Pussy Riot [puhsi rajet] estas rusia feminisma punka bando bazita en Moskvo. Fondita en aŭgusto 2011, la politike provoka bando enscenigas improvizitajn prezentaĵojn pri rusia politika vivo en nekutimaj lokoj, kiel sur tegmento de trolebuso aŭ en skafaldaĵo ĉe la Metroo de Moskvo.

Pussy Riot
Sep anoj de la kolektiva bando Pussy Riot
Sep anoj de la kolektiva bando Pussy Riot
Bazaj informoj
Deveno Moskvo, Rusio
Ĝenroj punk-roko
Aktivaj jaroj 2011 – nuntempo
Retejo pussy-riot.livejournal.com
vdr

La 21-an de februaro 2012, kvar grupaninoj organizis prezentaĵon sur la soleo de la Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo, instigita de ilia opozicio al la rusia prezidento Vladimir Putin kaj al la politiko de la Rusa Ortodoksa Eklezio, kiu aktive subtenis lian reĝimon.[1][2] Privataj sekurgardistoj haltigis la sintrudantojn kaj pelis ilin el la preĝejo. La 3-an de marto, post la prilaborita filmeto pri tiu ago aperis interrete, oni arestis tri el la grupaninoj kaj akuzis ilin unue pri huliganismo kaj poste pri insulto al sentoj de kredantoj.[3]

La juĝa proceso, kiu komenciĝis fine de julio, kaŭzis multan disputadon en Rusio kaj tutmonde. Laŭ enketo de la Levada Centrejo, 44% de rusianoj apogis la proceson kaj kredis je ĝia justeco, kvankam 17% ne apogis ĝin.[4]

Samtempe, la bando gajnis rimarkindan apogon en Rusio kaj aparte grandan internacie pro akuzoj pri severa traktado de arestitoj kaj pro la minaco de eventuala sepjara malliberigo.[5][6]

La 17-an de aŭgusto 2012, la juĝisto de Ĥamovnika Tribunalo Marina Sirova, kulpigis la tri bandaninojn pri la huliganismo laŭ artikolo 213.2 de la rusia Kriminala Kodo, "instigita de religia malamo," kaj kondamnis ilin al du jaroj de malliberejo.[7][8]

La Rusa Ortodoksa Eklezio oficiale petis la aŭtoritatulojn montri indulgon, kadre de la leĝo. La eklezio ne pridubigis la justecon de la tribunala decido.[9][10] La proceso kaj kondamno estigis internaciajn kritikojn.[11][12] La ministerioj pri eksterlandaj aferoj de Germanio kaj Svedio, kune kun reprezentantoj de la Eŭropa Unio kaj Usono, diris ke la kondamno estas "misproporcia".[13]

Reago en Esperanto-komunumo redakti

La 18-an de marto 2012 rusia esperantisto Stanislavo Belov publikigis la blogaĵon «Punka diservo — ĉu puni aŭ pardoni?», klarigante historian, socian kaj politikan fonon de tiu evento.[14] Surbaze de tiu teksto li verkis la ĉefartikolon de la numero 2012:3 de la revuo Kontakto «Punka Diservo en rusia templo», sur kies kovrilo aperis fotoj de la maskitaj grupaninoj.[15]

La 1-an de junio en la retmagazino Karapaco-Panoramo aperis la artikolo «Liberigu Pussy Riot!», verkita de la germana esperanto-poeto Hans-Georg Kaiser.[16] Poste la sama germana aŭtoro raportis pri la gajnita de Pussy Riot pacpremio de Lennon-Ono[17]

Pri la peto, sendita de la malliberigitoj al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en februaro de 2013, raportis la blogo Neniam milito inter ni.[18]

Eksteraj ligiloj redakti

Punka Diservo en rusia templo, Kontakto, 2012:3

Stanislavo Belov (2012-03-18) Punka diservo — ĉu puni aŭ pardoni? (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18.

Nadeĵda Tolokonikova (2013-10-16) Malferma letero de Nadja Tolokonikova (Pussy Riot) (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18.

Muzikvideo: Путин научит тебя любить Родину (esperante Putin instruos al vi ami la patrujon)

Referencoj redakti

  1. Six arrested at Pussy Riot protest in New York ("Ses arestis ĉe protesto pri Pussy Riot en Novjorko"), la 17-an de aŭgusto 2012, Agence France-Presse. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  2. Pussy Riot sentenced to two years in prison colony over anti-Putin protest ("Pussy Riot kondamnis al du jaroj en mallibereja kolonio pro protesto kontraŭ Putin")
  3. Мэр Рейкьявика проехал по городу в образе Pussy Riot ("Rejkjavika urbestro veturis ĉirkaŭ la urbo maskovestiĝi kiel ano de Pussy Riot"), Lenta.ru, la 11-an de aŭgusto 2012. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  4. Перед приговором секс-символ Pussy Riot в письме сторонникам заявила о победе, 'Трудно поверить, что это не сон' ("Antaŭ la verdikto, seksa simbolo 'Pussy Riot' diris en letero al subtenantoj de la venko, 'Estas malfacile kredi ke tio ne estas sonĝo'"), NEWSru, la 17-an de aŭgusto 2012. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  5. Miriam ELDER, Pussy Riot trial worse than Soviet era ("Proceso pri Pussy Riot pli malbona ol sovetia erao"), la 3-a de aŭgusto 2012, The Guardian. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  6. Jennifer RANKIN, [www.irishtimes.com/newspaper/world/2012/0809/1224321805975.html Pussy Riot case likened to Stalin show trials] ("Pussy Riot kazon komparis al ŝajnoprocesoj de Stalino"), la 9-a de aŭgusto 2012, Irish Times. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  7. Pussy Riot sentenced to two years in jail ("Pussy Riot estas kondamnita al du jaroj en malliberejo"), la 17-an de aŭgusto 2012, RT. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  8. Pussy Riot found guilty of hooliganism by Moscow court ("Pussy Riot kulpiĝis de huliganismo far Moskva tribunalo"), la 17-an de aŭgusto 2012, BBC News. Aliris la 17-an de aŭgusto 2012.
  9. Russian Orthodox Church asks authorities to show mercy on Pussy Riot ("Rusa Ortodoksa Eklezio petas la aŭtoritatulojn kompati Pussy Riot"), la 17-an de aŭgusto 2012, RT. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  10. РПЦ попросила проявить милосердие к участницам Pussy Riot ("Eklezio petas kompati participantojn de Pussy Riot"), la 17-an de aŭgusto 2012, Lenta.ru. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  11. Nataliya VAILYEVA, Pussy Riot members jailed for two years ("Pussy Riot anojn malliberigis dum du jaroj"), la 17-an de aŭgusto 2012, The Independent. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  12. Miriam ELDER, Pussy Riot trial gives Russia 'the image of a medieval dictatorship' ("Proceso Pussy Riot portretis Rusion en 'la bildon de mezepoka diktatoreco'"), la 18-an de aŭgusto 2012, The Guardian. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  13. Мировое сообщество сочло наказание Pussy Riot несоразмерным ("Internacia komunumo konsideris ke la puno de Pussy Riot estis misproporcia"), la 17-an de aŭgusto 2012.Lenta.ru. Aliris la 20-an de aŭgusto 2012.
  14. Stanislavo Belov (2012-03-18) Punka diservo — ĉu puni aŭ pardoni? (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18.
  15. Rogener Pavinski (2012-07) Punka Diservo en rusia templo: Kontakto 2012:3 aperis en la reto (esperante). Kontakto. Arkivita el la originalo je 2013-03-22. Alirita 2013-03-22.
  16. Hans-Georg Kaiser (2012-06-01) Liberigu Pussy Riot! (esperante). Karapaco-Panoramo. Arkivita el la originalo je 2013-03-22. Alirita 2013-03-22.
  17. Hans-Georg Kaiser (2012-09-26) Arestita punkbando „Pussy Riot“ ricevis pacpremion de Lennon-Ono (esperante). Muziko — Esperanto — Cezar. Arkivita el la originalo je 2013-03-22. Alirita 2013-03-22.
  18. Rusio : la muzikbando « Pussy Riot » submetas sian juĝaferon al Eŭropa kortumo pri homaj rajtoj (esperante) (2013-02-12). Arkivita el la originalo je 2013-03-22. Alirita 2013-03-22.

Vidu ankaŭ redakti