Julija Navalnaja

rusa ekonomikistino, vidvino de Aleksej Navalnij

Julija Borisovna NAVALNAJA (ruse Юлия Борисовна Навальная; naskiĝis la 24an de julio 1976) estas rusa ekonomikisto, aktivulo pri homaj rajtoj kaj politikisto. Ŝi estis la edzino de rusa opoziciisto Aleksej Navalnij. Kiel la edzino de rusa opoziciestro kaj disidento Aleksej Navalnij, ŝi estis priskribita en la amaskomunikilaro kiel la "Unua Damo" kaj foje eĉ la "Prezidento" de la rusa opozicio dum lia vivo kaj malliberigo [1]. Tuj post la morto de sia edzo, Navalnaja partoprenis, ĉe la kunveno de la eksteraj ministroj de EU kaj ĉe la Konferenco sekureca de Munkeno, interalie, por respondecigi Putin. Li kaj liaj aliancanoj estu "punitaj pro tio, kion ili faris al nia lando, mia familio kaj mia edzo" kaj "Ni devus batali hodiaŭ kontraŭ ĉi tiu terura reĝimo en Rusio." Putin devas esti "respondeca persone pri ĉiuj abomenaĵoj." [2] Tri tagojn poste, la 19-an de februaro 2024, ŝi sciigis en videomesaĝo ke ŝi volis daŭrigi la politikan batalon anstataŭe de ŝia edzo. En la sama tago ŝi ĉeestis kiel gasto ĉe la Konsilio de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la EU-ŝtatoj en Bruselo [3].

Julija Navalnaja
Persona informo
Юлия Борисовна Навальная
Юлия Навальная
Naskonomo Юлия Борисовна Абросимова
Naskiĝo 24-an de julio 1976 (1976-07-24) (47-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunioGermanio vd
Alma mater Pleĥanova Rusia Universitato de Ekonomiko vd
Partio Rusa Unuiĝinta Demokratia Partio “Pomo” • Rusio Estonta vd
Familio
Edz(in)o Aleksej Navalnij vd
Infanoj Daria Navalnaja • Zaĥar Navalnij vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
see caption
Navalnaja kun Aleksej Navalnij kune en marŝa manifestacio, la 12an de junio 2013 en Moskvo

Referencoj redakti

  1. «Я продолжу дело Алексея Навального» Обращение Юлии Навальной. Полный текст (ruse). Alirita 2024-02-20.
  2. zdf.de Nachrichten am 16. Februar 2024: Reaktionen auf Tod Nawalnys: „Er wurde einfach brutal vom Kreml ermordet“ (zdf.de, abgerufen am 18. Februar 2024.)
  3. Yulia Navalnaya vows to continue husband Alexei's fight and says Putin killed him (19 February 2024). Alirita 19 February 2024.

Eksteraj ligiloj redakti