Distrikto Bodensee
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Baden-Virtembergo |
Administra urbo: | Friedrichshafen |
Areo: | 664,8 km² |
Loĝantoj: | 217 901 (fine de decembro 2020) |
Loĝdenso: | 315 po km² |
Aŭtokodo: | FN |
Oficiala kodo: | 08435 |
Komunumoj: | 23 |
Situo ene de Baden-Virtembergo | |
![]() |
La distrikto Bodensee (Bodenlago) estas unu el ok distriktoj de la distriktaro Tübingen, la sud-oriento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi estas parto de la regiono Bodenlago-Supra Ŝvabio. Administra centro de la distrikto estas la urbo Friedrichshafen. Fine de decembro 2020 la distrikto havis 217 901 loĝantojn.
Administra dividoRedakti
La distrikto konsistas el 23 komunumoj, el kiuj 5 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2020.
Urboj:
- Friedrichshafen (61 221)
- Markdorf (14 156)
- Meersburg (6 050)
- Tettnang (19 589)
- Überlingen (22 713)
Neurbaj komunumoj:
- Bermatingen (3 983)
- Daisendorf (1 600)
- Deggenhausertal (4 392)
- Eriskirch (4 923)
- Frickingen (3 075)
- Hagnau am Bodensee (1 419)
- Heiligenberg (3 139)
- Immenstaad am Bodensee (6 543)
- Kressbronn am Bodensee (8 624)
- Langenargen (7 643)
- Meckenbeuren (13 621)
- Neukirch (2 680)
- Oberteuringen (5 037)
- Owingen (4 523)
- Salem (11 579)
- Sipplingen (2 051)
- Stetten 1 031)
- Uhldingen-Mühlhofen (8 309)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.