28-a de oktobro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 28-a de oktobro estas la 301-a tago de la jaro (la 302-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 64 tagoj restas.
Je la 28-a de oktobro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 306: Maksencio iĝis imperiestro
- 312: Konstantino la 1-a de la Romia Imperio venkis armeon de Maksencio en la batalo de Ponto Milvio
- 456: Visigotoj konkeris kaj bruligis Bragan
- 969: Bizanca armeo konkeris turkan Antioĥion
- 1420: Pekino oficiale iĝis ĉefurbo de Dinastio Ming, kiam la saman jaron Malpermesita Urbo, sidejo de registaro, estis finkonstruita
- 1453: Ladislao la 1-a estis kronita kiel reĝo de Bohemio, kvankam Georgo de Podebrado restis reganta
- 1492: Kristoforo Kolumbo, serĉante okcidentan maran vojon al Barato, malkovris Kubon
- 1523: Belorusio: en la latina lingvo aperis Kanto de uro de Mikola Husoŭski, tradukita en la belorusan, litovan, polan, rusan kaj ukrainan
- 1533: Posta reĝo de Francio Henriko la 2-a edziĝis en Marsejlo al Katerino de Mediĉo
- 1538: Domingo: fondo de unua universitato en la okcidenta hemisfero - Universidad Autónoma de Sankta Domingo
- 1568: Pollando: incendio tute detruis konstruaĵojn de Mrągowo
- 1611: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa rangigis jezuitan kolegion en Poznań al universitato - plej granda kaj prestiĝa en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1628: Kapitulaco de hugenotoj en La Rochelle
- 1707: Subdukcia tertremo de Hoei - la plej vasta en Japanio (ununura, kiu samtempe rompis ĉiujn segmentojn de la Nankai fendego)
- 1726: Romano La vojaĝoj de Gulivero de irlanda verkisto Jonathan Swift estis publikigita - klasikaĵo de anglalingva literaturo
- 1746: Ĉirkaŭ 18 000 personoj pereis en Limo pro submara tertremo - apuda havenurbo Kajao detruiĝis pro cunamo
- 1861: Pollando: malfermo de akvovojo Elbląg-Ostróda por akva transporto de varoj
- 1877: Hungario: en Budapeŝto oni malfermis Stacidomonon Nyugati
- 1886: Novjorka Haveno: donacita de Francio novklasikisma Statuo de Libereco estis sur la Insulo Libereco oficiale malfermita de la prezidento de Usono Grover Cleveland por memorigo de la Usona Deklaracio de Sendependeco
- 1905: Dispartigoj de Pollando: rusa okupanto fermis sentermine Universitaton de Varsovio
- 1912: Unua Balkana milito: armeoj de Montenegro kaj Serbio komencis sieĝon de Shkodër
- Unua mondmilito:
- 1914: Malaka Markolo: germana malpeza krozŝipo SMS Emden eniris havenon sur Penango kaj sinkigis du militŝipojn de Triopa Entento
- 1918: Prago: Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio proklamis post 300 jaroj sendependecon (de Aŭstrio-Hungario) - Nacia Asembleo de Ĉeĥoslovakio en sia unua leĝo konstatis, ke la "memstara ĉeĥoslovaka ŝtato ekviviĝis"; Pola Likvida Komisiono (i.a. Ignacy Daszyński kaj ĉefo Wincenty Witos) kiel provizora registaro, fondiĝis por forigi regopovojn de Aŭstrio-Hungario el la historia regiono Małopolska (Okcidenta Galicio) kaj certigi sekurecon; Regenta Konsilio nomumis generalon Tadeusz Rozwadowski al posteno de la ĉefo de Ĝenerala Stabo de Pola Soldataro
- 1919: Usona kongreso voĉdonis pri la prohibicio en Usono - la nobla eksperimento daŭris ĝis 1933
- 1925: Belorusio: diocezo de Pinsko establiĝis - unu el kvar
- 1925: Dua Pola Respubliko: baze de buleo sekvas nova disdivido de polaj diocezoj, kadre de 5 ekleziaj provincoj: Gniezno, Varsovio, Lvovo, Krakovo kaj Vilno kreiĝas 20 diocezoj kaj la kampa episkopujo de Pola Soldataro
- 1928: En Bielsko oni inaŭguris unusolan en intermilita Pollando monumenton al Gabriel Narutowicz
- 1928: Ĝakarto: indonezia lingvo, diferenciĝanta de la malaja lingvo, fariĝis oficiala lingvo de Indonezio
- 1930: Ostrava: Nova urbodomo ekfunkciis
- 1938: Regopovoj de Nazia Germanio deportis al Pollando ĉirkaŭ 17 mil judojn, kiuj loĝis en Germanio, sed posedis polan civitanecon - ĉirkaŭ 9,5 mil oni devigis transpaŝi polan ŝtatlimon apud Zbąszyń
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: germana Selbstschutz kaj polico en arabaro Barbarka, apud Toruń, pafekzekutis ĉirkaŭ 130 personojn - unua amasa ekzekuto; Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj: komisara urbestro de Mogilno pretigis "nigran liston" de poloj, kie troviĝis nomoj de 9 personoj; germanaj regopovoj en Varsovio ordonis al judoj pretigi liston de ĉiuj judoj, restantaj en la ĉefurbo de Pollando - la popolnombrado indikis 360 mil personojn; Soveta okupado de Pollando: Bjalistoko: Nacia Asembleo de Okcidenta Belorusio, t.e. "parlamento" por parto de okupata Pollando rezulte de la soveta invado en Pollandon, proponis al Supera Soveto de Sovetunio alligi tiun parton de la teritorioj de la Dua Pola Respubliko al Belorusa Soveta Socialisma Respubliko; NKVD arestis bjalistokanon Dominik Łoś, kiu malaperis senspure; sovetaj regopovoj transdonis Vilnon al Litovio, al la urbo tuj eniris litova armeo - oni alinomis stratojn: Mickiewicz al Gediminas kaj Piłudski al Algirdas; Parizo: nekonata industriisto raportis el Varsovio: Malgraŭ mizero , senlaboreco kaj teruraj humiliĝoj, precipe flanke de junaj oficiroj kaj germanaj soldatoj , la loĝantaro ne perdas fidon al estonteco; Germana okupo de Ĉeĥoslovakio: patriotaj manifestacioj kontraŭ la germana okupado okazis en pluraj lokoj de la Protektorato Bohemio kaj Moravio, dum kiuj mortige vundita estis studento de medicino Jan Opletal - kadre de reprezalioj oni sendis pli ol 2000 studentojn al koncentrejo Sachsenhausen
- 1940: Kadre de Ĉefkomandejo de la Asocio de Armita Batalado kreiĝis Asocio de Venĝo, kies tasko estis iniciato kaj gvido de flankatakoj ; soveta NKVD arestis 32 junajn polojn de vojevodio Stanisławów dum provo trapasi landlimon kun Hungario; Itala-greka milito komenciĝis - Itala reĝlando atakis Reĝlandon de Grekio, kies ĉefministro Ioanis Metaxas reĵetis ultimaton; Rumanion forlasis anstataŭanto de pola armea ataŝeo diplomita majoro Marin Zimnal, kiu poste raportis, ke postrestis neniu sana pola soldato malpli aĝa ol 40 jaroj, kiu volis forveturi al armeo - restis nur neevakueblaj ĉirkaŭ 800 oficiroj kaj 2500 pliaĝaj soldatoj; apud Irlando sinkis post germana torpeda atako brita pasaĝera ŝipo RMS Empress of Britain, la plej granda trafita de torpedo dum la milito
