Diana

Romia diino de ĉasado, Luno, kaj nasko; identigita kun la helena diino Artemiso

Diana (latine Dīāna [diˈaːna]) estis romia diino, la diino de luno kaj ĉaso. Ŝia kultu kunfandiĝis kun tiu de la helena diino Artemiso. Laŭ Francisko Azorín Diana estis Romana diino, identigita je la greka Artemisa; simbolis la lumon, ikonografie ŝi estas prezentata per ĉasistino, krom en Efezo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina Diana.[2]

Diana
Meister der Schule von Fontainebleau 001.jpg
Informoj
Eble sama Artemiso • Seleno • astrologia Luno • Devana
Sekso ina
Okupo ĉasisto • arkpafisto
Patro Jupitero
Patrino Latona
Gefratoj Apolono
Infanoj Kupido
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Diana of Versailles.jpg

AtributojRedakti

Diana estas la diino de la arbaro, ĉasado, luno, bestoj, virinoj dum akuŝo kaj de ĉio libera kaj sovaĝa.

KultoRedakti

Iuj el ŝiaj sanktejoj ankoraŭ staras en Italio. Estis antikva templo de Diana sur la Aventino en Romo.

La kulto de Diana kunfandis kun la kulto de Artemisa, ŝia greka ekvivalento, kies centro estis en Efezo ĉe ŝia granda templo, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Inter la keltoj, la kulto de Diana kunfandis kun la kulto de Abnoba kaj Arduinna.

La festotago en Romo estis la 13-a de aŭgusto.

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 55.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭRedakti