17-a de februaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 17-a de februaro estas la 48-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 317 tagoj restas (318 en superjaroj).
Je la 17-a de februaro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 1164: Pli ol 20 mil personoj pereis en nederlanda kaj germana marbordoj rezulte de inundo kaŭzita de tempesto sur la Norda Maro
- 1370: Nordaj Krucmilitoj: Ordeno de germanaj kavaliroj venkis Grandprinclandon Litovion en komencita dutaga batalo en la nuna Kaliningrada provinco
- 1448: Konkordato inter Vatikano kaj la Sankta Romia Imperio subskribita
- 1500: Germanaj kamparanoj el la Distrikto Dithmarschen venkis pli nombran armeon de dana reĝo Johano la 1-a
- 1598: Asembleo de bojaroj kaj klerikoj elektis princon Boris Godunov caro de Rusio
- 1600: Romo: pro herezo estis ekzekutita per ŝtiparumo la itala monaĥo Giordano Bruno
- 1753: En brita revuo Charles Morrison skizis unuan projekton pri elektra telegrafo
- 1772: En Sankt-Peterburgo Rusa Imperio kaj Prusio subskribis sekretan konvencion pri la unua dispartigo de Pollando sub falsa dato de la 15-a de januaro - Aŭstrio de Habsburgoj deklaris partoprenon kaj poste aliĝis
- 1776: Historia 6-voluma monografio de Edward Gibbon La Historio de la Malkresko kaj Falo de la Romia Imperio komencis aperi
- 1801: Thomas Jefferson iĝis prezidento de Usono
- 1810: Rusio aneksis Abĥazion
- 1843: Venko de brita armeo kun la armeo de emiroj en la batalo de Miani (proksime al Hajderabado) - la provinco iĝis parto de Brita Hindio
- 1855: Krimea milito: venko de turka armeo super la rusa en la batalo de Eŭpatorio
- 1863: Grupo de konataj civitanoj de Ĝenevo fondis Internacian Komitaton por Helpo al Vunditoj, kiu poste transformiĝis al Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco
- 1867: Gyula Andrássy iĝis ĉefministro de Hungario
- 1867: Unua ŝipo navigis tra la Sueza Kanalo
- 1878: Unua telefona reto en Usono ekfunkciis en San-Francisko kun 18 telefonoj
- 1880: En Vintra Palaco imperiestro de Rusio Aleksandro la 2-a evitis bomban atencon
- 1903: Usona astronomo Raymond Smith Dugan malkovris asteroidon Mariono
- 1904: En Milana Teatro alla Scala okazis premiero de la opero Madama Butterfly de Giacomo Puccini kun la titolrolo de Geraldine Farrar - negativaj recenzoj kaŭzis ties reverkon
- 1914: Greka loĝantaro en suda Albanio proklamis sian propran "Aŭtonoman Respublikon de Norda Epiro" sub ĉefministro Georgios Christakis-Zografos por unueco de la regiono kun Grekio. Post greka okupado de la teritorio] dum la unua mondmilito ĝi revenis al Albanio en 1923.