- 1941: Holokaŭsto: germanoj murdis 9,2 mil judojn (en tio duonon de infanoj) el geto de Kovno; pola submarŝipo "Sokół" sinkigis italan ŝipon "Citta di Palermo"; Usono: prezidento Franklin D. Roosevelt akre kritikis Nazian Germanion postulante revizion de Neutrality Acts el 1930
- 1942: Germanoj murdis en koncentrejo Aŭŝvico 280 polojn; ĝendarmoj pafmortigis apud Iłża 6 personojn kaj en du aliaj lokoj 16 polojn; polico pendumis en Zduńska Wola 10 judojn pro nelaŭleĝa komerco; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj en Solec apud Vistulo (distrikto Lipski) frakasis punlaborejon liberigante 300 junulojn - oni senarmiligis 13 germanojn, 6 mortigis, kelke da vundis, kaj akiris 13 fusilojn kun 2 pistoloj, 1 vundita partizano; Norda Kaŭkazio: germana armeo konkeris Nalĉik; en Munkeno okazis premiero de Kapriĉo, la lasta testamenta opero de Richard Strauss
- 1943: Apud muroj de Malnova Sinagogo en Krakovo germanoj pafmortigis 30 polojn; Wehrmacht kaj polico pafekzekutis en distrikto Iłżecki 31 partizanojn; partizana grupiĝo de Pola Enlanda Armeo gvidata de Jan Piwnik batalis la tutan tagon kotraŭ 4 mil germanaj soldatoj; al koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto de 348 judoj de Pabianice; en Proksima Oriento aperis libro "Historia ideo de la pola ŝtato" de Jan Szułdrzyński kiel unua volumo de la Biblioteko de "Blanka Aglo"; Orienta Fronto: Adolf Hitler ordonis haltigi evakuon el Krimeo de la trupoj de 17-a Armeo kaj pluan defendon; pro perfido de kvartirestro de la grupiĝo de Jan Piwnik germanoj mortigis 37 retiriĝantajn de ĉirkaŭigo soldatojn de Pola Enlanda Armeo; Ĉina Fronto: ĉinaj trupoj konkeris Ŝaosing
- 1944: Apud Włoszczowa tritaga batalo inter Pola Enlanda Armeo kontraŭ Wehrmacht, ĝendarmaro kaj SS finiĝis; gestapo alveturigis al koncentrejo Natzweiler (en Vogezoj) 600 polajn judojn; de Aŭŝvico foriris transporto de 1308 judajn malliberigitinojn al koncentrejo en Bergen-Belsen; Teatro de Pola Soldataro ekfunkciis; Slovaka nacia ribelo kontraŭ germana Wehrmacht malvenkis; polaj-francaj registaroj subskribis interkonsenton pri kreo de pola armeo sur la franca teritorio; jugoslavia 26-a Divizio liberigis Trogir; Bomba Korpuso de RAF atakis Kolonjon (2699 tunoj da bomboj); Okcidenta Fronto: en Nederlando brita 15-a Infanteria Divizio konkeris Tilburg; en Moskvo subskribiĝis interkonsento pri armistico de la registaroj de Usono, Britio kaj Sovetunio unuflanke kaj Bulgario duaflanke
- 1945: Provizora Nacia Asembleo konfirmis Edvard Beneš kiel prezidenton de Ĉeĥoslovaka Respubliko - surbaze de liaj dekretoj, bankoj, asekuraj kompanioj kaj plej multaj industrioj estis ŝtatigitaj
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: juĝejo en Varsovio pro plenumo de gvidaj funkcioj en Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando kaj Pola Organizaĵo mortpunis Mirosław Ostromęcki, Władysław Drybs kaj Maria Kobierzycka - la verdiktoj estis ŝanĝitaj al ĝisviva mallibero
- 1947: Surbaze de la Traktato de Parizo apartenanta ĝis nun al Italio arkipelago Dodekanesoj estis transdonita al Grekio
- 1948: Flago de Israelo oficialiĝis
- 1948: Stalinismo: rezulte de vundoj post aŭtomobila akcidento mortis episkopo de Łomża Stanisław Kostka Łukomski, kandidato por posteno de primaso, revenanta el funebraj ceremonioj de la pola primaso August Hlond - konata de kontraŭkomunista sinteno, viktimo de sekreta servo
- 1950: Komunistaj regopovoj de Pollando anoncis ŝanĝon de valuto kun malpermeso posedi oron, platenon kaj valorpaperojn - la reformo batis entreprenistojn kaj ŝparemulojn
- 1952: Komunista krimo: Kazimierz Kamieński, komandanto de la 6-a Vilna Brigado de Pola Enlanda Armeo estis arestita - unu el la plej longe batalintaj soldatoj de kontraŭkomunista subtera movado kondamnita al 6-foja mortpuno, la verdikton oni plenumis
- 1954: Kun adopto de nova reĝa statuto, Reĝlando de Nederlando iĝis konfederacio
- 1956: Al Varsovio post 3 jaroj revenis, liberigita de internigejo, primaso de Pollando kardinalo Stefan Wyszyński, arestita de komunistoj sen juĝo kaj verdikto kiel skandalema edukito de Vatikano
- 1956: Hungara revolucio: papo Pio la 12-a, defende de hungaroj, apelaciis en encikliko pro la "amata hungara nacio"
- 1958: Johano la 23-a iĝis papo, kiu tuj poste pligrandigis Kolegion de kardinaloj, kunvokis sinodon kun koncilio kaj reformis la Kodon de Kanona Juro
- 1962: Fino de la Kariba krizo: Nikita Ĥruŝĉov anoncis retirigon de raketaj lanĉiloj de Kubo kontraŭ reciproka retirigo de la usonaj de Turkio (sen informo de la gazetaro)
- 1965: Vatikanurbo: dum la Dua Vatikana Koncilio oni eldonis deklaron Nostra Aetate pri sinteno de la Katolika Eklezio al nekristanaj religioj kaj substrekis, ke judoj ne havas kolektivan kulpon pri krucumo de Jesuo, kondamnis kontraŭjudismon kun ĉiuj formoj de rasismo asertante dignon de ĉiu homo - grava dokumento por la dialogo interreligia
- 1968: Oni voĉdonis federaligon de Ĉeĥoslovakio en Ĉeĥoslovakan socialisman respublikon ekde la 1-a de januaro 1969
- 1969: Israela Laborista Partio gajnis parlamentan balotadon
- 1970: Premiero de la franca filma komedio Ĝendarmo en emeriteco kun Louis de Funès ĉefrole
- 1972: Testoflugo de la pasaĝera aviadilo Airbus A300
- 1975: Pola pianisto Krystian Zimerman venkis en la 9-a Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin
- 1981: Usona metalroka muzikgrupo Metallica fondiĝis
- 1985: Daniel Ortega iĝis prezidento de Nikaragvo
- 1989: Verĥovna Rada proklamis ukrainan lingvon sur la teritorio de Ukrainio
- 1992: Ĉefministro de Bulgario Filip Dimitrov ne ricevas konfidan voĉdonon de la 36-a Nacia Asembleo kaj eksiĝis de la registaro
- 1992: Lasta bataltaĉmento de rusa armeo forlasis Pollandon - la postulo aperis jam ĉe Konfederacio de Sendependa Pollando antaŭ la pola aŭgusto
- 1993: Senato de Aŭstralio agnoskis holodomoron en Ukrainio kiel sovetan genocidon
- 1993: Litovio: unua vizo estis donita al rusa civitano en litova ambasadejo en Moskvo
- 1995: Azerbajĝano: fajro en la Metroo de Bakuo mortigis ne malpli ol 286 pasaĝerojn kaj vundis 270 pli en la plej mortiga subtera katastrofo de la mondo
- 1998: Aviadilo de ĉina flugkompanio Air China estis forkaptita al Tajvano - oni arestis forrabinton
- 2007: Argentino: Cristina Fernández de Kirchner gajnis prezidentan balotadon
- 2008: Pollando: dum konstrulaboroj en Malbork oni trovis devenantan de la dua mondmilito amasan tombon de 2116 personoj
- 2009: NASA: testado de transporta raketo Ares I komenciĝis
- 2009: Armando Guebuza refoje iĝis prezidento de Mozambiko
- 2012: Partio de Regionoj gajnis parlamentan baloton en Ukrainio
- 2013: 5 personoj pereis kaj 38 vundiĝis rezulte de eksplodo de aŭtomobilo sur la Placo Tian An Men en Pekino
- 2014: En Varsovio prezidentoj de Pollando kaj Israelo malfermis ĉefekspozicion en la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj - la ekspozicio konsistas el 8 galerioj, kie prezentiĝas 1000-jara historio de la polaj judoj
NaskiĝojRedakti
- 1017: Henriko la 3-a, germana-romia imperiestro (m. 1056)
- 1467: Erasmo de Roterdamo, nederlanda renesanca humanisto, filologo, filozofo, teologo, antaŭulo de reformacio, konata de la latinlingva filozofia disertaĵo Laŭdo de l' Stulteco (esperantigita) (m. 1536)
- 1510: Francisko Borgia, hispana jezuito kaj sanktulo, unu el gravuloj de kontraŭreformacio (m. 1572)
- 1536: Felix Platter, svisa kuracisto kaj verkisto priskribinta intelektan malkapablon (m. 1614)
- 1550: Stanisław Kostka, pola nobelo kaj jezuito, Patrona Sanktulo de Pollando kaj de messervantoj (m. 1568)
- 1585: Cornelius Jansenius, nederlanda teologo kaj episkopo, kreinto de jansenismo (m. 1638)
- 1672: Imre Csáky, hungara kardinalo, ĉefepiskopo de Kalocsa (m. 1732)
- 1693: Šimon Brixi, ĉeĥa baroka komponisto (m. 1735)
- 1696: Maurycy Saski, franca militisto poldevena, marŝalo de Francio, distingita de Ordeno de la Blanka Aglo (m. 1750)
- 1759: Andrej Voroniĥin, rusa arkitekto kaj pentristo, kreinto de la rusa empiro (m. 1814)
- 1768: Johannes Daniel Falk, germana verkisto kaj teologo, aŭtoro de kristnaska kanto dediĉita al Kristnasko, Pasko kaj Pentekosto, kaj kanto pri la Dia providenco (m. 1826)
- 1776: Joachim Haspinger, aŭstra kapuceno kaj tirola rezistadmovadano (m. 1858)
- 1780: Friedrich August Ukert, germana geografo kaj historiisto (m. 1851)
- 1815: Ľudovít Štúr, slovaka verkisto, lingvisto, filozofo kaj kodiganto de la slovaka lingvo dum printempo de la popoloj (m. 1856)
- 1818: Ivan Turgenev, rusa verkisto, aŭtoro de esperantigitaj romano Patroj kaj Filoj, kaj novelo Mumu, enestanta en Serio Rusa literaturo (m. 1883)
- 1826: Karl Fabricius, saksa historiisto en Transsilvanio (m. 1881)
- 1838: Károly Zilahi-Kiss, hungara ĵurnalisto, kritikisto, poeto (m. 1864)
- 1843: Dezső Bánffy, hungara barono, ĉefministro de Hungario, kies ĉefa klopodo estis subpremo de la nacimalplimultaj movadoj (m. 1911)
- 1846: Auguste Escoffier, franca kuiristo, aŭtoro de kuirlibroj, populariganto de la franca kuirarto (m. 1935)
- 1856: Dragutin Gorjanović-Kramberger, kroata geologo kaj paleontologo (m. 1936)
- 1860: Hugo Preuß, germana juristo, politikisto kaj rektoro en Vajmara Respubliko (m. 1925)
