Unua Balkana milito

Unua Balkana milito (9-a de oktobro 191230-a de majo 1913) estis milito de la Balkana Ligo (Bulgario, Grekio, Montenegro kaj Serbio) kontraŭ la Osmana imperio kun la celo liberigi kristanan loĝantaron de la Balkana duoninsulo elsub la osmana jugo.

Fotokunmetaĵo
Fotokunmetaĵo

En la milito de ĉiuj flankoj partoprenis 2 158 000 soldatoj, inter kiuj pli ol 83 mil pereis.

Rezulte de la milito, laŭ la Londona pactraktato de la 30-a de majo 1913, Turkio perdis ĉiujn eŭropajn terenojn krom Istanbulo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. La terenoj estis ĉefe disdividitaj inter Grekio, Serbio kaj Bulgario (ĝi interalie ekhavis aliron al la Egea maro). Subtene de grandaj eŭropaj potencoj aperis sendependa Albanio; Serbio ne atingis la ĉefcelon de sia partopreno en la milito — aliron al la Adriatika maro.

Jam tre baldaŭ malkonsentoj inter la venkintoj kaŭzis la Duan Balkanan militon.

Vidu ankaŭ redakti

 
Pentraĵo de Batalo: Bulgaraj soldatoj kontraŭ turkaj soldatoj.