Réaumur - Sébastopol (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Réaumur - Sébastopol [ʁeomyʁ sebastɔpɔl] estas stacio sur linioj 3 kaj 4 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 2-a kaj 3-a arondismentoj de Parizo.

Réaumur - Sébastopol
Stacio de linio 4
Stacio de linio 4
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 2-a / 3-a
Geografia situo 48° 51′ 58″ N, 2° 21′ 9″ O (mapo)48.8662462915812.3523885011673Koordinatoj: 48° 51′ 58″ N, 2° 21′ 9″ O (mapo)
Réaumur - Sébastopol (Parizo)
Réaumur - Sébastopol (Parizo)
DEC
Réaumur - Sébastopol
Réaumur - Sébastopol
Réaumur - Sébastopol
Situo sur mapo de Parizo
Map
Réaumur - Sébastopol
Ecoj
Trakoj 4
Kajoj 4
Tarifa zono 1
Jara trafiko 3 579 544 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 19-a de novembro 1904 M03
21-a de aprilo 1908 M04
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 11-14
Metro-linioj M03 · M04
vdr

Stacio redakti

Ĝi estis malfermita sub la nomo Rue Saint-Denis la 19-an de novembro 1904, kun la ekservo de la unua parto de linio 3 inter stacioj Villiers kaj Père Lachaise.

Ĝi alprenis sian nunan nomon la 15-an de oktobro 1907.

La 21-an de aprilo 1908, la stacio sur linio 4 estis malfermita.

Ĝia nomo referencas al Strato Réaumur kaj al Bulvardo de Sébastopol, kiuj kruciĝas super la stacio.

René-Antoine Ferchault de Réaumur (1683-1757) estis franca ĥemiisto kaj fizikisto. Li estas la inventisto de alkohola termometro.

Sebastopolo estas urbo en la sud-okcidento de duon-insulo Krimeo, kiu estis loko de batalo de Krimea milito en 1855, kiam ĝi estis konkerita de Francoj kaj Britoj post unu jaro da sieĝado (1854-1855).

Alirejoj redakti

  • Skvaro Émile-Chautemps
  • 68, Strato Réaumur
  • 81, Strato Réaumur
  • Strato Palestro

Interkonektoj redakti

  •   RATP 20, 38, 39, 47
  •   N12, N13, N14, N23

Proksime redakti

  • Musée des arts et métiers (Muzeo de artoj kaj metioj)

Vidu ankaŭ redakti