- 1862: András Bálint, hungara lokhistoriisto, popolkultivinto (m. 1962)
- 1871: Marc Pujo, franca vinberkulturisto, delegito de UEA, tradukisto, kontribuinta al "Literatura Mondo", "Heroldo de Esperanto" kaj "Nia Gazeto"
- 1872: Simeon Ráduly, hungara literatur- kaj muzikhistoriisto (m. 1905)
- 1880: Lajos Hatvany, hungara verkisto, literaturhistoriisto, mecenato, frato de Ferenc Hatvany (m. 1917)
- 1890: Ivan H. Krestanov, bulgara diplomato, lektoro de fremdlingvoj, membro de Lingva Komitato, kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, aŭtoro i.a. de Vortaro de Esperanto por bulgaroj, La Bulgara Lando kaj Popolo kaj El la Proksima Oriento, enestanta en esperantlingvaj Bulgara Antologio kaj Nuntempaj Rakontoj (m. 1966)
- 1893: Karl Farkas, aŭstra aktoro, reĝisoro, verkisto kaj kabaredisto (m. 1971)
- 1895: Majk Johannsen, ukraina verkisto kaj poeto latvadevena, poligloto, enestanta en esperantlingva "Ukraina Stelo", viktimo de stalinismo (m. 1937)
- 1889: András Daday, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto (m. 1973)
- 1902: Elsa Lanchester, angla-usona aktorino, konata kiel fianĉino de la Monstro de Frankenstein (m. 1986)
- 1902: Lajos Ligeti, hungara orientalisto, filologo, profesoro, verkisto, tradukisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1987)
- 1903: Evelyn Waugh, angla katolika verkisto, milita korespondanto (m. 1966)
- 1909: Francis Bacon, irlanda impresionisma pentristo (m. 1992)
- 1911: Márton Lőrincz, hungara luktisto, olimpia ĉampiono (m. 1969)
- 1913: Béla Kelemen, hungara lingvisto, vortarredaktisto (m. 1982)
- 1914: Jonas Salk, usona biomedicinisto kaj virussciencisto, inventinto de vakcino kontraŭ gripo kaj poliomjelito (m. 1995)
- 1919: Bernhard Wicki, aŭstra-svisa aktoro kaj filmreĝisoro, laboranta plejparte en Germanio (m. 2000)
- 1928: Ion Mihai Pacepa, rumana sekretserva generalo kaj komunista funkciulo, plej supera oficiro ligita kun spionado en Orienta Bloko, kontribuinta al prevento de tria mondmilito, oktobre de 1978 dufoje kondamnita al morto, elmigrinta al Usono, kunlaboranto de CIA, aŭtoro de la libro "Ruĝaj horizontoj" legata en Radio Libera Eŭropo/Radio Libero
- 1930: László Dobos, hungara verkisto el Slovakio, redaktoro, instruisto, profesoro, kritikisto kaj politikisto
- 1936: Gábor Amirás, rumania hungara pianisto, universitata profesoro
- 1938: Márta Bokor Szabó, rumania hungara ceramikistino (m. 2006)
- 1944: Michel Colucci, franca filmaktoro kaj komediisto (m. 1986)
- 1944: Tadeusz Iwiński, pola parlamentano, poligloto, ano de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton
- 1945: Attila Zágoni, rumania hungara verkisto, publicisto, humuristo, edzo de Olga Zágoni (m. 1989)
- 1952: Erzsébet Muckenhaupt, hungara muzeologino, librohistoriistino
- 1955: Bill Gates, usona entreprenisto, kunfondinto de la firmao Mikrosofto
- 1956: Mahmud Ahmadineĵad, urbestro de Teherano, prezidento de Irano
- 1960: Kim J. Henriksen, dana denaska esperantisto, kunfondinto de internacia grupo Esperanto Desperado en kiu estis kantisto kaj akordionisto, konata de multaj IJK-oj kaj IS-oj
- 1963: Eros Ramazzotti, itala popmuzika kantisto kaj komponisto vendinta pli ol 60 milionojn da diskoj
- 1967: Julia Roberts, usona aktorino, Oskar-premiita
- 1968: Juan Orlando Hernández, prezidento de Honduro
- 1969: Ben Harper, usona kantisto juddevena, kantoverkisto kaj mult-instrumentisto
- 1974: Joaquin Phoenix, usona aktoro, frato de River Phoenix
- 1975: Árpád Töhötöm Szabó, rumania hungara etnografo
- 1980: Nur-Paŝi Kulajev, ĉeĉena teroristo, la sola postvivinto el la grupo, kiu en 2004 ostaĝigis infanojn en Beslano (Rusio)
MortojRedakti
- 312: Maksencio, imperiestro de Romio (tetrarko) (naskiĝis ĉirkaŭ 278)
- 457: Iba el Edeso, episkopo el Edeso, teologo uzanta sirian lingvon
- 1138: Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa, pola princo de la dinastio de Piastoj vivanta komence de la feŭda dispartigo de Pollando (n. 1086)
- 1271: Hetumo la 1-a, reganto de Armena reĝlando en Kilikio (n. 1215)
- 1412: Margareta la 1-a, regantino de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. 1353)
- 1571: William Parr (1-a grafo de Essex), frato de Catherine Parr, la sesa edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (naskiĝis ĉirkaŭ 1512)
- 1627: Jahangir, imperiestro de Mogola Imperio en Barato, poligloto flue parolanta persan, araban, turkan kaj urduan lingvon, filo de Jalaluddin Muhammad Akbar (n. 1569)
- 1639: Stefano Landi, itala komponisto de Roma Skolo (n. 1587)
- 1704: John Locke, angla filozofo, kuracisto, politikisto, ekonomikisto, kreinta fundamenton por kvanta teorio de mono (n. 1632)
- 1740: Anna Ivanovna, imperiestrino de Rusio, filino de Ivano la 5-a (n. 1693)
- 1754: Friedrich von Hagedorn, germana poeto reviviginta besto-fablojn en la germana literaturo (n. 1708)
- 1755: Joseph Bodin de Boismortier, franca baroka komponisto (n. 1689)
- 1787: Johann Karl August Musäus, germana verkisto kaj literaturkritikisto (n. 1735)
- 1792: Paul Möhring, germana kuracisto, botanikisto kaj zoologo (n. 1710)
- 1806: Charlotte Turner Smith, angla romantikisma poetino (n. 1749)
- 1839: Emil Buczy, hungara pstro, kanoniko, astronomo, poeto, estetikisto, kunfondinto de la revuo "Erdélyi Múzeum" (n. 1782)
- 1841: Johan August Arfwedson, sveda kemiisto, mineralogo, malkovrinto de litio (n. 1792)
- 1844: Aleksandro Kisfaludy, hungara poeto de nobeloj, lirikisto, frato de Karolo Kisfaludy (n. 1772)
- 1858: Ida Pfeiffer, aŭstra virino, kiu sola dufoje vojaĝis tra la tuta mondo kaj kies librojn oni tradukis al 7 lingvoj (n. 1797)
- 1877: Johann von Herbeck, aŭstra orkestrestro kaj komponisto (n. 1831)
- 1877: Robert Swinhoe, britadiplomato kaj naturalisto laboranta en Tajvano (n. 1836)
- 1880: Emil Palleske, germana verkisto kaj laŭtlegisto (n. 1823)
- 1899: Ottmar Mergenthaler, germana horloĝisto kaj inventinto de logotipo (n. 1854)
- 1900: Max Müller, germana lingvisto, orientalisto kaj sanskritologo, spertulo pri kompara lingvoscienco, redaktoro kaj eldoninto de Rigvedo (transdonata per parola tradicio), kunfondinto de hindologio (n. 1823)
