Sebastopolo

urbo en Krimeo

Sebastopolo[1] (ukraine Севастополь, ruse Севастополь, krime-tatare Aqyar) estas la urbo kaj marhaveno en Krimeo, ĉe la Nigra Maro, urbo-heroo. Ekde 2014 la urbo estas aneksita de Rusio, kiu konsideras ĝin parto de Krimea Federacia Distrikto dum plejparto de la internacia komunumo plu konsideras Krimeon parto de Ukrainio.

Sebastopolo · Севастополь · Aqyar
urbo • urbego • Federacia urbo • havenurbo • urbo en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Ukrainio
Municipo Sebastopolo
Poŝtkodo 99000–99699
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 485 386  (2022) [+]
Loĝdenso 562 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 36′ N, 33° 31′ O (mapo)44.60533.5225Koordinatoj: 44° 36′ N, 33° 31′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 863,6 km² (86 360 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Sebastopolo · Севастополь · Aqyar (Krimeo)
Sebastopolo · Севастополь · Aqyar (Krimeo)
DEC
Sebastopolo · Севастополь · Aqyar
Sebastopolo · Севастополь · Aqyar
Situo de Sebastopolo · Севастополь · Aqyar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sevastopol [+]
vdr

La nomo de la urbo devenas de la du helenaj vortoj: Σεβαστος (ekvivalento de la romia titolo "Aŭgusto") kaj πολις (urbo), do, laŭvorte ĝi tradukeblas kiel "urbo de imperiestro". Tamen dum Sovetia epoko pro ideologiaj konsideroj la etimologio estis transdonata per "urbo de gloro, adorinda urbo". En la Granda Sovetia Enciklopedio la nomo estas tradukita per "alta, sankta urbo".

Historio redakti

La moderna historio de la urbo komenciĝas en la jaro 1784, kiam sur la loko de la krime-tatara loĝloko Aĥtiar estis fondita la fortikaĵo de la Rusuja armeo. En la jaro 1797 imperiestro Paŭlo la Unua realinomis ĝin Aĥtiar. En la jaro 1826 la nomo estis renomita Sebastopolo.

 
Restaĵoj de la helena kolonio Ĥersoneso

En la antikva tempo sur la teritorio de moderna Sebastopolo situis la helena kolonio Ĥersoneso, fondita de eksloĝantoj de Herakleo en kvina jarcento a.K. (ĝiaj restaĵoj estas nun grava turisma objekto de la urbo).

En la jaro 987 p.K. la kieva princo Vladimio Svjatoslavoviĉ almilitis Ĥersoneson kaj konkeris ĝin en 988. En la sama jaro en Ĥersoneso okazis bapto de Vladimir, kiu akceptis kristanismon kiel oficialan religion de Kieva Regno.

Dum la mezepoko sur la loko de la urbo situis negranda tatara loĝloko Aĥtiar.

En la jaro 1784 post anekso de Krimeo fare de Rusia Imperio sur la teritorio de la moderna urbo estis fondita la fortikaĵo, ĉirkaŭ kiu aperas la moderna urbo. La geografiaj apartaĵoj de la loko (ĝi havas multajn profundajn krekojn) difinis ĝian sorton de la milit-ŝipara bazo. En la jaro 1804 Sebastopolo estas nomumita la ĉefa milita haveno de la Nigra Maro.

Dum la Krimea (Orienta) Milito Sebastopolo iĝis la areno de arda batalado, kiu eniris la historion kiel la Unua Defendado de Sebastopolo (de 13.09.1854 ĝis 27.08.1855).

Dum la Sovetia tempo la urbo iĝis parto de la Krimea Aŭtonoma Sovetia Socialisma Respubliko de Rusio (vidu ĉe Aŭtonoma Respubliko Krimeo).

Dum la Dua Mondmilito Sebastopolo denove iĝis areno de batalado, kiu eniris la historion kiel la Dua Defendado de Sebastopolo (de 30.10.1941 ĝis 4.7.1942). Pro tiu defendado en 1945 la urbo estis nomumita urbo-heroo.

En la jaro 1948 la urbo estis rearanĝita al aparta administra centro (urbo de la respublika subiĝo), sed daŭre restis parto de la Krimea Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko. Dum post militaj jaroj ĝis falo de Sovetunio Sebastopolo estis "fermita" urbo kun tre limigita enir-eblo.

En 1954 Sebastopolo (kune kun tuta Krimea Provinco) estis transdonita al Ukrainia Soveta Socialisma Respubliko. En la Konstitucio de USSR de la jaro 1978 Sebastopolo estas menciata kiel urbo de la respublika subiĝo.

Dum la unuaj jaroj post falo de Sovetunio inter Ukrainio kaj Rusio okazis seriozaj malkonsentoj pro Sebastopolo (kie tiam baziĝis la Nigramara Floto de Rusio). Tamen post la akcepto de Ukrainia Konstitucio (1996), laŭ kiu Rusio arendas la bazojn de Sebastopolo ĝis la jaro 2017, la situacio trankviliĝis. En la jaro 2010 la prezidentoj de Ukrainio kaj Rusio interkonsentis pri la daŭrigo de la arendo de la Sebastopolaj havenoj por la rusia Nigramara Floto ĝis la jaro 2042.

En 2014, post la politika krizo en Ukrainio, Rusa Federacio okupis Krimeon, inkluzive Sebastopolon, per referendumo, kiu ne estas agnoskita de la internacia komunumo.

 
Vidaĵo de la Sebastopola kreko kaj la Monumento al la Dronigitaj Ŝipoj

La nuntempo redakti

Nuntempe Sebastopolo estas la plej granda haveno, industria, scienc-teĥnika kaj kultura centro de la sudo de Ukrainio. En la urbo estas ŝip-konstrua, ŝip-ripara, instrument-konstrua, ĥemia k.a. uzinoj; kelkaj altlernejoj; 2 teatroj; multaj muzeoj, dediĉitaj al la milita historio de la urbo; akvariejo de la instituto pri biologio de la sudaj maroj. Grava turisma objekto estas ankaŭ la restaĵoj de Ĥersoneso.

Administre la Sebastopola municipo estas dividita je 4 distriktoj: la Balaklava, la Gagarina, la Lenina, la Naĥimova. En tiuj 4 distriktoj estas 2 urboj - Sebastopolo kaj Inkermano (eksa urbo Balaklavo nun administre ne estas aparta urbo), unu urbotipa loĝloko - Kaĉo, kaj kvar municipoj, kiuj sume havas 29 vilaĝojn.

En la urbo mem loĝas ĉirkaŭ 308 mil homoj; en la tuta Sebastopola regiono loĝas ĉirkaŭ 380 mil homoj. Rusoj konsistigas ĉirkaŭ 74%, ukrainoj - 20%; la restan parton konsistigas pli ol 25 nacioj (belorusoj, krime-tataroj, judoj, armenoj, grekoj, germanoj, bulgaroj, poloj, koreoj ktp.). La absoluta plimulto de la loĝantoj estas ruslingva.

Piednotoj redakti

  1. Malgraŭ la fakto, ke en la rusa kaj ukraina lingvoj oni skribas la nomon de la urbo per 'v', la esperantigo per Sebastopolo ŝajnas preferinda, ĉar, unue, ĝi pli laŭas la grekan etimologion de la vorto kaj, due, ĝi estas jam fakte pli hejma en Esperanto (la formo Sebastopolo estas menciita, interalie, en NPIV kaj Esperanto-rusa vortaro de Bokarev, eble ankaŭ en la aliaj gravaj kaj aŭtoritataj vortaroj). La internacia uzado ŝajnas heziti inter 'v' kaj 'b', do ne eblas fidi al la internacieco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti