Maria Plain troviĝas en la nordoriento de Salcburgo kaj estis jam en la 17-a jarcento ŝatata pilgrimloko.

La pilgrima kirko
Interno

Historio redakti

Ĉio komenciĝis dum la Tridekjara milito kiam la de nekonatulo pentrita bildo de madono (Maria mit dem Jesuskind) restis nedamaĝita dum forbrulo de la bavara vilaĝo Regen. En 1652 ĝi venis pere de Rudolf von Grimming al la nove akirita familia bieno sur la Plain-monto proksime de Salcburgo kie starigitis kapelo el ligno por prezenti ĝin.

Sed ene de unu jaro necesis redoni la originalan pentraĵon. Pro neĉesa amaso da pilgrimuloj faritis kopio de la bildo kaj deponitis en novan kapelon. Finfine decidis en 1671 princĉefepiskopo Max Gandolf von Kuenburg konstruigi grandan pilgriman preĝejon. La laŭ planoj de Giovanni Antonio Dario farita kirko konsekritis en la 12.8.1674. Du jarojn poste oni ankaŭ sukcesis havigi al si la originalan bildon.

Inter 1948 kaj 1983 prioris surloke la benediktano Anselm Schwab.

Arkitekturo kaj interno redakti

La trietaĝa dutura fasado kreitis laŭ modelo de la Katedralo de Salcburgo, kvankam ĝi samtempe hvavas karakteron de kampara pilgrimejo. Jam de longe ĝi aspekte distingeblas sur la Plain-monto. La internon kovras ora brilo kun bluaj kaj blankaj kolortonoj. La altarbildo prezentas la ĉieliron de la Virgulino kaj estas de Francesco de Neve. Impresaj statuoj de sanktuloj gardostaras inter la de vitobranĉoj kronitaj kolonparoj. Mezo de la ĉefaltaro estas la menciita gracdonanta bildo originanta el Malsupra Bavario. La belega kradaro farita de Johannes Thomas estas vera kulmino de salcburga fergisad-arto.

Hodiaŭa rolo redakti

Ankoraŭ nuntempe okazas ĉiujaraj pilgrimoj al Maria Plan. Supreniro valoras la penon ankaŭ pro la impona belvido al la urbo Salcburgo kaj la ĉirkaŭanta montaro. Tiliegoj invitas je ripozumo. La loko ankaŭ ŝatatas por geedziĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti