revolucio tute ne necesas duonlando, sufiĉas unu procento de la aktiva loĝantaro. Ĉio okazos hazarde, neniu scias kio okazos morgaŭ. Surveturos trafikpolicano gravedulinon — kaj komenciĝos revolucio. 
— Aleksej Navalnij[11]

Etnaj aferoj kaj enmigrado redakti

Rilate etnan politikon li opiniis ke necesas koncentriĝi je unuiĝo de la rusa, ukraina kaj belorusa popoloj, tiel referencante al la malnova ideo de la "granda rusa popolo", kies branĉoj estas tiuj tri etnoj. Pro tio li pretis nomi sin "slava ŝovinisto"[35]. Ĉiuj aliaj popoloj interesis lin oble malpli, ĉar tiuj etnoj estis malpli parencaj al li.

 
 Нет геноцида русских людей — такого, какой был в Руанде. Но проблемы изгоняемых из Туркмении русских мне в миллион раз ближе, чем ужасные страдания Руанды, где был настоящий геноцид. Просто потому, что русские в Туркмении мне гораздо большие родственники.   Ne okazas genocido de la rusaj homoj — tia, kia okazis en Ruando. Sed problemoj de forpelataj el Turkmenio rusoj al mi estas milionoble pli proksimaj ol teruraj suferoj de Ruando, kie okazis la vera genocido. Simple pro tio, ke la rusoj en Turkmenio estas por mi oble pli parencaj. 
— Aleksej Navalnij[10]

Li eĉ proponis ŝanĝi tiucele politikon pri enmigrado: “[Doni] aŭtomatan civitanecon de Rusio al ĉiuj rusoj kaj reprezentanrtoj de la etnoj, tradicie loĝantaj en Rusio kaj ne havantaj sian ŝtaton, post prezento de pasporto de Sovetunio (la sia aŭ de la gepatroj) kun sekcio "etno". Li insistis pri la sovetiaj pasportoj, ĉar en la rusiaj pasportoj mankas sekcio “etno”[39]. Li forte kontraŭis enmigradon el landoj de Meza Azio kaj Kaŭkazio, dirante ke tio estas subedukitaj homoj, kiuj malfacile asimiliĝas, alportas islamisman ekstremismon, vendas narkotikaĵojn kaj ŝtelas laborpostenojn de la rusoj. Navalnij ofte akuzis Vladimiron Putin pro lia milda pozicio rilate enmigradon, kiu ebligis al milionoj da azianoj veni al Rusio[35]. Li admiris la muron ĉe la limo kun Meksiko, kiun planis konstrui Donald Trump[40]. Aleksej Navalnij ĉiam ripetis ke li estas modera naciisto kaj komparis sin kun eŭropaj naciistoj — tiuj en Svislando, Francio, Aŭstrio ktp. Li ne postulis murdi aŭ deporti ĉiujn aziajn enmigrintojn kaj pretis kontentiĝi je nura asimilado[10].

Li ofte kaj severe kritikis Kaŭkazion kaj kaŭkazanojn. En 2008 li proponis jenan solvon de la "kaŭkazia problemo": deporti ĉiujn kaŭkazanojn, venintajn al Rusio (inkluzive el rusiaj regionoj de Kaŭkazio), kompencinte al ili perdotajn posedaĵojn, kaj starigi "kompletan sanitaran kordonon" inter Rusio kaj Kaŭkazio. Tiucele li proponis uzi "israelan sperton"[41]. Li eĉ diris ke malpermesos al ili danci sian lezginkon en Moskvo, punante tion kiel huliganaĵon[42].

Liaj abonantoj ofte lasis en lia blogo longajn komentojn pri la monda judaro, kiu regas Usonon kaj Eŭropon, pri ĝia komploto kontraŭ la rusa popolo ktp. Li neniam kontraŭis tion, nek forigis tiaĵojn. Tamen li estimis Israelon kiel ekzemplon de la forta etna ŝtato, kiu pretas batali por interesoj de sia popolo, ignorante ĉiujn kaj ĉion[43].

Rasismo redakti

En 2007 li interesiĝis en sia blogo, ĉu la brita sciencisto James Watson pravas pri lia aserto, ke la nigruloj havas malpli evoluintan intelekton ke science esplori tiun temon estas malpermesata.[44]

En 2013 li kritikis la Dumaodeputiton Irina Rodnina pro ties rasista afiŝo sur Tvitero, kiu aperigis modifitan foton, en kiu la unua nigrula prezidanto de Usono avide rigardas bananon. Li afiŝis: "Rigardu, kiajn ŝercojn faras Rusiaj deputitoj."[45] Sekvis skandalo, dum kiu la deputito kulpis Navalnij pri politika kampanjo kontraŭ si.[46]

Religio redakti

Lia pozicio pri ago de Pussy Riot en la Katedralo de Kristo Savinto ne diferenciĝis de tiu de Vladimir Putin: "Ni havas nediskuteblan fakton: stultulinoj, farintaj etan huliganaĵon por reklamo"[47]. Aleksej Navalnij forte kontraŭis konstruadon de moskeoj en Moskvo kaj islamon ĝenerale, almenaŭ ekster tradiciaj islamaj regionoj kiel Tatario kaj Baŝkirio[48]. Li opiniis ke ortodoksismo devas esti oficiale proklamita kiel la ĉefa religio en Rusio kaj la Rusa Ortodoksa Eklezio devas proksime kunlabori kun la ŝtato[34].

 
 Православие — главная религия России и не нужно самих себя обманывать, пытаясь стоять на позициях абсолютного равенства. Особая роль РПЦ объяснима и разумна.   Ortodoksismo estas la ĉefa religio de Rusio kaj ne decas nin mem trompi, provante stari sur pozicioj de la absoluta egaleco. Speciala rolo de la ROE [Rusa Ortodoksa Eklezio] estas klarigebla kaj racia. 
— Aleksej Navalnij[49], Intervjuo al Boris Akunin

Samseksemo redakti

Liaj respondoj pri samseksemulaj rajtoj kutime estis evitemaj kaj nebulaj. Nur pri unu afero li ĉiam esprimiĝis rekte — li kontraŭis adopton fare de samseksemaj paroj[50]. Li kontraŭis ankaŭ samsekseman edziĝon. Li estis preta diskuti nur pri registrita partnereco, sed tion li planis lasi al la "popola volo", esprimota forme de referendumoj en ĉiu regiono. “Eble iu liberala urbo subtenos tion” supozis li[51].

Navalnij subtenas samsekseman edziĝon laŭ Leonid Volkov, sia stabestro.[52].

Navalnij asertis ke kiel urbestro de Moskvo li permesus gejajn fierojn.[53] Tamen aliloke li proponis festi ilin en fermitaj stadionoj por samtempe protekti la rajtojn de gejoj kunveni kaj la rajtojn de la loĝantaro protesti. [54]

Premioj redakti

En oktobro 2021 li ricevis la Saĥarov-Premion de la Eŭropa Parlamento[55].

Kritiko redakti

Oponantoj ofte akuzis lin pri naciismo, rasismo kaj aŭtoritatismo[56][57].

Kelkaj membroj de la GLAT-a komunumo kritikas lin pro lia nesufiĉa subteno de GLAT-aj rajtoj.[58]

En la jaro 2021 aperis malnova filmeto de la jaro 2007, en kiu li komparis islamanojn kun blatoj[59].

Post tio, la 23-an de februaro 2021 la organizaĵo Amnestio Internacia interne decidis portempe ĉesi publike nomi lin malliberulo de konscienco pro liaj eldiroj en la 2000-aj jaroj, kiuj eble entenis «pledadon de malamo». La 7-an de majo 2021 la organizaĵo publike revokis ĉi tiun internan regulon, ĉar ĝi estis "misuzita de la Rusia registaro por eĉ pli malobservi liajn rajtojn". Amnestio Internacia pardonpetis por la "malĝusta decido" kaj postulis "la tujan kaj senkondiĉan liberigon" de Navalnij, kiujn ili taksas "malliberigita pro nenia rekonebla krimo, sed pro postulado de la rajto je egala partopreno en la publika vivo por li mem kaj liaj subtenantoj, kaj pro postulado de registaro kiu estas libera de korupto".[3]

Persona vivo redakti

Aleksej Navalnij loĝis en Moskvo kune kun sia edzino kaj du infanoj[60].

Li nomis sin ortodoksulo, sed ne fervora: "Mi estas baptita kaj konsideras min ortodoksulo. Sed mi estas sovetia ortodoksulo: vide al preĝejo mi krucosignas, sed la preĝejon ne frekventas"[10]. Sian emon al la eklezio li klarigis tiel: "Al mi plaĉas senti min parto de io pli granda kaj komuna"[61].

Referencoj redakti

  1. (en) Carl Schreck, "Russia's Erin Brockovich: Taking On Corporate Greed Arkivigite je 2011-02-14 per la retarkivo Wayback Machine", Time, la 9-an de marto 2010.
  2. (en) "Who is Alexei Navalny: Tech-savvy anti-corruption fighter and thorn in Putin's side", Sky News.
  3. 3,0 3,1 Amnestio Internacia (2021-05-07). Statement on Alexei Navalny’s status as Prisoner of Conscience (angle). Amnestio Internacia. Alirita 2024-02-23.
  4. "Corte Europea califica asedio al político ruso Alexei Navalny de persecución política", 2018-11-15. Kontrolita 2024-02-26. (hispane)
  5. Carlos de las Heras (2024-02-23). ¿Qué hay detrás de la muerte de Navalny? Cómo la Rusia de Putin acaba con la libertad de expresión de activistas y opositores (angle). Amnestio Internacia. Alirita 2024-02-26.
  6. As It's Happening: Russia Rallies for Navalny's Release (23 January 2021).
  7. Навальный, Алексей - Российский общественный деятель (ruse). Лента.Ру. Alirita 2024-02-26.
  8. 8,0 8,1 Дарья Черкудинова (2019-12-11) «Я в центре урагана»: Алексей Навальный — в проекте «Русские норм!» (ruse). The Bell. Arkivita el la originalo je 2021-01-17. Alirita 2021-01-26.
  9. 9,0 9,1 "Has Alexey Navalny moved on from his nationalist past?", 2021-02-25. Kontrolita 2024-02-26. (angle)
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Правила жизни Алексея Навального (ruse). Esquire (2011-11-29). Arkivita el la originalo je 2021-01-22. Alirita 2021-01-26.
  11. 11,0 11,1 Юлия Гутова (2011-03-10) Навальный, ты кто?! (ruse). Русский репортер. Arkivita el la originalo je 2020-11-25. Alirita 2021-01-26.
  12. (ru) Alexey Navalny, "RosYama", LiveJournal, la 30-an de majo 2011.
  13. (nl) Europees hof: Russisch fraudeproces tegen Navalny oneerlijk, NOS Nieuws, la 17-an de oktobro 2017
  14. Выборы президента — 2018. Главное Рекордное голосование за Путина, «зачистка» избирателей и «второй референдум» в Крыму (ruse). Meduza.io (2018-03-19). Arkivita el la originalo je 2021-01-27. Alirita 2021-01-27.
  15. 15,0 15,1 Stanislavo Belov (2020-09-23) Kiu venenis Aleksej Navalnij? (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2021-01-26. Alirita 2021-01-26.
  16. Светлана Рейтер (2020-08-25) «Мы спасением жизни занимались, понимаете?» (ruse). Meduza.io. Arkivita el la originalo je 2021-01-26. Alirita 2021-01-26.
  17. Георгий Бородянский (2020-08-20) «Там кругом сотрудники ФСБ» (ruse). Novaja gazeta. Arkivita el la originalo je 2021-01-26. Alirita 2021-01-26.
  18. (nl) Vliegtuig met Russische oppositieleider Navalny geland in Berlijn, NOS Nieuws, la 22-an de aŭgusto 2020.
  19. (en) "Russian opposition leader Alexei Navalny 'poisoned'". BBC News. la 20-an de aŭgusto 2020.
  20. (en) "Navalny Taken Off Ventilator as Novichok Recovery Continues – German Hospital". The Moscow Times. la 14-an de septembro 2020.
  21. (nl) Sterre Lindhout, Waar Navalny ligt? In dit wereldberoemde ziekenhuis, Volkskrant, la 2-an de septembro 2020.
  22. (nl) Twee buitenlandse labo's bevestigen vergiftiging Russische oppositiepoliticus Navalny met novitsjok, VRT Nieuws, la 14-an de decembro 2020.
  23. FSB Team of Chemical Weapon Experts Implicated in Alexey Navalny Novichok Poisoning (angle). Bellingcat (2020-12-14). Arkivita el la originalo je 2020-12-22. Alirita 2021-02-27.
  24. Елизавета Фохт (2020-12-23) Кремль признал слежку ФСБ за Навальным. Это вообще законно? (ruse). BBC. Arkivita el la originalo je 2021-01-27. Alirita 2021-02-27.
  25. Александр Шляпников (2021-02-05) Появились подробности смерти врача, лечившего Навального (ruse). Moskovskij Komsomolec. Arkivita el la originalo je 2021-02-25. Alirita 2021-02-27.
  26. Из-за чего так внезапно умер лечивший Навального врач из Омска? (ruse). Opentown.org (2021-02-06). Arkivita el la originalo je 2021-03-29. Alirita 2021-02-27.
  27. Илья Шепелин (2021-02-04) По поводу умершего замглавврача омской больницы, где лежал Навальный (ruse). Eĥo de Moskvo. Arkivita el la originalo je 2021-02-14. Alirita 2021-02-27.
  28. Andrej Movĉan (2017-12-14) Программа Навального для мифического народа (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2017-12-16. Alirita 2021-01-26.
  29. Andrej Movĉan (2017) Почему программа Навального — опасное заблуждение (ruse). Blogo de Andrej Movĉan. Arkivita el la originalo je 2021-02-08. Alirita 2021-01-26.
  30. Роман Супер (2016-12-14) Алексей Навальный — РБК: «Наша главная задача — изменить сейчас все» (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2021-01-18. Alirita 2021-01-26.
  31. 31,0 31,1 Алексей Навальный: все, что у меня есть, это поддержка народа (ruse). BBC (2017-01-18). Arkivita el la originalo je 2018-02-01. Alirita 2021-01-27.
  32. Анастасия Фролова (2013-07-23) Навальный и Муждабаев: "корректные" ответы на вопросы "с национальным орнаментом" (ruse). Лениздат. Arkivita el la originalo je 2021-02-05. Alirita 2021-01-27.
  33. Sen titolo. Blogo de Aleksej Navalnij (2008-08-08). Arkivita el la originalo je 2018-03-31. Alirita 2021-01-27.
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 Сбитый фокус (ruse). Eĥo de Moskvo (2014-10-15). Arkivita el la originalo je 2021-01-25. Alirita 2021-01-26.
  35. 35,0 35,1 35,2 Aleksej Navalnij (2014-03-12) Развёрнутая позиция по Украине и Крыму (ruse). Blogo de Aleksej Navalnij. Arkivita el la originalo je 2021-01-20. Alirita 2021-01-26.
  36. Быков Дмитрий (2014-12-05) Алексей Навальный: Власть уступит столько, сколько мы потребуем (ruse). Sobesednik. Arkivita el la originalo je 2021-01-20. Alirita 2021-01-26.
  37. Иван Давыдов, Илья Шепелин (2014-10-09) Навальный: «Остается только хлопать друг друга по плечу и помнить, что другой страны у нас нет» (ruse). Republic.ru. Arkivita el la originalo je 2021-01-23. Alirita 2021-01-27.
  38. Михаил Соколов (2015-05-28) Война на Украине затягивает Россию в пропасть (ruse). Radio Libera Eŭropo/Radio Libero. Arkivita el la originalo je 2021-01-19. Alirita 2021-01-26.
  39. Aleksej Navalnij (2013-11-04) новый ответ "Мандаринок" рэперу Сяве (ну почти) (ruse). Blogo de Aleksej Navalnij. Arkivita el la originalo je 2021-01-20. Alirita 2021-01-26.
  40. Миграция (ruse). Eĥo de Moskvo (2013-08-23). Arkivita el la originalo je 2020-11-02. Alirita 2021-01-26.
  41. Aleksej Navalnij (2008-09-26) Sen titolo (ruse). Blogo de Aleksej Navalnij. Arkivita el la originalo je 2021-01-23. Alirita 2021-01-26.
  42. Навальный обещает запретить лезгинку на Манежной площади. BBC (2013-08-23). Arkivita el la originalo je 2022-02-27. Alirita 2024-02-24.
  43. Aleksej Navalnij (2008-09-26) [Sen titolo]. LiveJournal. Arkivita el la originalo je 2008-09-26. Alirita 2024-02-24.
  44. Aleksej Navalnij (2013-09-16). Негры и их ум. (ruse). Aleksej Navalnij. Alirita 2007-10-17.
  45. Russia MP criticised for Obama banana picture (angle). Al-Ĝazira (2013-09-15). Alirita 2023-02-23.
  46. Shaun Walker (2013-09-16). Russian MP's Obama with banana picture sparks racism debate (angle). The Guardian. Alirita 2023-02-23.
  47. Aleksej Navalnij (2012-03-07) про пусси райотс (ruse). Blogo de Aleksej Navalnij. Arkivita el la originalo je 2014-03-25. Alirita 2021-01-26.
  48. Раис Сулейманов (2021-01-27) Навальный и мусульмане России: как умма отреагировала на протесты (ruse). EurAsiaDayli. Arkivita el la originalo je 2021-01-29. Alirita 2024-02-24.
  49. Разговор с политиком (ruse). LiveJournal (2012-01-03). Arkivita el la originalo je 2021-01-19. Alirita 2021-01-26.
  50. Навальный: легализация однополых браков – вопрос референдума (ruse). Doĵd (2013-07-23). Arkivita el la originalo je 2024-02-24. Alirita 2024-02-24.
  51. ilupin (2013-07-24) Толерантность Навального: без прав, без детей, без голоса (ruse). ЛГБТ-Грани. Arkivita el la originalo je 2016-12-07. Alirita 2024-02-24.
  52. Радио Свобода (lrt.lt) (2017-08-02). Волков: команда Навального выступает за свободу слова и гей-браки (ruse). Радио Свобода (lrt.lt). Alirita 2023-02-23.
  53. Steve Gutterman (2013-08-23). Kremlin critic says he would allow gay rallies if elected mayor (angle). Reuters. Alirita 2023-02-23.
  54. Aleksej Navalnij (2009-05-02) 00 фактов о Кировской области. Геи на параде. (ruse). Blogo de Aleksej Navalnij. Arkivita el la originalo je 2021-01-19. Alirita 2021-01-26.
  55. La Saĥarov-premio donita al la rusa oponanto Aleksej Navalnij ĉe lemonde.fr, 20-a de oktobro 2021
  56. Filip Noubel, Yevgeniya Plakhina (2021-02-19) Vidpunktoj de Aleksej Navalnij pri migrantoj kiuj kontraŭas lian por-demokratian diskurson. Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2021-02-19. Alirita 2021-02-20.
  57. Filip Noubel, Yevgeniya Plakhina (2021-02-19) Iuj okcidentaj observantoj diskonigas malbonajn antaŭsentojn de homoj el Centra Azio pri Aleksej Navalnij. Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2021-02-19. Alirita 2021-02-20.
  58. Толерантность Навального: без прав, без детей, без голоса (ruse) (2013-07-24). Arkivita el la originalo je 2020-08-12.
  59. Terrell Jermaine Starr (2021-03-01). We need to have a talk about Alexei Navalny (angle). The Washington Post. Alirita 2024-02-23.
  60. (en) "Alexei Navalny: Russia's vociferous Putin critic", la 15-an de marto 2018 – pere de www.bbc.co.uk.
  61. Boris Akunin (2012-01-03) Разговор с политиком (ruse). LiveJournal. Arkivita el la originalo je 2012-01-08. Alirita 2024-02-24.

Literaturo redakti

  • Olga Nadskakuła-Kaczmarczyk, Protests and the political capital of anti-systemic opposition in Russia, using the example of Aleksey Navalny's 2017 anti-regime protests, p. 91-111, en "Wschód Europy. Studia humanistyczno-społeczne" (Oriento de Eŭropo. Humanismaj-sociaj studoj; trilingva revuo en la pola, rusa kaj angla), Vol., No 1, 2020 Centrum Europy Wschodniej UMCS, Wydawnictwo Uniwersytetu Marii Curie-Skłodowskiej, ISSN 2450-4866

Eksteraj ligiloj redakti

En diversaj lingvoj redakti

En Esperanto redakti