G8
- Ĉi tiu artikolo estas pri grupo de landoj. Pri la aliaj signifoj de la dusignaj kombinoj "G6", "G7", "G8" vidu apartigilon G kun nombro
La Grupo de la ok (en:Group of Seven and Russia, de:Sieben führende Industrieländer und Russland; ja: 主要国首脳会議 [ŝujokoku-ŝuno-kaigi]) estas neformala grupigo de la plej gravaj industriaj landoj . Ĝi konsistas el Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Kanado, Rusio kaj Usono. Ankaŭ la Eŭropa Komisiono estas reprezentata ĉe interkonsiliĝoj. Hispanio aspiras rektan membrecon. G 8 ne estas vere organizaĵo; ĝiaj kunvenoj servu por senstreĉe diskuti tutmondajn temojn.
La landoj de G 8 kune havas duonon de la mondaj komerco kaj malneta socia produkto.
Ĉiujara tutmonda ekonomia pintkonferenco kunigas la ŝtatestrojn aŭ registarestrojn de la G-8-regnoj kaj aliaj regnoj. Antaŭe la eksterlandaj ministroj kunvenas por diskuti precipe temojn de ekstera politiko. Krom tiuj regulaj kunvenoj daŭre okazas interkonsiliĝo inter la plenrajtaj membroj.
G 8 estis fondita en 1975 kaj evoluis jene:
Listo de la kunvenojRedakti
- 1975: Rambouillet (Francio)
- 1976: Puerto-Riko
- 1977: Londono (Britio)
- 1978: Bonn (Germanio)
- 1979: Tokio (Japanio)
- 1980: Venecio (Italio)
- 1981: Otavo (Kanado)
- 1982: Versailles (Francio)
- 1983: Williamsburg (Usono)
- 1984: Londono (Britio)
- 1985: Bonn (Germanio)
- 1986: Tokio (Japanio)
- 1987: Venecio (Italio)
- 1988: Toronto (Kanado)
- 1989: Parizo (Francio)
- 1990: Houston, Texas (Usono)
- 1991: Londono (Britio)
- 1992: Munkeno (Germanio)
- 1993: Tokio (Japanio)
- 1994: Napolo (Italio)
- 1995: Halifakso (Kanado)
- 1996: Lyon (Francio)
- 1997: Denvero (Usono)
- 1998: Birmingham (Britio)
- 1999: Kolonjo (Germanio)
- 2000: Okinavo (Japanio)
- 2001: Ĝenovo (Italio)
- 2002: Kananaskis (Kanado)
- 2003: Evian-les-Bains (Francio)
- 2004: Sea Island (Georgia) (Usono)
- 2005: Gleneagles (Skotlando) (Britio)
- 2006: Sankt-Peterburgo (Rusio)
- 2007: Heiligendamm (Germanio): G8-pintkonferenco en Heiligendamm
- 2008: Lago Toya, Abuta-distrikto, Hokkajdo, (Japanio): 34-a G8-pintkonferenco
- 2009: La-Aglo (Italio)
- 2010: Huntsville, Ontario (Kanado)
- 2011: Deauville (Francio)
- 2012: Camp David (Usono)
- 2013: Lago Erne (Britio)
- 2014: Bruselo (Belgio)
- 2015: Schloss Elmau (Germanio)
- 2016: Shima (Japanio)
- 2017: Taormina (Italio)
- 2018: Charlevoix (Kanado)
- 2019: Biarritz (Francio)
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.g8.gc.ca Arkivigite je 2006-11-18 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.g8.fr Arkivigite je 2011-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.g8.gov.uk Arkivigite je 2008-09-13 per la retarkivo Library of Congress Web Archives
- http://g8usa.gov Arkivigite je 2005-04-26 per la retarkivo Wayback Machine