Kastelo Emsburg (alternative: Kreuzhof, Ritterhof, Lambergschloß, Kloster Emsburg) situas en Salcburgo, Aŭstrujo (Hellbrunner Allee 52). La konstruaĵo memkompreneble monumentprotektotas.

Kastelo Emsburg
kastelo
kastelo [+]

Supermara alteco433 m ü. A. [+]
Koordinatoj47° 46′ 19″ N, 13° 3′ 43″ O (mapo)47.771913.0619Koordinatoj: 47° 46′ 19″ N, 13° 3′ 43″ O (mapo)

Kastelo Emsburg (Aŭstrio)
Kastelo Emsburg (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Emsburg
Kastelo Emsburg

Map
Kastelo Emsburg
Vikimedia Komunejo:  Schloss Emsburg, Salzburg [+]
vdr
Emsburg

Historio redakti

Kvazaŭ samtempe al Kastelo Hellbrunn konstruitis ankaŭ Ems-burgo inter 1619 kaj 1620 helpite fare de la salcburga princo kaj ĉefepiskopo Markus Sittikus kune kun muelejo kaj belega kastelĝardeno kun sume ok pontoj trans la torento Hellbrunnerbach/Mühlbach. Ĉar finkonstruiĝo ne sukcesis antaŭ la morto de la komisiinto lia posteulo Paris Lodron konfirmis la eklezian apogon por Johann Siegfried von Mabon. Baldaŭ ekposedantis la senjoroj de Rehlingen post la edziniĝo de Ursula Maria von Mabon.

En 1701 aĉetis ĝin lia arkiepiskopa moŝto Johann Ernst von Thun por donacado al la kavalira ordeno de Sankta Ruperto. Tiam ĉiuj pordoj kaj fenestroj ricevis pentritan ordenan kruco; de tio originas la ĝisnunaj nomoj Kreuzhof (kruca korto) aŭ Ritterhof (kavalira korto). Post neniiĝo de la menciita ordeno en la jaro 1811-a heredis la komplekson la Arkiabatejo Sankta Petro kiu vendis ĝin en 1868 al la salcburgia ministroprezidanto Hugo Raimund von Lamberg. En 1873 ekposedantis Sigmund von Thun und Hohenstein kaj en 1880 grafo Kunibert von Lamberg. Thun Hohenstein komisiis la arĥitekton Josef Wessicken fari historiismajn alikonstruojn. En 1938 ekgastis la nazioj kaj en 1941 la Regna forsto-oficejo.

Posta kaj nuntempa utiligoj redakti

En 1948 ĝi estis la kutima domo de la ordeno de la Instruigfratinoj de Hallein. Tiam ankaŭ la flankaj ejoj rekte ĉealee gajnis pluan etaĝon; kontraŭ ĉiuj originaj intencoj la tuto tre ŝanĝiĝis tiam.

Pro ke ĝi troviĝas en iama superakvegminacata teritorio de Salzach ĝi staras sursokle kun ĉirkaŭantaj terasoj. La lindega duparapeta libera ŝtuparo eoste de la kastelo kun balustradoj belaj kondukas onin ĝis la enirejo kiu estas ekde la 19-a jarcento malaperta. Ĉe la konstruaj anguloj kun alta groptegmento estas kvar sveltaj obeliskoj. Ŝtuparturo alkonstruitis al la okcidenta fasado.

Multaj internaj bildoj memorigas onin al la iamaj komandejfilioj kavalirordenaj. En 2012/13 la pedagogiaj ordenaninoj transloĝiĝis al Kastelo Kahlsperg je Oberalm. De tiam la kastelon posedantis la salcburga privatulo Haythem al Wazzan.[1][2]

Laktejo kaj muelejo redakti

La iama muelejo en la nordo de la kastelĝardeno estas de kamparana konstrustilo. Ĝin aranĝigis jam Siegfried von Mabon. La nuna Kreuzhof (Hellbrunner Allee 63), iam la laktejo kastela, estas kontraŭe al la kastelo ĉe la eosta flanko de la aleo. Tiu ĉi impona konstruaĵo iam portis la nomon Meierei Thunsfelden. Ĝin oni alkonstruis en 1961 kun forigo de la stala parto kaj diversaj loĝadaj aliaranĝoj. La pado Kreuzhofweg estas restaĵo de malnova pejzaĝkarakerizanta aleo kies finiĝo estis en iama riverborda arbareto.

Literaturo redakti

  • Zentral-Kommission für Denkmalpflege in Wien, Institut für Österreichische Kunstforschung: Österreichische Kunsttopographie. Volumo 11, Anton Schroll, Wien 1916, p. 404–410 (PDF).
  • Bernd Euler, Ronald Gobiet, Horst Huber: Dehio Salzburg – Stadt und Land. Anton Schroll & Co, Wien 1986, ISBN 3-7031-0599-2
  • Peter Husty: "Die Hellbrunner Allee: Ein Stück Salzburger Kulturerbe." Ĉe: Bastei – Magazin des Salzburger Stadtvereins, 67-a jarkolekto/2018, p. 11–23.
  • Reinhard Medicus: "Die Hellbrunner Allee und ihre Umgebung. Zur Geschichte der Allee und ihrer Bedeutung." Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Volumo 146, Salzburg 2006, p. 409 (PDF).

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Theresa Kaserer: "Schwestern haben ein neues Dach über dem Kopf". Ĉe: meinbezirk.at
  2. "Schwestern ziehen aus der Emsburg aus". Ĉe: salzburg.orf.at, 8.6.2012
47.77194444444413.061944444444