Asbesto

klaso de silikataj mineraloj

La asbesto (aŭ amianto) estas familio de fibrecaj mineraloj de la grupo silikatoj, kaj enhavas la seriojn de serpenteno kaj de amfiboloj.

fibroj de asbesto

Etimo: el antikva Greka, nebrulema (asbesto), nekoruptebla (amianto).

Kemiaj specoj de asbesto estas:

  • Mg3Si2O5(OH)4 konata kiel krizotilo (fibro ora), aū blanka amianto
  • (Mg,Fe)7Si8O22(OH)2 amozito, el Akronimo de "Asbestos Mines of South Africa", aŭ bruna asbesto
  • Na2Fe2+3Fe3+2Si8O22(OH)2 krocidolito (lanfloko), aŭ blua asbesto
  • Ca2Mg5Si8O22(OH)2 el la nomo de la svislanda Valo Tremola


Vaste uzata tra la mondo dum miloj da jaroj, asbesto nun estas en multaj partoj de la homa la vivomedio. Pro siaj ecoj (izola, fajrorezista, malmultekosta, teksebla), asbesto estis uzata en konstruado, mekaniko, transportsektoro ktp. La subtila fibrema asbestpulvoro enspirita kaŭzas asbestozon (aparta degenera malsano) kaj danĝerajn tumorojn de pulmoj kaj mezotelioj. Tial pluraj landoj ne plu permesas minekstraktadon nek prilaboradon de asbesto.



Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti