Malfermi la ĉefan menuon

Erika Weinzierl

aŭstra historiisto

Erika WEINZIERL, fraŭlina nomo: Fischer, (naskiĝinta en la 6-a de junio 1925 en Wien, mortinta samloke en la 28-a de oktobro 2014) estis aŭstra historiistino. Publike ŝi furoris pri siaj esploroj pri la aŭstria moderna historio kaj la rolo de la Eklezio dum la nacisocialisma tempo.

Erika Weinzierl
Erika Weinzierl Nacht des Schweigens 2008.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1925 (1925-01-01)
en Vieno
Morto 28-an de oktobro 2014 (2014-10-28) (89-jara)
en Vieno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Infano Ulrich Weinzierl
Profesio
Profesio historiisto de regiono • historiisto de moderna epoko • arkivistoverkisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

De 1945 ĝis 1948 ŝi studis historion ĉe la Universitato de Salzburg kaj finfaris institutan trejnadon de la Aŭstraj Historiesploristoj. En la 1949-a jaro ŝi edziniĝis al la fizikisto Peter Weinzierl. Iliaj filoj estis la historiisto Michael Weinzierl kaj estas la ĵurnalisto Ulrich Weinzierl.

En la jaroj 1948-64 ŝi estis arkivistino ĉe la Aŭstra Ŝtata Arkivo en Vieno kaj habilitiĝis en 1961 en Vieno. En 1964 ŝi estis vokita al la salcburga Instituto pri moderna eklezihistorio ĉe la Internacia Esplorinstituto kies estrino ŝi restis ĝis 1992. Krome ŝi iĝis en 1967 neordinara kaj en 1969 ordinara universitata profesorino, kun fokuso pri nuntempa historio (ĉe la Universitato de Salzburg). Ekde 1977 ŝi gvidis la Ludwig-Boltzmann-Instituton pri Historio de la sociaj sciencoj (ekde 1991: por historio kaj socio) en Wien kaj Salzburg. De 1979 ĝis la emeritiĝo en 1995 Weinzierl profesoris ĉe la Universitato de Vieno ĉe la seminario pri moderna kaj plej moderna historioj estante posteulino de Ludwig Jedlicka. Ŝia posteulo iĝis Gerhard Boltz.

En 1995 ŝi eksmembriĝis de la partio kristandemokrata (ÖVP), por kies partiprogramo ŝi iam estis kunlaborinta! [1] Ŝi mortis en Vieno 89-jaraĝa. [2]

PremiojRedakti

  • 1952 Papa medalo Bene merenti
  • 1979 Premio Adelaide Ristori
  • 1994 Preis der Stadt Wien für Geisteswissenschaften
  • 1998 Wilhelm-Hartel-Preis
  • 2000 Preis der Stadt Wien für Volksbildung
  • 2000 Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
  • 2009 Ehrenpreis des Presseclubs Concordia
  • 2002 Ehrenring der Stadt Wien
  • 2010 Frauen-Lebenswerk-Preis beim Käthe-Leichter-Preis
  • Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst I. Klasse
  • Dr.-Hertha-Firnberg-Staatspreis für besondere Leistungen im Bereich Wissenschaft und Forschung

VerkaroRedakti

Erika Weinzierl estis aŭtorino de multo da libroj kaj artikoloj, krome eldoninto kaj kuneldoninto de ĉ. 30 libroj kaj de la fakgazeto Zeitgeschichte.

  • Geschichte des Benediktinerklosters Millstatt in Kärnten. Archiv für vaterländische Geschichte und Topographie, Band 33. Verlag des Geschichtsvereines für Kärnten, Klagenfurt, 1951. [publikigita disertacio]
  • Die österreichischen Konkordate von 1855 und 1933. 1960.
  • Österreich, Zeitgeschichte in Bildern. Innsbruck, Wien, München 1968, 1970 kaj1975.
  • Zu wenig Gerechte. Österreicher und Judenverfolgung 1938-1945. Graz, Wien, Köln 1969, 1985 1986 kaj 1997.
  • Österreich 1918-38. 1984.
  • Prüfstand : Österreichs Katholiken und der Nationalsozialismus, Mödling : Verl. St. Gabriel, 1988
  • Vertreibung und Neubeginn. Israelische Bürger österreichischer Herkunft. Wien-Köln-Weimar 1992 (eldonante, kun Otto Kulka).

LiteraturoRedakti

  • Fritz Fellner, Doris A. Corradini (eld.): Österreichische Geschichtswissenschaft im 20. Jahrhundert. Ein biographisch-bibliographisches Lexikon. Böhlau, Wien k.a. 2006, ISBN 978-3-205-77476-1, p. 444-446 (Veröffentlichungen der Kommission für Neuere Geschichte Österreichs 99).

Eksteraj ligilojRedakti

PiednotojRedakti