Malfermi la ĉefan menuon
Kastelo Hellbrunn
La kastelo disde la Romia teatro

La en la urbo Salzburg/Aŭstrio troviĝanta Kastelo Hellbrunn (germane: Schloss Hellbrunn) estas en la frua 17a jarcento konstruita manierisma plezurkastelo kun famekonataj akvoartaĵoj en la samnoma kastelĝardeno kaj en la samnoma pejzaĝĝardeno sude de la urbokvartalo Morzg. Ĉirkaŭas la kastelon amplekse planitaj parkoj pejzaĝarkitekture altvaloraj. Parto de la historia komplekso rezerviĝas por la Zooparko salcburga. La tuto estas monumentprotektita.

La kasteloRedakti

Markus Sittikus von Hohenems, splendida arkiepiskopo salcburga, konstruigis inter 1613 kaj 1615 antaŭ la pordegoj urbaj, respektanta la propran malfrugotikan nobelan rezidejon, t.n. villa suburbana, do vilaegon laŭ itala modelo. Komisiitis pri la konstruo la arkitekto Santino Solari, kiu ankaŭ responsis pri la novfaro de la Katedralo de Salcburgo. La festsalonego riĉe pentritis survande kaj sur la volbita plafono per alegoriaĵoj fare de Arsenio Mascagni. Rimarkindas ankaŭ la Oktangulo, Fiŝĉambro, Birdĉambro kaj Angula ĉambro. Ĉirkaŭ fermita honorigkorto aranĝitis simetrie flankaj ejoj. La kastelo formas, kune kun la alirvojo disde eosto (t.e. trans la orienta portalo kaj la Princa vojo/la nuna Alpenstraße), akson bone en la tuta najbara medio videblan.

La Akvaj amuzigilojRedakti

 
Festsalonego enkastela

La en la tuta mondo plej bone konserviĝintaj akvumaĵoj el la malfrua renesanco kun multaj akvaj ŝercoj kaj diversaj moveblaj figuroj sen forgesi la multon da skulptaĵornamitaj grotoj ja admirotas tie ĉi: Theatrum (romia teatro) kun Princa tablo kaj lageto, Orfea groto, Vinkelo, Stela lageto kun la puto de Altemps kun Perseo, Neptuna groto (Pluvogroto), la Grotoj spegula/konka/birdkanta/ruina (enkastelaj), Venusa groto, harlekenoj kaj statuoj apraj, Kapra groto kaj Diana-puto, Midaso- respektive Kronogroto kaj Neptuna puto. Inter 1749 kaj 1752 oni aldonis laŭ komisio de princĉefepiskopo Andreas Jakob von Dietrichstein, malgraŭ malbona financa situacio ŝtata, la belegan Mekanikan teatron.

ĜardenaroRedakti

La ĝardenoj de Hellbrunn ranĝas inter la plej gravaj pejzaĝarkitekturaĵoj de Aŭstrujo. La tuto situas en la protektita zono Salcburga sudo. Ĝi ankaŭ gravas kiel verda belto por la grandurbo.

Manierisma plibeligĝardenoRedakti

La malavare aranĝita fortimpresa ĝardenero de Wasserparterre libere alireblas. Ĝi formas kun la Pina aleo pejzaĝakson, kiu etendiĝas trans rivero Salzach ĝis Kastelo Goldenstein. Ĝi enhavas geometrie aranĝitan centran lagon kun meza insulo, kiu estas mezpunkto parka kaj havis iam fragan monteton. Ambaŭflanke de tiu ĉi lago estas simetrie faritaj du kromaj akvujoj. Diversaj statuoj, taksusaj ornamaĥoj kaj artiste pritonditaj aleoj pliriĉigas la originan manierisman plezurĝardeno. Ĝi alifariĝis kaj en la baroka tempo kaj parte eĉ pli malfrue.

Ĉasadĝardeno kaj Hellbrunn-montoRedakti

Tie ĉi troviĝas en niaj tagoj la jeno:

  • grandaj herbejoj eoste de la monto estinte ĝis 1800 ero de la princĉefepiskopa ĉasadzono kun ripozumherbaro, infanludejo kaj Kneipp-instalaĵo saniga
  • la Hellbrunn-monto kun la t.n. Monata kasteleto (Monatsschlössl) kaj la Ŝtona teatrejo

Monatsschlössl (kun antaŭa nomo Waldems-Schlösschen) estis konstruita en la jaro 1615-a kaj rigardas disde Hellbrunn-monto je la centro de la ornamiĝardeno. Tie enestas hodiaŭ la Muzeo pri regionhistorio (Volkskundemuseum Salzburg). Unikas la tute en la rokojn konstruita Ŝtona teatrejo (Steintheater) ĉe Hellbrunn-monto. Tie ĉi okazis en 1617 mallonge unu el la unuaj operaj prezentadoj de Meza Eŭropo, nome L'Orfeo de Claudio Monteverdi.

La Ĝardeno sakralaRedakti

Kiel kontraŭon al la fortimpresa plezurĝardeno en la parka nordo oni instalis en la sudo de la kastelĝardeno, en la spirito de la ordeno de la kapuĉenoj kaj de Karlo Borromeo, seriozan/religian kaj sovaĝan ĝardenon supre de la rojo Altersbach en formo de Kalvaria monto kie troviĝis iam ankaŭ diversaj skulptaĵoj de ermitoj medite gapantaj la kalvarimontajn kapelojn kaj ermitejo kun enloĝanto. Esprimu la sovaĝeco la dian naturon kontraŭe al la feŭda, malnatura mondo. Krome ne estu ĝenata la edifaj momentoj per malreligia lindeco. De ĉio tia konserviĝis bedaŭrinde nur kelkaj fundamentoj. Jes ja konserviĝis la natura sovaĝa ĝardeno apud la rojo Alterbach en Anif estante nun memstara parto de la historia kastelĝardenaro. Grandaj partoj de la sakrala ĝardeno apartenas nuntempe al la zooparko kiu uzas tiujn malnovajn parkopartojn tre malavare.

Pejzaĝĝardeno ĉirkaŭanta HellbrunnRedakti

Pluse unikas la bone konserviĝinta ĉirkaŭanta pejzaĝmedio:

  • Hellbrunn-aleo (Hellbrunner Allee), kune kun Princa vojo la plej malnova en Meza Eŭropa ĝis nun ekzistanta aleo (eble eĉ mondskale!) kies konstruon ni dankeme ŝuldas al princo kaj arkiepiskopo Markus Sittikus kiu ordonis en 1614/1615 ties aranĝon laŭ malfrurenesancaj gustoj - en akso al Kastelo Freisaal. Tio fakte plilongigas la princan ĝardenon longen en la medion substrekonte la absolutisman suverenecon de la reganto juna.
  • Princa vojo (Fürstenweg), tilia aleo, kondukas ĝis la borda arbaro kaj la bordo mem de la rivero Salzach. La aleo formas akson de la kastela konstruaĵo kaj de la Stela lageto.
  • La Granda ĝardenakso (Große Gartenachse) ekas ĉe la Akvaj amuzigiloj per skulptaĵo de la diino Diano. Sekve ĝi eosten efektivigas la simetrian akson de la ornama Granda akvoteretaĝo (Großen Wasserparterre) kontinuante rekte trans la Ĉasadĝardeno, la Ĉeborda arbaro kaj Salzach-rivero ĝis la iom alte situanta Kastelo Goldenstein. Iam la akso intence interrompitis per la artefarita kaj per grotoj ekipita Fraga monto (Erdbeerberg) por marki la akuratan mezon de la tuta komplekso. La Granda ĝardenakso ĉirkaŭ la jaro 1730 danke al aranĝo de ambaŭflanka pina aleo en la Ĉasadĝardeno arkitekture eĉ pli videbliĝis. Samtempe oni ebenigis la Fragan monton. La kverka linio en la ĝardenparko ankaŭ estas aĵo monumentprotektita.

Bildoj kaj citaĵojRedakti

  • Sur la meza parto de la Puto de Altemps legeblas jenaj belaj vortoj: Was du hier an lieblichen Hügeln, saftigen Wiesen und glänzenden Wassern schauest, hat Markus Sittikus, Erzbischof von Salzburg und Landesfürst, die vernachlässigten Gaben der Natur nicht ohne Mitleid bewundernd, mit Mauern umgürtet, mit Theatern geschmückt; aus einem Sumpf sammelte er all die verschiedenen Quellen und widmete sie der geliebten Nachwelt 1613.[1]
  • Ekkrio de Domenico Gisberti en 1870: Oh, welches Paradies auf Erden! Der Garten: ein Labyrinth der Wasser, ein Spiel der Najaden, ein Theater der Blumen, eine Arena der Umherblickenden, Kapitol der Statuen, Museum der Grazien, eine Fülle vernunftvollen Erschauens im fröhlichen Hinsehen! Oh süße Einsamkeit! Oh geheimnisvoller, nur eines Königs würdiger Wald! In solchen Wäldern verliere ich mich selbst, eher noch als in einem Labyrinth. Nur fehlen mir die Worte alles zu schildern. In den Wassern finde ich Venedig verkörpert, in den künstlichen Bauten aber Rom gleichsam zusammengefasst.[2]

Planoj aktualaj je plibeligoj ĉe Princa vojoRedakti

Nuntempe uzatas iamaj historiaj ĝardeneroj ene de la muroj ankoraŭ kiel malbele asfaltitaj parkumejoj. La iam fortimpresa alirzono disde Hellbrunn-aleo al la eosta portalo kastela servas ankaŭ por parkumado. Alilokigo de tiaj ĝenantaj poraŭtomobilmalbelaĵoj kaj la kombino de ĉiuj parkumzonoj je unu loko rekomendendas ege. Sekve gravos ankaŭ la refaro de la asfaltitaj zonoj laŭ historiaj modeloj.

LiteraturoRedakti

  • Wilfried Schaber: Hellbrunn – Schloss, Park und Wasserspiele. Schlossverwaltung Hellbrunn, Salzburg 2004. ISBN 3-200-00075-9.
  • Reinhard Medicus: Der Kreuzwegberg in Hellbrunn und der Anifer Alterbach. In: Bastei – Zeitschrift des Stadtvereines Salzburg für die Erhaltung und Pflege von Bauten, Kultur und Gesellschaft. 54 Jg. Salzburg 2005. 2. Folge, p. 31–35.
  • Robert Bigler: Schloss Hellbrunn, Wunderkammer der Gartenarchitektur. Böhlau Verlag, Wien 1996.
  • Sibylle Kampl und Christof Kühberger (eld): Schaulust - Die unerwartete Welt des Markus Sittikus. Verlag Schlossverwaltung Hellbrunn, Salzburg 2016.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Hellbrunn en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Traduko: Kion vi volonte rigardas tie ĉi - la amikajn montetojn, la akvozajn herbejojn, la brilajn akvojn - faris Markus Sittikus, arkiepiskopo salcburga kaj landa princo. Li ja admiris la donacojn neglektitajn de naturo kompateme, konstruigis ĉirkaŭantajn murojn, ornamis tion per teatrejoj. El marĉolando li kolektigis la diversajn fontojn dediĉante ĉion al la karesata idaro.
  2. Traduko: Ho, kia paradizo surtera. La ĝardeno: labirinto de akvoj, ludo de la Najadoj, teatro de la floroj, areno de la ĉirkaŭrigardantaj, kapitolo de statuoj, muzeo de la gracioj, pleno de racia impresiĝo dum gaja gapado! Ho solec dolĉa, ho sekreta nur je reĝo digna arbaro! En tiaj arbaroj mi perdiĝas pli ol en labirinto. Mankas simple al mi la vortoj por priskribi ĉion. En la akvoj mi ja trovas Venecion duan, en la artefaritaj konstruaĵoj rezumon de Romo.