Salcburgo

urbo en Aŭstrio

Salcburgo (germane Salzburg) estas urbo en centra Aŭstrio rekte apud la landlimo kun Bavario. Ĝi havas 150.000 loĝantojn kaj estas ĉefurbo de la federacia lando Salcburgio. La malnova urbo, de baroka arkitekturo, estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Wolfgang Amadeus Mozart naskiĝis en Salcburgo.

Salcburgo
esperante Salcburgo
urbo
Vido de la malnova urbo de Salzburg
Blazono
Oficiala nomo: Salzburg
Ŝtato Aŭstrio Aŭstrio
Federacia lando Salcburgio
Montaro Alpoj
Aŭtoŝoseoj A1, A8
Memorindaĵoj
Konstruaĵo Katedralo de Salcburgo
Rivero Salzach
Situo Salzburg
 - alteco 424 m s. m.
 - koordinatoj 47° 48′ 00″ N 13° 02′ 00″ O / 47.80000 °N, 13.03333 °O / 47.80000; 13.03333 (mapo)
Plej alta punkto Mönchsberg
 - alteco 540 m s. m.
Areo 65,678 km² (6 567,8 ha)
Loĝantaro 147 571 (13.06.2010)
Denseco 2 246,89 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Mönchsberg
Fondo 696
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 5020
Telefona antaŭkodo +43 0662
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historic Centre of the City of Salzburg
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1996 (#20)
Numero 784
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv, vi
Specialaĵoj Globoj de Mozart, Salcburgaj nokoj
Situo enkadre de Aŭstrio
Situo enkadre de Aŭstrio
Situo enkadre de Aŭstrio
Situo enkadre de Alpoj
Situo enkadre de Alpoj
Situo enkadre de Alpoj
Vikimedia Komunejo: Salzburg (Stadt)
Retpaĝo: www.stadt-salzburg.at
Map
Kvartaloj de Salcburgo
Fasado de la romkatolika salcburga katedralo

En Salcburgo ĉiujare en julio/aŭgusto okazas la Festivalo de Salcburgo, fama festivalo por opero, klasika muziko kaj teatro.

En la urbo Franz Christanell instruis en gimnazio, kaj Aŭstra Esperanto-Kongreso okazis tie iam en la frua 20-a jarcento.

Salcburgo estis unu en la kandidatoj, kun Soĉi, Rusio (la elektita urbo) kaj Pjongĉango, Sud-Koreio, por la Vintra Olimpiko 2014.

Priskribo redakti

Senpene oni povus citi plurajn artistojn, kiuj laŭdis Salcburgon pro ĝia situo. Kio ĝenerala estas produkto de la entuziasmo, tion realigis ĉi tie la naturo: pejzaĝo kaj arkitekturo jen unuiĝis en plena harmonio. La rivereto Salzach (Salcaĥ), fluanta tra la pordo de la alparo, premiĝas ankoraŭfoje - inter rokoj - al la nordo; kruta deklivo ne sekvas ĝin, sed verve kurbiĝas por fine reatingi la rivereton: en tiu mallarĝa valo kuŝas la malnova urbo. Rigardata de supre, la antikvaj epokoj estas kvazaŭ kaptitaj inter la Montetoj de la Monako (Mönchsberg) kaj de la Kapuĉeno (Kapuzinerberg).

Sur la maldekstra riverbordo, en la direkto al la Monaka Monteto, la urbo havas la fizionomion de sidejo de eklezia princo: preĝejoj, palacoj, larĝaj placoj, monakejoj kun longaj vicoj da fenestroj, kvietaj kortegoj - sole en la direkto al la rivero amasiĝas la domoj de la burĝaro. Tute alian bildon oni havas sur la dekstra flanko de la rivero: la burĝa urbo ĉirkaŭas la Kapuĉenan Monteton, dume la gigantaj konstruaĵoj de la ekleziaprinca aspekto troviĝas je la periferio. Katedralo kaj Fortikaĵo estas simboloj de ekleziaj kaj de profanaj aŭtoritatoj, ĉar la princ-episkopoj kiel landestroj devis atenti ankaŭ la defendon de la teritorio. Duobla premado - la hegemonio de ekleziaj propraĵoj kaj mallarĝeco diktita de la naturo devigis la burĝanojn, konstrui pli vertikale ol horizontale. En la mallarĝa, laŭvide mezepoka Grenstrateto (Getreidegasse) staras la naskiĝdomo de Wolfgang Amadeus Mozart. En tiu ĉi urbo lia nomo estas pli populara ol la nomoj de ĝiaj konstruemaj regintoj.

Vidindaĵoj redakti

Religiaj ejoj redakti

Kasteloj kaj aliaj aferoj redakti

Servoj redakti

Famuloj redakti

En Salzburg naskiĝis:

En Salcburgo loĝis:

En Salcburgo mortis:

Esperantistoj:

Partneraj urboj redakti

Ekzistas partneraj rilatoj interalie al la urbo

Nokta Salcburgo
Panoramo de Salzburg

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti