Friedrichshafen
urbo en Germanio
Friedrichshafen estas urbo ĉe la norda bordo de Bodenlago, konkrete de ties plej granda lagoparto Obersee, en la sudo de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi estas la plej granda urbo de la distrikto Bodensee (Bodenseekreis) kaj ties administra centro. Fine de decembro 2020 la komunumo havis 61 221 loĝantojn.

Friedrichshafen | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Tübingen | |||||
Distrikto | Distrikto Bodensee | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07541, 07544 | |||||
Poŝtkodo | 88001-88048 | |||||
Aŭtomobila kodo | FN | |||||
Oficiala Municipokodo | 08435016 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Andreas Brand | |||||
Partio de komunumestro | Freie Wähler | |||||
Adreso de la administrejo | Adenauerplatz 1 88045 Friedrichshafen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 61221 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 39′ N, 9° 29′ O (mapo)47.6541666666679.4791666666667Koordinatoj: 47° 39′ N, 9° 29′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 404 m | |||||
Areo | 69,91 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.friedrichshafen.de/ | |||||
En Friedrichshafen okazis la unua internacia kongreso de Volapuko en 1884.
Konciza historia skizo redakti
Dum la mezepoko en la loko de la urbo ekzistis la Libera regna urbo Buchhorn, kiu prosperis pro komerco trans la Bodenlago, sed ankaŭ havis tre ŝanĝiĝeman historion kaj ofte detruiĝis de malamikaj armeoj. Dum la jaro 1811 per kuniĝo kun la monaĥejo Hofen kreiĝis la moderna urbo Friedrichshafen.
Partneraj urboj redakti
- Delitzsch de la federacia lando Saksio (Germanio)
- Peoria, Ilinojo (Usono)
- Polack (Belarusio)
- Saint-Dié-des-Vosges (Francio)
- Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino)