Meckenbeuren

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Meckenbeuren estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bodensee kaj en la distriktaro Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 13 807 loĝantojn.

Meckenbeuren
Blazono
Meckenbeuren (Germanio)
Meckenbeuren (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Tübingen
Distrikto Distrikto Bodensee
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07542
Poŝtkodo 88074
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7996
Aŭtomobila kodo FN
Oficiala Municipokodo 08435035
Subdivido 4 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Andreas Schmid
Adreso de la administrejo Theodor-Heuss-Platz 1
Demografio
Loĝantaro 13807 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 47° 42′ N, 9° 34′ O (mapo)47.79.5625Koordinatoj: 47° 42′ N, 9° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 435 m
Areo 31,90 km²
Oficiala retejo https://www.meckenbeuren.de/
vdr
skulptaĵo pri la germania tradicia kanto pri "schwäb'sche Eisebahne" - la ŝvaba fervojo
la katolika preĝejo "S-ta Maria"
monaĥejo Liebenau
enirejo al la infana ludoparko "Ravensburger Spieleland"

Subdivido redakti

Krom la ĉefparto, la komunumo enhavas kvar partojn: Obermeckenbeuren (de 1810), ekskomunumojn Brochenzell kaj Liebenau (de 1937) kaj la ekskomunumon Kehlen (de 1972). Kelkaj de tiuj partoj enhavas mem multajn nvilaĝetojn.

Historio redakti

La komunumo unue dokumente menciiĝis en 1496, sed jam en 879 dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo menciis setlulon kiu nomiĝis Megi. Oni necertas ĉu la nomo "Megi" estas la fonto de la komunuma nomo "Meckenbeuren".

Verŝajne de 1094 la areo estis posedaĵo de la Monaĥejo Weingarten. En 1530 ĝi vendiĝis al la grafo Haug de Montfort. En 1780 la grafoj de Monfort havis tro multajn ŝuldojn kaj vendis siajn posedaĵojn al Aŭstrio. Post la napoleonaj militoj, Bavario ricevis la komunumon en 1806, kaj en 1810 donis ĝin al Virtembergo.

La komunumo grandiĝetis kiam en 1847 ĝi konektiĝis al la fervoja linio Stuttgart-Friedrichshafen. La germania tradicia kanto pri "schwäb'sche Eisebahne" (la ŝvaba fervojo) mencias Meckenbeuren en refreno.