- Unua mondmilito:
- 1917: 754 ŝipanoj, soldatoj kaj pasaĝeroj droniĝis pro sinkigo de franca ŝipo SS Athos de akva transporto fare de germana submarŝipo en orienta Mediteraneo
- 1919: Ukraina Popola Respubliko petis Triopan Ententon kaj Usonon pri helpo en la batalo kontraŭ bolŝevikoj
- 1925: Ĥorazma Popola Soveta Respubliko malfondiĝis - ties teritorion oni disdividis inter Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko, Turkmena Soveta Socialisma Respubliko kaj Karakalpakia Aŭtonomeca Provinco. La teritorio de Buĥara Popola Soveta Respubliko eniris en Uzbekan Sovetan Socialisman Respublikon
- 1925: Unua eldono de Enciclopedia Treccani aperis - kunlabore kun 3266 sciencistoj kune kun judoj kaj kontraŭfaŝistoj, publikigiĝis 35 volumoj nun alireblaj Interrete
- 1933: Unua numero de la usona semajna novaĵ-revuo "Newsweek" aperis
- 1935: En Germanio ekvalidis 8-hora labortago
- Dua mondmilito:
- 1940 Krakovo: germanoj detruis monumenton al Tadeusz Kościuszko sur la Vavelo - reveninta post 20 jaroj; germanaj regopovoj de la invado en Pollandon ĝis tiu ĉi tago forveturigis de enkorpigitaj teritorioj al Nazia Germanio interalie: 93 tunojn da fero, ŝtalo kaj ferrubo, 28 tunojn da nobla metalo, 349 tunojn da kaŭĉuko, asbesto kaj fulgo, 1056 tunojn da kruda materialo kaj produktoj de kemia industrio, 3605 tunojn da industriaj oleoj kaj grasoj, 6029 tunojn da fadeno kaj fibro, 662 tunojn da papero kaj celulozo, 1093 tunojn da tabako kaj 226 tunojn da arba korko; laŭ taglibro de Ludwik Landau gazetistoj kaj "infanoj de Varsovio" vokas al germanoj: "provizora sinjoro" aŭ anstataŭ germanlingva matensaluto "Guten Morgen" - "Butem w mordę" (Per ŝuo al vizaĝaĉo); Litovaj regopovoj malfondis laŭvicajn kvar lernoklasojn de la 5-a Ŝtata Gimnazio, kiun frekventis lernantoj de la pola nacieco; Francio: ministro pri armeaj aferoj Władysław Sikorski subskribis aldonan pakton kun franca ministro pri aviado pri organiz-principoj de la pola aviado en Francio
- 1941: Maksimiliano Kolbe estis denove arestita, kune kun 4 aliaj monaĥoj, de Gestapo, enketata kaj malliberigita en varsovia Pawiak - murdita en Aŭŝvico; Gestapo forveturigis 8 pastrojn de Płock al sia koncentrejo en Działdowo; en Varsovia geto estis arestita helpanta al judoj Jerzy Szurig - pafmortigota; en koncentrejo Dachau pereis pola pastro Tadeusz Gałdyńsk; Ankaro: subskribo de la turka-bulgara pakto pri neagreso
- 1942: Gestapo pafekzekutis en Biecz 14 judojn kaj en Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn; en geto de Brzeżany (nun Ternopila provinco) germanoj murdis dekkelkon da judoj; Alfred Rosenberg rajtigis Erich Koch verdikti mortpunon en estrata de li regiono de Bjalistoko; en Bataano filipina 1-a Armea Korpuso reakiris sian ĉefan defendlinion; Indonezia Fronto: sur Sumatro japana 38-a Kirasita Divizio okupis Palembang
- 1943: Holokaŭsto: germanoj komencis deporti judojn de Chełm; juĝejo de subtera Pollando mallaŭdis 8 loĝantojn de Varsovio pro hazardo en kasino; Orienta Fronto: trupoj de Voroneĵa Fronto atingis linion de Obojanj, kaj kun lokaj sovetaj partizanoj liberigis Pavlohrad; kontrola vizito de Adolf Hitler ĉe la komandejo de Armea Grupo "Sudo" en Zaporiĵo
- 1944: Duobla spiono (germana kaj soveta) Bogusław Hrynkiewicz, du soldatoj de Popola Gvardio kaj funkciulo de Gestapo transprenis arkivon de Pola Enlanda Armeo kaj de Registara Delegitaro por la Lando ĉe str. Poznańska 37 en Varsovio - dum la faro oni forkondukis 7 personojm, kiuj pereis sen scio; en Mińsk Mazowiecki kaj ties distrikto germanoj arestis ĉirkaŭ 100 soldatojn de la Landa Armeo kaj civilulojn; germanaj ĝendarmoj pafmortigis apud Krasnobród 11 soldatojn de Pola Enlanda Armeo kaj en distrikto Lubartowski 10 personojn; komandanto de germana sekureca polico konstatis, ke en Ĝenerala Gubernio dum atakoj de la Pola Rezistomovado de oktobro 1943 ĝis la 16-a de ferbruaro 1944 pereis 393 germanoj kaj 324 personoj de aliaj naciecoj, engaĝitaj de germanaj labordonantoj; Usonanoj atakis japanan bazon en atolo Ĉuuk konkerinte ĝin la duan tagon, kaj alteriĝis sur la atolo Eniwetok; en Ĉerkasa provinco trupoj de la 1-a kaj 2-a Ukrainaj Frontoj likvidis ĉirkaŭigitan malamikon prenante 18 mil militkaptitojn al mallibero; Ruĝa Armeo alinomis Belorusan Fronton al la 1-a Belorusa Fronto; Itala Fronto: nesukcesa atako de 3 barataj batalionoj al 3 montetoj de Monto Kasino
- 1945: Episkopo de diocezo Poznań apelaciis al katolikoj por transpreni fermitajn preĝejojn fare de germanaj okupantoj kaj al klerikoj por celebri diservojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el Protekto-Bataliono de Militkaptitoj de Pola Soldataro liberigis 11 soldatojn de malliberejo en Zamość; reprezentantoj de polaj sociaj organizaĵoj en Britio voĉdonis proteston kontraŭ decidoj de la konferenco de Jalto; Okcidenta Fronto: en Loreno usonaj soldatoj ekregis kelke da vilaĝoj kaj inter Mozo kaj Rejno brita 30-a Armea Korpuso atingis Goch; sveda grafo Folke Bernadotte renkontiĝis kun SS-funkciulo
- 1947: En Kiełpiniec (proksime al Sokołów Podlaski) en kunpuŝiĝo kun komunista taĉmento de la Korpuso pri Interna Sekureco mortfalis 4 soldatoj de la 6-a Vilna Brigado de Libero kaj Sendependo
- 1947: En Krakovo reaktiviĝis Pola Akademio de Scipovoj
- 1947: Malvarma milito: al-eksterlanda elsendo-stacio Voĉo de Ameriko komencis dissendi programojn al Sovetunio
- 1956: Klara el Asizo deklarita de Romkatolika Eklezio ĉiela patronino de televido
- 1962: En Hamburgo rezulte de inundo kaŭzita de tempesto sur la Norda Maro pereis pli ol 300 personoj
- 1964: Armea puĉo faligis unuan prezidenton de Gabono Léon M'ba
- 1971: Renkonto de Henry Kissinger kun Mao Zedong por normaligi rilatojn inter Ĉinio kaj Usono
- 1972: Giulio Andreotti iĝis ĉefministro de Italio
- 1979: Ĉina-Vjetnama Milito eksplodis kun alveno de Popola Liberiga Armeo
- 1980: Polaj montogrimpistoj Leszek Cichy kaj Krzysztof Wielicki faris unuan vintran eniron en la mondo al Ĉomolungmo
- 1981: Solidareco (Pollando): fondita la la 22-an de septembro 1980, Sendependa Asocio de Studentoj estis registrita de komunista registaro post longtempaj studentaj strikoj - en Lodzo 8 mil studentoj strikis dum 29 tagoj
- 1982: Sirio: reĝimo de Hafez al-Assad bombis la ribelantan urbon Hamao, mortigante 10 000 homojn
- 1983: Komunista proceso de Zbigniew Romaszewski kun la edzino kaj kelkaj aliaj personoj akuzitaj pri fondo de la subtera Radio Solidareco en Varsovio finiĝis - Zbigniew Romaszewski estis kondamnita al 4 kaj duono da jaroj de mallibero kaj Zofia Romaszewska al tri
- 1992: Milito en Montara Karabaĥo: armenaj trupoj masakris pli ol 20 azerioj dum konkero de Garadaghly (Ĥoĝavend)
- 1993: En katastrofo de pasaĝera pramo apud Haitio pli ol 1200 personoj pereis
- 1997: Naŭaz Ŝarif la trian fojon iĝis ĉefministro de Pakistano
- 2000: Microsoft aperigis operaciumon Vindozo 2000
- 2002: Nepalo: atako de maoistoj en Mangalsen, la ĉefurbo de distrikto Aĉhamo. Pli ol 130 pereis, ĉefe soldatoj kaj policanoj - la plej sanga atako dum la enlanda milito.
