Agence France-Presse

Agence France-Presse, mallonge AFP, estas mondskala novaĵagentejoj, la tria laŭ vendosumo.

Agence France-Presse
Agence France-Presse Logo.svg
Jura formo Q112176933
Fondita en 1943
Sidejo Parizo
Lando Francio
Dungitoj 3760
Agokampo novaĵagentejo
filiaj kompanioj Sport-Informations-Dienst • Agence France Presse [#]
TTT Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Agence France-Presse estis kreita okaze de la liberigo de Parizo per edikto la 30-an de septembro 1944. Ĉi tiu ŝtata firmao anstataŭis Office français d'information (OFI) kreita de la registaro de Vichy el branĉo de la agentejo Havas specialigita pri informo.

Ĝi estas ankaŭ iusence la heredanto de la kontraŭ-germanaj fortoj dum la dua mondmilito, kiel Agence française d'information (AFI) (Franca Ĝenerala informservo) lanĉita el Londono en 1940, Agence France-Afrique el Alĝerio en 1942, kaj Agence d'information et de documentation (AID) en okupita zono en aprilo 1944.

La postmilitaj jaroj estis dediĉitaj al refondo de enlanda servo kaj internacia. Ili tiel bone laboris ke AFP estis la unua okcidenta reto kiu anoncis la morton de Josif Stalin, la 6-an de marto 1953, post aŭskultado de la radiostacioj de Moskvo kaj de aliaj ĉefurboj de Orienta Eŭropo.[1].


PrezidantojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti