Helena mitologio

(Alidirektita el Greka mitologio)

La helena mitologio estas aro da mitoj kaj legendoj de la antikvaj grekoj, kiu temas pri iliaj diversaj dioj kaj herooj, la naturo de la mondo kaj la origino kaj signifo de iliaj propra kultado kaj ritoj. Sur ĝi baziĝis la Greka religio, kiu iĝas gravega ilo por ke la fakuloj kaj reserĉistoj sciu pli pri la religiaj kaj politikaj institucioj de la Antikva Grekio kaj, ĝenerale, pri tiu civilizacio kaj la maniero kiel oni kreas mitojn[1].

La greka triopo kaj la distribuo de la tri regnoj de la Tero: Dio Zeŭso (Ĉielo), Poseidon (Maroj kaj oceanoj) kaj Hadeso (submondo). Teoj (negravaj dioj) estas la infanoj de ĉi tiu triopo.
Busto de Zeŭso trovita en Otricoli Vatikanaj muzeoj.

La greka mitologio konsistas eksplicite en vasta sortimento da rakontoj kaj implicite en figuraj artoj, kiel la pentrita ceramiko kaj votaj oferaĵoj. La helena mitaro klarigis la originon de la mondo kaj detalis la travivaĵojn de bunta aro da dioj, herooj kaj aliaj mitologiaj estaĵoj. Tiuj rakontoj estis divastigitaj per parola poezia tradicio, sed ĝi supervivis ĝis nun danke ĉefe al la greka literaturo.

La plej konataj beletraj fontoj, la epopeaj poemoj Iliado kaj Odiseado, baziĝas sur la okazintaĵoj de la Troja milito. Du poemoj de la samtempulo de Homero, Heziodo, la Teogonio kaj Laboroj kaj tagoj, klarigas per riĉa rakontaro la originon de la mondo, la sekvadon de diaj regantoj kaj homaj epokoj, kaj la kialojn de la homaj tragedioj kaj oferaj kutimoj. Ankaŭ enhavas mitojn la Homeraj himnoj, kelkaj fragmentoj de epopeaj poemoj pri la Troja ciklo kaj de lirika poezio, la verkoj de damistoj de la 5-a jarcento a.K., kaj studoj de reserĉistoj kaj poetoj de la helena kaj romia tempoj, kiel Plutarko kaj Paŭzanio.

Arkeologiaj eltrovaĵoj estas ankaŭ grava fonto de detaloj pri la helena mitologio, tial kial la diversaj dioj kaj herooj tre ofte ornamis artaĵojn. Geometriaj desegnoj sur ceramikaĵoj de la 8-a jarcento a.K. prezentis ofte scenojn de la Troja cirklo kaj de la prodaĵoj de Heraklo, kaj dum postaj periodoj (arkaika, klasika kaj helena) oni kutime prezentis scenojn de la verkaro de Homero kaj aliaj por pli bone klarigi la parolan rakontadon kaj kompletigi la tiaman literaturon[2].

La greka mitologio diversmaniere kaj profunde influis sur la postaj kulturo kaj literaturo de la okcidenta civilizacio, kaj ankoraŭ restas en la karakterizaĵoj de tiuj kulturoj kaj lingvoj. Multnombraj poetoj kaj artistoj trovis inspiradon en ĝi edke la plej antikvaj tempoj ĝis nun, malkovrante nuntempajn signifon kaj gravecon de la klasika mitaro[3].

Fontoj de la helena mitologio redakti

La helena mitologio konserviĝis ĝis nun danke ĉefe al la greka literaturo kaj al la prezentado de mitologiaj scenoj sur artaĵoj jam ekde la geometria periodo (ĉ. 900-800 a.K.)[4].

Beletraj fontoj redakti

 
La romia poeto Vergilio, sur Vergilius Romanus, manuskripto de la 5-a jarcento. Li klarigis detalojn de la helena mitologio en multaj el siaj verkoj.