- 1906: Franklin Dória, brazila advokato, politikisto, oratoro, juristo kaj poeto (n. 1836)
- 1928: Paul Fast, germana instruisto, kunfondinto de Esperanto-grupo en Kenigsbergo, kunverkinto de germanlingva gramatiko de Esperanto (n. 1853)
- 1929: Bernhard von Bülow, kanceliero de Germanio (n. 1849)
- 1929: Ernő Osvát, hungara redaktoro kaj verkisto, frato de Kálmán Osvát (n.1877)
- 1932: Dezső Laczkó, hungara geologo, paleontologo, pastro, monaĥo, instruisto kaj muzeologo (n. 1860)
- 1949: Viktor Glondys, germana episkopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio, ligita kun Bukovino kaj Transilvanio, antropozofo (n. 1882)
- 1950: Rascislau Lapicki, belorusa kontraŭsoveta aganto i.a. en Smarhon, kreinto de subtera movado, kies partoprenantoj, kondamnitaj al 25 jaroj de mallibero daŭre ne povas esti memorigataj, ekzekutita (n. 1928)
- 1954: Lajos Nagy, hungara verkisto, majstro de noveloj, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (n. 1883)
- 1957: Ernst Gräfenberg, germana ginekologo malkovrinta la punkton de Gräfenberg (n. 1881)
- 1959: Camilo Cienfuegos, kuba revoluciulo hispandevena (n. 1932)
- 1960: Ágnes Keresztessy, hungara poetino, raportistino de "Keleti Újság" kaj "Igazság" (n. 1890)
- 1973: Erzsébet Barabássy, hungara teatrokritikistino (n. 1914)
- 1969: Kornej Ĉukovskij, rusia poeto, aŭtoro de fabeloj por infanoj (n. 1882)
- 1987: André Masson, franca artisto, ligita kun kubismo kaj superrealismo (n. 1896)
- 1989: Kateb Yacine, alĝeria poeto kaj dramisto franclingva, kreanta ankaŭ en la alĝera-araba (n. 1929)
- 1997: Zsuzsa Széll, hungara literaturhistoriistino (n. 1925)
- 1998: Ted Hughes, angla poeto kaj porinfana verkisto (n. 1930)
- 1999: Rafael Alberti, hispana poeto, membro de Generacio de la 27a (n. 1902)
- 2003: Sidney S. Culbert, usona profesoro pri psikologio fiksinta nombron de Esperanto-parolantoj (n. 1913)
- 2005: Richard E. Smalley, usona Nobelpremiita kemiisto, kunmalkovrinto de fulereno (n. 1943)
- 2005: Otto Ogiermann, germana jezuito, verkisto kaj edukisto konata en GDR (n. 1912)
- 2007: Evelyn Hamann, germana aktorino, konata kiel skeĉa partnerino de Loriot (n. 1942)
- 2011: Willy de Clercq, belga politikisto, ano de Komisiono Delors (n. 1927)
- 2011: Jiří Gruša, ĉeĥa poeto, tradukisto, diplomato, opoziciisto, prezidanto de PEN-klubo internacia (n. 1938)
- 2013: Tadeusz Mazowiecki, lasta ĉefministro de Pola Popola Respubliko kaj la unua postkomunista de la Tria Respubliko, kontraŭstarinta al lustracio kaj senkomunismigo (n. 1927)
- 2014: Erika Weinzierl, aŭstra historiistino pri eklezio (n. 1925)
- 2019: Zoltán Jeney, hungara komponisto kaj altlerneja instruisto (n. 1943)
- 2019: Kay R. Hagan, usona politikistino, membro de Demokratia Partio (n. 1953)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Nacia tago: Grekio kaj greka komunumo en Kipro
- Nacia tago en Ĉeĥio, fondiĝo de la respubliko Ĉeĥoslovakio (1918)
- Romkatolika Kalendaro: Festo de la sanktaj apostoloj Simono Zeloto kaj Judaso Tadeo
Tagoj de semajnoRedakti
La 28-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.