Mondpotenco

ŝtato kun granda politika, socia, aŭ ekonmia povo

Mondpotencogranda potenco estas nacioŝtato kiu havas la kapablon peni sian influon je tutmonda skalo. Grandaj potencoj karakterize posedas ekonomian, armean, diplomatian, kaj kulturan fortojn, kiu povas igi aliajn pli malgrandajn naciojn pripensi la opiniojn de la grandaj potencoj antaŭ preni proprajn agojn kaj decidojn. Teoriuloj pri internaciaj rilatoj postulis ke statuso de granda potenco estu karakterizata laŭ potencaj kapabloj, spacaj aspektoj, kaj ŝtata dimensio. Foje la statuso de grandaj potencoj estas formale agnoskita en konferencoj kiel ekzemple la Viena kongreso aŭ internacia strukturo kiel ekzemple laKonsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.

La esprimo "granda potenco" estis unuafoje uzita por reprezenti la plej gravajn potencojn en Eŭropo dum la post-napoleona epoko. Ekde tiam, la internacia potenc-ekvilibro ŝanĝis multajn fojojn, plej drame dum la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito. Dum kelkaj nacioj estas vaste konsiderataj grandaj potencoj, ekzistas neniu definitiva listo, kondukante al daŭra debato.

Vidu ankaŭ redakti