La mitaj rakontoj ĉefrolas en preskaŭ ĉiuj ĝenroj de la greka literaturo. Tamen, la sola ĝenerala faka libro pri mitologio el tiuj tempoj kiu supervivis ĝis nun estas la mitologia biblioteko de Pseŭdo-Apolodoro, kiu celas unuigi la malsamajn versiojn de la mitoj kaj danke al tio ĝi iĝas elstara resumo de la tradicia greka mitaro kaj de la legendoj de la lokaj herooj[5]. Apolodoro vivis plimalpli dum la jaroj 180-120 a.K. kaj li skribis pri multaj el tiuj aferoj. Tamen, la Biblioteko pritraktas eventojn kiu okazis post la morto de sia hipoteza aŭtoro, kaj pro tio oni preferas nomi lin "Pseŭdo-Apolodoro". Eble oni atribuis tiun verkon al li ĉar la vera verkisto baziĝis sur antaŭaj rakontoj de Apolodoro.

El la plej antikvaj beletraj fontoj elstaras la du epopeaj poemaroj de Homero, Iliado kaj Odiseado. Aliaj poetoj kompletigis la «epopean ciklon», sed tiuj ne tiel gravaj poemoj perdiĝis preskaŭ entute. Krom ilia tradicia nomo, la Homeraj himnoj tute ne rilatas al tiu aŭtoro. Ili konsistiĝas el ĥoraj himnoj el la plej antikva periodo de la tiel nomata lirika epoko[6]. Heziodo, eble samtempulo de Homero, ebligas per sia Teogonio (Origino de la dioj) koni la plej detalan rakonton de la unuaj grekaj mitoj. Ĝi priskribas la kreadon de la mondo, la origino de la dioj, titanoj kaj gigantoj, inkludante tre precizajn genealogiojn, popolajn rakontarojn kaj etiologiajn mitojn. Laboroj kaj tagoj, de la sama verkisto, estas lerniga poemo pri la agrokultura vivo, kaj rakontas ankaŭ pri la mitoj de Prometeo, Pandora kaj la kvar epokoj. Per ĝi, Heziodo konsilas pri kiel akiri sukceson en mondo tiel danĝera, eĉ pli pro la dioj[2].

La lirikaj poetoj ofte inspiradis en la mitaro, sed la maniero kiel ili pritraktis ĝin estis iom post iom malpli rakonta kaj pli aluda. La grekaj lirikaj poetoj, inkluzive Pindaro, Bakilido kaj Simonido, kaj la bukolikoj, kiel Teokrito kaj Bion, priskribas nur individuajn mitologiajn okazintaĵojn[7]. Aldone, la mitoj estis nepraj por la disvolviĝo de la klasika atena teatro. La tragikaj dramaturgoj Esĥilo, Sofoklo kaj Eŭripido prenis la plimulton el iliaj intrigoj el la mitaro pri la heroa epoko aŭ la Troja milito. Tiel, multaj el la plej elstaraj tragediaj historioj (kiel tiu de Agamemno kaj lia idaro, Edipo, Jasono kaj Medea) prenis ilian klasikan formon el tiuj teatraĵoj. La komika dramaturgo Aristofano ankaŭ uzis mitojn, kaj en Birdoj kaj en Ranoj[6].

La historiistoj Herodoto kaj Diodoro Sicilia, kaj la geografiistoj Paŭzanio kaj Strabo, kiu vojaĝadis tra la tuta greka mondo kaj priskribis la rakontojn kiujn ili aŭdis ĉie, aldonis multnombrajn mitojn kaj lokajn legendojn, kiuj ofte iĝis alternativaj versioj de la oficialaj historioj, kutime ne tre konataj de la plimulto [7]. Aparte, Herodoto serĉis la diversajn tradiciojn kaj klopodis trovi historiajn aŭ mitologiajn komunajn devenojn per komparado inter Grekio kaj Oriento[8][9], kaj tiel kompari kaj unuigi la originon kaj miksadon de diversaj kulturaj konceptoj.

La helena kaj romia poezio, kvankam esti verkita kiel literatura praktikado pli ol kultura priskribo, enhavas gravajn nuancojn kiuj alimaniere ne supervivintus ĝis hodiaŭ. Tiu kategorio inkluzivas la verkojn de:

Fabloj kaj Pri astronomio, de la romia verkisto konata kiel Pseŭdo-Higeno estas du gravaj ne poeziaj kompendioj de mitoj. Kromaj du taŭgaj fontoj estas Imagoj de Filostrato kaj Priskriboj de Kalistrato.

 
Aĥilo mortigante trojan malliberulon antaŭ Karono, sur etruska kratero, fino de la 4-a aŭ komenco de la 5-a jarcento a.K..

Fine, Arnobio kaj kelkaj bizancaj verkistoj, aldonas gravajn detalojn al mitaro, kelkaj el ili devenante de grekaj skribaĵoj jam perditaj. Inter ili oni inkludas vortaron de Hesikio, la Suido kaj la eseoj de Johano Tzetzes kaj Eŭstacio. La moraliga kristana vidpunkto pri la greka mitaro resumiĝas per la tiama proverbo ἐν παντὶ μύθῳ καὶ τὸ Δαιδάλου μύσος (en ĉiu mito kaŝiĝas la profanado de Dedalo), kiun la propra Suido klarigas: ĝi aludas la rolon de Dedalo kiam li helpis la «kontraŭnaturan lascivon» de Pazifao kun la taŭro de Pozidono. Do la kialon kaj kulpon de tiaj malvirtoj oni atribuis al Dedalo, kaj al la greka mitologio ĝenerale.[10]

Arkeologiaj fontoj redakti

La malkovroj de la mikena civilizacio fare de la germana arkeologiisto Heinrich Schliemann en la 19-a jarcento kaj de la minoa en Kreto fare de la brita sir Arthur Evans dum la sekvanta ebligis klarigi multajn el la duboj pri la epopeaj verkoj de Homero, kaj aldonis arkeologiajn pruvojn de la mitologiaj rakontoj pri dioj kaj herooj. Bedaŭrinde, la certeco pri mitoj kaj ritoj en tiuj fosad-kampoj estar nur monumenta, tial ke la enskribadojn per linia skribo B (antikva varianto de la greka, kiun oni trovis kaj en Kreto kaj landinterne) oni nur uzis por registri inventarojn, kaj tie malmultfoje kaj ne klare aperis nomoj de dioj aŭ herooj[2].

La geometria desegnado sur ceramiko de la 8-a jarcento a.K. prezentis scenojn de la troja ciklo, kaj de la adventuroj de Heraklo[2]. Tiuj videblaj bildoj pri la mitaro estas gravaj pro du kialoj: unue oni certigis multajn mitojn danke al la pentraĵoj sur vazoj, anstataŭ la kutimaj beletraj fontoj (ekzemple, el la dek du laboroj de Heraklo, nur la prodaĵo kun Cerbero aperas en samtempa verko)[11] kaj due, la vidaj fontoj ofte reprezentis mitojn aŭ scenojn kiuj aperas en neniu literatura fonto el tiuj, kiu ankoraŭ konserviĝas. Kelkfoje, la unua konata prezentado de mito en geometria arto antaŭis kelkajn jarcentojn al ĝia unua konata priskribo en malfrua arkaika poezio[4]. Dum tiuj arkaika (ĉ. 750-500 a.K.), klasika (ĉ. 480-323 a.K.) kaj helena periodoj aperas homerajn scenojn kaj aliaj por kompletigi la tiamajn beletrajn pruvojn[2].

Ĝenerala resumo de la mita historio redakti

La tri epokoj, gravuraĵo de Virgil Solis por Metamorfozoj de Ovidio, 16-a jarcento.

