Bois-Colombes
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bois-Colombes (stacidomo) kaj Bois-Colombes (pariza metrostacio). |
Bois-Colombes estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine, prononco laŭ sistemo IFA [od‿sɛn], kiu banano-forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo, kaj en la regiono Francilio, france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 29 376 loĝantoj sur areo de 1,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 300 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nanterre kaj al la kantono Colombes-2. La teritorio havas komunan limon kun La Garenne-Colombes, Colombes, Asnières-sur-Seine kaj Courbevoie.
Bois-Colombes | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Regiono | ![]() | ||||
Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
Arondismento | Nanterre | ||||
Kantono | Colombes-2 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 92009 [+] | ||||
Poŝtkodo | 92270 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 29 376 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 15 300 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 55′ N, 2° 16′ O (mapo)48.91752.2683333333333Koordinatoj: 48° 55′ N, 2° 16′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 28 m [+] | ||||
Areo | 1,92 km² ( 192 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
La loĝantojn oni kutime nomigas bois-colombiens aŭ bois-colombiennes.

Historio
redaktiBois-Colombes estis kreita en 1896, el la disiĝo de parto de la komunumo Colombes.
Ekonomio
redaktiBois-Colombes, lokita norde de la departemento Hauts-de-Seine estas urbo precipe dediĉita al loĝejoj. Krom la lokaj butikoj, iom similaj al tiuj de Asnières-sur-Seine, la ekonomia disvolviĝo estas relative malforta, ĉefe depost la foriro de la entrepreno Hispano-Suiza Arkivigite je 2016-05-29 per la retarkivo Wayback Machine.
Vidindaĵoj
redaktiNe ekzistas veraj monumentoj en Bois-Colombes, sed la urbdomo kaj la ĉirkaŭa areo estas vidindaj. La verda sonorilturo de la urbdomo, klare videbla, estas ofte uzata kiel gvido-punkto far la loĝantoj.