Februaro de 2013
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen estas listo de okazaĵoj en februaro 2013.
- La murdon de la politikisto opozicia Ŝokri Belaid sekvas manifestacioj tra Tunizio; la ĉefministro, Hamadi Ĝibali, anoncas la disigon de la registaro antaŭ frua elekto.
- Centmiloj de manifestaciantoj kunvenas en Dako, Bangladeŝo ĉe la Shahbag-vojkruciĝo por postuli la malpermeson de la Ĝamaat-partio kaj la mortpunon de Abdul Kader Molla inter aliaj pro militkrimoj dum la milito de 1971.
- Benedikto la 16-a anoncis sian abdikon je la 28-a de februaro 2013. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Super rusia urbo Ĉeljabinsk eksplodis granda meteoroido kaj sekva eksplodondo vundis multajn loĝantojn.
- La 900-a datreveno de la fondigo de la Malta Ordeno per la buleo Pie Postulatio Voluntatis de Paskalo la 2-a.
- Rafael Correa reelektiĝis Prezidento de Ekvadoro.
- La ĉefministro de Tunizio, Hamadi Ĝibali, demisiis pro la malsukceso de klopodoj formi teĥnokratian registaron post la murdo de Ŝokri Belaid.
- Post perfortaj manifestacioj pri altiĝoj de la elektra tarifo, Bojko Borisov, la ĉefministro de Bulgario, anoncis sian demision kaj la disigon de la GERB-a ministraro.
- La ĉefministro de Britio, David Cameron, vizitis Amritsar en Barato, kaj esprimis bedaŭron pri la masakro en 1919, sed ne faris formalan pardonpeton.
- Okazis la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.
- Bomboj mortigis 16 homojn kaj vundis 119 ĉe fruktobazaro en Hajderabado, dum la unua grava atako en Barato ekde septembro 2011.
- La reganta koalicio, la UMP (Unio por la Plimulto Prezidenta), venkis dum parlamenta elektado en Ĝibutio, gajnante 49 seĝojn el 65.
- Nikos Anastasiades elektiĝis Prezidento de Kipro.
- Rusio dekretis la gradan malpermeson de publika tabakfumado ekde la 1-a de junio.
- Raúl Castro reelektiĝis Prezidento de Kubo je la aĝo de 81 jaroj.
- La itala elektado rezultigis plimulton por Bersani en la Ĉambro kaj senplimultan Senaton; la MoVado 5 Steloj gajnis 25,5 % el la voĉdonoj.
- Franca verkisto kaj aktivulo Stéphane Hessel, aŭtoro de la broŝuro Indignez-vous! (Indignu!) kaj inspiristo de surstrataj sociaj movadoj en Eŭropo, Ameriko kaj arabaj landoj, mortis en Parizo.
- Bangladeŝa politikisto Delŭar Hosain Saidi estis kondamnata al mortpuno pro militkrimoj dum la milito de 1971.
- Benedikto la 16-a veturis per helikoptero al Castel Gandolfo, parolis mallonge el balkono, kaj retiriĝis por abdiki.