La greka mitologio evoluadis iom post iom por adaptiĝi al la ŝanĝoj de sia propra kulturo, kiun la mitologio priskribas, ĉu eksplicite ĉu per siaj implicitaj simboloj kaj aludoj. Tiu evoluo estas esence politika en la literaturaj verkoj kiuj konserviĝis ĝis nun, tial kial ili estis skribitaj dum la lasta periodo, fine de tiu adaptiĝa proceso[12].

La unua loĝantaro de la Balkana duoninsulo estis agrokultura popolo, kiu animisme rilatigis spiritojn al ĉiu nuanco de la naturo. Fine, tiuj malprecizaj staĵoj homiĝis, kaj aldoniĝis al la loka mitologio kiel dioj[13]. Kiam nordaj triboj invadis la duoninsulon, ili kunportis novan panteonon, kie ĉefrolis karakterizaĵoj kiel forteco, kuraĝo dum batalo, konkeremo kaj perforta heroemo. Kromaj diaĵoj de tiu agrikultura civilizacio, pli antikvaj, unuiĝis al tiuj de la povaj konkerintoj aŭ restis kiel negrava kultado.[13]

Dum la lasta duono de la arkaika epoko, la mitoj pri rilatoj inter dioj kaj herooj iĝis pli kaj pli oftaj, montrante paralelan evoluon de la lerniga pederastio (παιδικός ἔρως paidikos eros), kiun oni pensas la novaj popoloj enigis dum la 7-a jarcento a.K.. Fine de la 5-a jarcento a.K. la poetoj atribuis almenaŭ unu eromenon (adoleskanta lernanto kaj amanto) al ĉiu grava dio (escepte Areso) kaj al multaj legendaj roluloj[14]. Oni ankaŭ interpretis antaŭajn rakontojn, kiel tiu pri Aĥilo kaj Patroklo, laŭ tia pederastia vidpunkto[15]. Aleksandriaj poetoj unue, kaj la beletraj mitologiistoj de la Antikva Romia Imperio poste, tiamaniere adaptiĝis multajn rakontojn pri roluloj de la greka mitologio.

Granda sukceso de la epopea poezio estis la kreado de historiaj cikloj, kaj el tio, la generado de la ideo pri mitologia kronologio. Tiel, la greka mitologio prezentiĝas kiel epoko de la evoluo de la mondo kaj la homaro[16]. Kvankam tiuj rakontoj pleniĝas de kotraŭdiroj kiuj malebligas krei konkretan kaj klaran tempan linion, proksimuma kronologio distingiĝas. Laŭ ĝi, la mitologian historion de la mondo oni povas dividi en tri aŭ kvar periodojn:

  1. La origina mitarodia tempo (teogonioj, naskiĝo de la dioj): rakontoj pri la deveno de la mondo, la dioj kaj la homa raso.
  2. La tempo kiam homoj kaj dioj libere interrilatiĝis: historioj pri la unua interagado de dioj, duon-dioj kaj mortemuloj.
  3. La heroa tempo, kie la dia agado estis malpli aktiva. La lastaj kaj pli famaj heroaj legendoj priskribas la Trojan militon kaj ĝiajn rezultojn (kiujn aliaj fakuloj konsideras kvara tempo)[17].

Kvankam la nuntempaj reserĉistoj plej ofte interesiĝas pri la dia tempo, la grekaj verkistoj de la arkaika kaj klasika epokoj ĉefe preferis la heroan, kaj registris kronologion kaj gravajn eventojn por klopodi respondi la bazan demandon pri kiel la mondo estis kreita. Ekzemple, la heroaj Iliado kaj Odiseado estis pli ampleksaj kaj iĝis ege pli famaj ol la Teogonio kaj la Homeraj Himnoj. Influite de Homero, la kultado de herooj reordigis la spiritan vivon, laŭ la divido inter la mondo de la dioj kaj tiu de la mortintaj herooj, tio estas, la kronikoj de la olimpanoj[18]. En sia Laboroj kaj tagoj, Heziodo priskribas kvar homajn tempojn (aŭ rasojn): ora, arĝenta, bronza kaj fera. Tiuj rasoj aