Neu-Ulm
Neu-Ulm [noj-ulm] (germane = "nova Ulm") estas "granda distrikta urbo" en Bavario (Germanio), kaj administra centro de samnoma distrikto. La urbo havas iom pli ol 54.000 loĝantojn, el kiuj preskaŭ 7.000 estas ne-germanoj kaj preskaŭ 5.0000 estas eks-sovetiaj enmigrintoj. Ĝi situas je la dekstra bordo de rivero Danubo kontraŭe al urbo Ulm en Baden-Virtembergo.
Neu-Ulm | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Distriktaro Ŝvabio | |||||
Distrikto | Distrikto Neu-Ulm | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 0731, 07307, 07308 | |||||
Poŝtkodo | 89231–89233 | |||||
Aŭtomobila kodo | NU | |||||
Oficiala Municipokodo | 09775135 | |||||
Subdivido | 23 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Gerold Noerenberg | |||||
Adreso de la administrejo | Augsburger Straße 15 89231 Neu-Ulm | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 58978 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 23′ N, 10° 0′ O (mapo)48.38333333333310Koordinatoj: 48° 23′ N, 10° 0′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 471 m | |||||
Areo | 80,96 km² | |||||
Oficiala retejo | https://nu.neu-ulm.de/ | |||||
Ĝis 1810 Ulm kaj Neu-Ulm konsistigis unu solan urbon, kaj ankaŭ nun ili konsistigas inter-provincan centron.
Gravajn ŝanĝojn en la evoluo de la urbo kaŭzis la retiriĝo de la usona armeo el tiea kazerno (Wiley-kazerno) kaj projekto de la germana fervojo, kiu nun laboras pri malplialtigo de la fervojaj trakoj de la linio Munkeno–Stuttgart, kiu iras tra Neu-Ulm. Ankaŭ la preparoj de la ĝardenkultura (hortikultura) ekspozicio de 2008 forte influis la evoluon de la urbo.
HistorioRedakti
Ĝis 1810 la historio de Neu-Ulm estas parto de la historio de Ulm, ĉar ĝis tiu jaro ili konsistigis unu solan urbon. Napoleono la 1-a rekompencis Bavarion pro ties subteno per transigo de la orienta parto de Ulm (de reĝlando Virtembergo al Bavario). De tiu tempo la urba areo konsistas el la du urboj Ulm kaj Neu-Ulm.
En 1814 okazis la unua dokumentita uzo de la nomo "Neuulm". Pro la duobla "u", kiu povas konfuzi, oni poste enkondukis ligostrekon. La disigita parto en 1857 ricevis propran blazonon; ĝi komence ne havis la statuson de urbo; tiun donis la bavara reĝo Ludoviko la 2-a en 1869.