2023

jaro

2023 estis normala jaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron).

2023 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 2023
MMXXIII
Ab urbe condita 2776
Armena kalendaro 1472
ԹՎ ՌՆՀԲ
Bahaa kalendaro 179 – 180
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat 2078 – 2079
 - Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) 1945 – 1946
 - Kalijugo 5124 – 5125
Budhisma kalendaro 2567
Ĉina kalendaro 4659 / 4719 –
4660 / 4720
壬寅 – 癸卯
Etiopa kalendaro 2015 – 2016
Franca respublika kalendaro 231 - 232
CCXXXI -CCXXXII
Hebrea kalendaro 5783 – 5784
Holocena kalendaro 12023
Irana kalendaro 1401 – 1402
Islama kalendaro 1444 – 1445
 - Imperia jaro Kōki 2683
(皇紀2683年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 12023
Juliana kalendaro Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo
Korea kalendaro 4356
Tajlanda suna kalendaro 2566
2023 Events Collage early version 1

Dum la jaro 2023 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj redakti

Jara resumo de Esperanta Retradio [1] redakti

La ĵus pasinta jaro 2023 estis laŭ multaj aspektoj malbona jaro: La agresa milito de Rusio kontraŭ Ukrainio daŭris, en Israelo kaj en la palestina zono de Gaza eksplodis kruela milito, la monda temperaturo atingis sian ĝisnunan maksimumon. Sed almenaŭ la kronviruso ne plu terurigis la mondon, kio mildigis la sociajn tensiojn en la trafitaj landoj kaj kio tiel reduktas la ŝancojn de diktatoremaj politikistoj transpreni potencon.

Do kion ni povas esperi pri la nova jaro?

Nu, kvankam la milito kontraŭ Ukrainio ankoraŭ daŭros ankaŭ dum ĉi tiu jaro, la monda ekonomio stabiliĝos. Oni jam vidas ke la prezoj por nafto kaj gaso revenis al la nivelo antaŭ la milito en Ukrainio. Oni sukcesis grandparte sendependiĝi de la rusa gaso kio estas bona ne nur por la financoj de landoj kiuj bezonas gason, sed ankaŭ por la klimato, ĉar la fosiliaj energiportantoj nun estas pli kaj pli anstataŭigataj per renovigebla energio el suno kaj vento.

La kostoj por fotovoltaj instalaĵoj draste reduktiĝis, ĉar en Ĉinio la produktokapacitoj de la industrio kreskegis kaj tiuj paneloj nun inundas la eŭropan merkaton. Tio kondukas al pozitiva efekto ke la transiro al renovigebla energiĉerpado funkcias nun signife pli rapide kaj kio tiel ankaŭ helpas atingi ankoraŭ la celon de limigo de la temperaturaltiĝo sur la tero al 2 gradoj C.

Elektraj aŭtomobiloj nun pli kaj pli konkeros la merkaton, ĉar nun oni ankaŭ komencis produkti sufiĉe malgrandajn aŭtomobilojn, kiuj amase anstataŭigos la ĝisnunajn benzinajn kaj dizelajn aŭtomobilojn. Novaj baterioj jam ebligas atingi pli longajn distancojn, kio ankaŭ mildigas la problemon de la bezonata infrastrukturo por la reŝargado de baterioj. Ankaŭ la kostoj por la baterioj malaltiĝos pro utiligo de novaj materialoj kiuj estas unuflanke pli medikonvenaj kaj kiuj aliflanke kostas malpli en la produktado.

Ĉio tio estas malbonaj novaĵoj por la produktantoj de fosiliaj energiportantoj, ĉar iliaj enspezoj malkreskas. Kaj la militemaj diktatoroj havos malpli da mono por daŭrigi multekostan militon.

Tiel la socia situacio en multaj landoj stabiliĝos. Tensioj mildiĝos kaj la kultura vivo pli kaj pli normaliĝos. Tio estas rimarkebla ankaŭ jam ĉe venontaj Esperanto-eventoj: En Kroatio okazos fine de junio kroata Esperanto-kongreso sur insuleto proksime al la dalmatia urbo Ŝibenik. Do esperantistoj povos multflanke ĝui esperantan vivon dum unu semajno en tre alloga loko. Tio estas bona signo por la plua kresko de nia lingvo.

La jaro en fikcio redakti

  • La komputila ludo Perfect Dark, produktita dum la jaro 2000, prezentas scenojn el la jaro 2023.

Naskiĝoj redakti

Ankoraŭ ne vere antaŭvideblaj...

Mortoj redakti

  1. Esperanta Retradio Bonvenon al la Nov Jaro, la 1an de januaro 2024