- 2003: Dato de fondado de kamerorkestro Csíki Kamarazenekar en Miercurea Ciuc
- 2003: Sud-Koreio: 198 personoj pereis en kaŭzita de frenezulo incendio de metroo de Taeguo
- 2004: Michael E. Brown, Chad Trujillo kaj David L. Rabinowitz malkovris transneptunan objekton Orko
- 2006: Filipinoj: rezulte de kota lavango en insulo Suda Lejteo pereis ĉirkaŭ 1800 personoj
- 2008: Kosovo deklaris sin sendependa de Serbio - dum speciala sesio de parlamento la ĉefministro Hashim Thaçi ĝin proklamis
- 2008: En atenco de sinmortiganto en Kandaharo inter spektantoj de hundobataloj pereis pli ol 100 personoj kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis - la plej sanga atenco depost interveno de NATO en Afganio
- 2011: En Libio oni organizis la Tagon de Kolero
- 2012: Prezidento de Germanio Christian Wulff abdikis
- 2013: Oficanta prezidento de Ekvadoro Rafael Correa la trian fojon gajnis prezidentan baloton
- 2014: 23 personoj pereis kaj 66 vundiĝis rezulte de la serio de bombatencoj en Bagdado
- 2016: 30 personoj pereis kaj 61 vundiĝis en bomba atenco en Ankaro
- 2018: Vintra Olimpiko en Pjonĉango: pola skisaltisto Kamil Stoch en granda skisaltejo akiris oran medalon defendante la titolon
NaskiĝojRedakti
- 1444: Rudolf Agricola, humanisto, erudiciulo, poeto, helenisto, latinisto, edukisto, muzikisto kaj organkonstruanto (m. 1485)
- 1653: Arcangelo Corelli, itala violonisto kaj komponisto, aŭtoro de la termino granda konĉerto (m. 1713)
- 1658: Joachim Justus Breithaupt, germana teologo kaj pietisto (m. 1732)
- 1685: Johann Gottfried Gregorii, germana pastoro, historiisto, geografo (m. 1770)
- 1692: Christian David, misiisto kaj verkisto germana-morava (m. 1751)
- 1699: Georg Wenzeslaus von Knobeldorff, germana arkitekto kaj pentristo (m. 1753)
- 1717: Adam Friedrich Oeser, hungara pentristo kaj ilustristo (m. 1799)
- 1752: Friedrich Maximilian Klinger, germana verkisto, reprezentanto de la Sturmo kaj Impeto (m. 1831)
- 1754: Nicolas Baudin, franca maristo, vojaĝisto, esploristo, mapisto (m. 1803)
- 1781: René Théophile Hyacinthe Laennec, franca kuracisto, inventinto de stetoskopo (m. 1826)
- 1798: Josef Navrátil, ĉeĥa pentristo kaj pejzaĝisto (m. 1865)
- 1816: Francisco Adolfo de Varnhagen, brazila historiisto, militisto kaj diplomato (m. 1878)
- 1821: Lola Montez, amatino de reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario (m. 1861)
- 1831: Paulina Szász, hungara poetino, edzino de Károly Szász (verkisto) (m. 1853)
- 1836: Gustavo Adolfo Bécquer, hispana verkisto de romantikismo (m. 1870)
- 1844: Ferenc Kozma, hungara pastro kaj pedagogo (m. 1920)
- 1855: Otto Liman von Sanders, germana generalo kaj turka marŝalo (m. 1929)
- 1862: Mori Ogai, japana kuracisto, verkisto, poeto kaj tradukisto (m. 1922)
- 1876: Béla Révész, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1944)
- 1877: André Maginot, franca soldato kaj parlamentano, konata de Maginot-linio (m. 1932)
- 1885: Romano Guardini, germana-itala teologo, filozofo de religio, verkisto, partopreninta Duan Vatikanan koncilion kiel spertulo pri liturgio, klopodinta antstataŭi dialektikon de Hegel per ne-hegela dialogo (m. 1968)
- 1887: Leevi Antti Madetoja, finna komponisto de la klasika muziko (m. 1947)
- 1888: Max Butin, germana instruisto kaj komercisto francdevena, partopreninto de la unua UK 1905, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de Faŭsto. Konciza komentario al Faŭsto, 1-a parto, membro de Lingva Komitato,Germana Esperanto-Instituto kaj honora membro de Germana Esperanto-Asocio (m. 1960)
- 1888: Otto Stern, germana Nobelpremiita fizikisto juddevena, difininta magnetan momanton de protono (m. 1969)
- 1898: Dezső Grosz, hungara ĵurnalisto, poeto kaj tradukisto (m. 1975)
- 1902: Albert Drach, aŭstra verkisto kaj juristo, laŭreato de la Premio Georg Büchner (m. 1995)
- 1905: Rózsa Péter, hungara matematikistino kaj profesoro (m. 1977)
- 1908: Oleksa Vlizjko, ukraina poeto-futuristo, reprezentanto de la pafita renesanco, kies poemojn esperantigis Semen Vajnblat (m. 1934)
- 1929: Alejandro Jodorowsky, ĉilia avangarda artisto juddevena
- 1931: Béla Kondor, hungara pentristo, grafikisto, poeto (m. 1972)
- 1932: Hubert Feichtlbauer, aŭstra ĵurnalisto kaj publicisto (m. 2017)
- 1935: Adam Pleśnar, pola aktivulo de kontraŭkomunista opozicio, aktivulo de la Asocio de Junaj Politikaj Malliberuloj el la jaroj 1945-1956 "Jaworznanoj" kaj de Pola Esperanto-Asocio, membro de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj, distingita per la Ordeno Polonia Restituta, konata de esperantigita libro Kvardek jaroj en opozicio. Politika biografio de Adam Pleśnar (m. 2013)
- 1936: Roman Laskowski, pola slavisto, fakulo pri la pola kaj ĉeĥa lingvoj, pioniro de fonologia gramatiko, kontraŭkomunisto (m. 2014)
- 1940: Andrzej Kotkowski, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 2016)
- 1945: Reinhard Haupenthal, germana instruisto, esperantologo kaj interlingvisto, aktivulo de Sarlanda Esperanto-Ligo, membro de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de pli ol 1000 artikoloj en esperanto, tradukisto, aŭtoro de la Enkonduko en la Librosciencon de Esperanto (m. 2016)
- 1948: Mária Imecs, rumania hungara inĝenierino, tradukistino
- 1951: Barzan Ibrahim al-Tikriti, irakano, duonfrato de Saddam Hussein, ekzekutita (m. 2007)
- 1954: Rene Russo, usona aktorino kaj modelulino
- 1961: Meir Kessler, israela rabeno, edukito de jeŝivo
- 1961: Andrej Korotajev, rusa antropologo, ekonomikisto, historiisto, orientalisto kaj sociologo
- 1963: Michael Jordan, usona korbopilkisto, dufoja olimpika majstro, sesfoja majstro de Nacia Korbopilkada Asocio
- 1970: Erika Vida, rumania hungara redaktorino, etnografino
- 1970: Dominic Purcell, aŭstralia filma kaj televida aktoro norveg-irlanddevena
- 1975: Harisu, korea transseksa popkantisto, aktoro, modelo
- 1975: János Kassay, rumania hungara geografo, universitata instruisto
- 1976: Hajnalka Barabás, rumania hungara arthistoriistino, muzeologino
- 1976: Dénes Barna Jakab, hungara politologo, juristo
- 1981: Paris Hilton, usona aktorino kaj foto-modelo
- 1983: Mohammad Masaad, saŭdarabia futbalisto
- 1984: Marcin Gortat, pola korbopilkisto, reprezentanto de Pollando kaj ludisto de Washington Wizards, finalisto de Nacia Korbopilkada Asocio, ankaŭ dufoja bronza olimpika medalisto en boksado
- 1988: Natascha Kampusch, aŭstra forkaptitino
- 1988: Vasyl Lomachenko, ukraina boksisto, ormedalisto en la Somera Olimpiko 2012
MortojRedakti
- 364: Joviano, romia imperiestro nuliginta la edikton de Juliano la Apostato kontraŭ kristanismo (naskiĝis ĉirkaŭ 331)
- 440: Mesrop Maŝtoc, armena teologo, lingvisto, kreinto de la armena alfabeto kaj sanktulo (n. 360)
- 923: Al-Tabari, araba historiografo kaj teologo persdevena, tafsir, sekvanto de ŝafiismo (n. 839)
- 1572: Matthias Marcus Dabercusius, germana historiisto, filologo kaj pedagogo (n. 1508)
- 1572: Hermes Halpaur, aŭstra predikisto kaj jezuito
- 1600: Giordano Bruno, itala monaĥo kaj hermetikisma filozofo, okultisto, ekskomunikita kaj ekzekutita (n. 1548)
- 1652: Gregorio Allegri, itala komponisto, membro de Roma Skolo (n. 1582)
- 1673: Molière (Jean-Baptiste Poquelin), franca dramaturgo kaj komediisto, esperantigta de Ludoviko Zamenhof (Georgo Dandin) kaj pluraj esperantistoj (n. 1622)
- 1680: Jan Swammerdam, nederlanda kuracisto, naturalisto, pioniro de esploroj pere de mikroskopo (n. 1637)
- 1715: Antoine Galland, franca orientalisto, arkeologo, numismatikisto, la unua eŭropa tradukinto de arabaj fabeloj Mil kaj unu noktoj (n. 1646)
- 1732: Louis Marchand, franca klavicenisto, orgenisto kaj komponisto (n. 1669)
- 1758: Ferenc Csepregi Turkovitz, hungara reformita instruisto (n. ?)
- 1796: James Macpherson, skota poeto, aŭtoro de la verko Ossian (n. 1736)
- 1827: Johann Heinrich Pestalozzi, svisa pedagogo, teoriulo de komenca instruado (n. 1746)
- 1842: Ludwig von Schorn, germana arthistoriisto kaj akademiano (n. 1793)
- 1853: Paulina Szász, hungara poetino, edzino de Károly Szász (n. 1831)
- 1856: Heinrich Heine, germana poeto kaj ĵurnalisto juddevena, reprezentanto de romantikismo, pioniro de felietono, esperantigata de Zamenhof kaj aliaj (n. 1797)
- 1874: Adolphe Quételet, belga astronomo, matematikisto, statistikisto kaj sociologo (n. 1796)
- 1909: Geronimo (Goyathlay), apaĉa estro, indiana heroo (n. 1829)
- 1909: Émile Peltier, franca pastro kaj pioniro de Katolika Esperanto-movado, celebrinta unuan meson en Esperanto dum UK 1905, membro de Lingva Komitato, fondinto de "Espero Katolika" (n. 1870)
- 1920: Béla Somogyi, hungara instruisto kaj ĵurnalisto, murdita (n. 1868)
- 1931: Macuda Cuneĵiro, japana kuracisto, esperantisto, delegito de UEA (n. 1869)
- 1934: Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj el dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao (n. 1875)
- 1946: Ottó Nagy, hungara pastro, verkisto, lingvohistoriisto (n. 1903)
- 1947: Gustav Leutelt, germanlingva verkisto kaj pedagogo bohemia.
- 1962: Bruno Walter, german-aŭstra-usona dirigento, pianisto kaj komponisto (n. 1876)
- 1965: Tadeusz Lehr-Spławiński, pola slavisto, rektoro de Jagelona Universitato, adepto de indiĝena teorio pri slavoj (n. 1891)
- 1970: Samuel Josef Agnon, israela Nobelpremiita verkisto poldevena, memlernanto, aŭtoro de romanoj kaj rakontoj pri ĥasidoj (n. 1888)
- 1970: Andrij Maliŝko, ukraina poeto kaj kant-verkisto, esperantigata de Petro Palivoda (n. 1912)
- 1971: Rezső Diviaczky, rumania hungara desegninstruisto, pentristo (n. 1876)
- 1973: János Józsa, rumania hungara lingvisto, patro de Mária Szilágyi Józsa (n. 1901)
- 1982: Thelonious Sphere Monk, usona pianisto, orkestrestro kaj ĵaza muzikisto (n. 1917)
- 1984: Sándor Kacsó, rumania hungara verkisto, ĉefredaktoro de Rumania Hungara Vorto (n. 1901)
- 1952: Rolf Bossert, rumania verkisto germanlingva kaj pedagogo
- 1986: Jidu Kriŝnamurti, barata filozofo, bramano, teozofo, verkisto, konata de paroladoj ĉefe en Sudazio, Eŭropo kaj Usono, spirita instruisto, kies verkojn oni esperantigis (n. 1895)
- 1988: Aleksandr Baŝlaĉov, rusa bardo, rokmuzikisto kaj poeto, inspirita de la poezio de Vladimir Visockij (n. 1960)
- 1993: Włodzimierz Sedlak, pola tutfakulo, katolika pastro, biologo-teoriisto, antropologo, paleontologo, kreinto de la pola bioelektronika skolo, profesoro de la Katolika Universitato de Lublin, aforisto (n. 1911)
- 1998: Ernst Jünger, germana verkisto, kies hobio estis entomologio (n. 1895)
- 2000: Márta Vámszer, rumania hungara lingvistino el la Universitato de Kluĵo okupiĝanta pri finn-ugra lingvaro (n. 1927)
- 2007: Jurga Ivanauskaitė, litova verkistino kaj pentristino inspirita de Oriento kaj precipe Tibeto, kies verkoj estis tradukitaj al dekkelkaj lingvoj (n. 1961)
- 2013: Sakrat Janoviĉ, belorusa verkisto verkanta en la belorusa kaj pola lingvoj (n. 1936)
- 2014: Gáspár Bíró, rumania hungara/hungara juristo, politika sciencisto (n. 1958)
- 2016: Andrzej Żuławski, pola reĝisoro kaj filma scenaristo, aktoro, verkisto, distingita de Ordeno de la Artoj kaj de la Literaturo, Ordeno de Renaskiĝinta Pollando kaj Honora legio (n. 1940)
- 2017: Michael Novak, usona politilogo, ekonomikisto, teologo kaj kontraŭkomunisto (n. 1933)
- 2017: Tom Regan, usona filozofo specialiĝanta pri bestaj rajtoj (n. 1938)
- 2020: Sonja Ziemann, germana aktorino, kantistino kaj dancistino, edzino de pola verkisto Marek Hłasko (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Kalendaro: La sep fondintoj de la ordeno de Servantoj de la Virgulino Maria
- Italio, Pollando: Monda Tago de Kato
Tagoj de semajnoRedakti
La 17-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.