Napoleonaj Militoj

serio de militoj inter la Napoleona (Unua) Franca Imperio kaj regnoj de kontraŭfranciaj koalicioj (proksimume, jaroj: 1799–1815)
(Alidirektita el Napoleonaj militoj)

La Napoleonaj Militoj estis serio de konfliktoj deklaritaj kontraŭ la Franca Imperio de Napoleon kaj pluraj aroj de eŭropaj aliancanoj per kontraŭbataladaj koalicioj, kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro. Kiel daŭrigo de la militoj ekigitaj en la Franca Revolucio de 1789 ili revoluciigis eŭropajn armeojn kaj intrigis eksteren je senprecedenca skalo, plejparte pro la aplikado de la modernaj amas-ribeloj. Franca potenco pliiĝis rapide, konkeris la plej grandan parton de Eŭropo, sed kolapsis rapide post la katastrofa franca invado al Rusio en 1812. La imperio de Napoleon finfine suferis kompletan armean malvenkon gvidanta al la restarigo de la Burbonoj en Francio. La militoj kondukis al la disiĝo de la Sankta Romia Imperio kaj post tio naskiĝis naciismo en Italio kaj Germanio kiu vidis la naskiĝon de du solidaj nacioj iom poste en tiu jarcento. Dume la Hispana Imperio komencis diseriĝi kiel la franca okupo en Hispanio malfortigis la tenon de Hispanio sur ĝiaj kolonioj, kreante malfermaĵon por naciismaj revolucioj en Latinameriko. Kiel rekta sekvo de la Napoleonaj militoj la Brita Imperio iĝis la ĉefa mondpotenco por la venonta jarcento, tiel komencante Pax Britannica.

Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj, kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro
Batalo ĉe Slavkov
Batalo de Waterloo

Neniu konsento ekzistas pri la finiĝo de la francaj revoluciaj militoj kaj la ekiĝo de la Napoleonaj militoj. Unua ebla dato estas 9-a de novembro 1799, kiam Bonaparte uzurpis la povon en Francio kun la puĉo Brumero 18. La 18-a de majo 1803 estas verŝajne la plej ofte uzata dato, kiam estis renovigita la militdeklaro inter Britio kaj Francio (kiel rezulto de la kolapso de la Paco de Amiens) metante finon al la nura pacperiodo en Eŭropo inter 1792 kaj 1814. La plej malfrue proponita dato estas 2-a de decembro 1804, kiam Bonaparte kronis sin imperiestro.

La Napoleonaj Militoj finiĝis sekvante la finan malvenkon de Napoleon ĉe la Batalo de Waterloo la 18-an de junio 1815 kaj la Dua Traktato de Parizo.

Vidu ankaŭ redakti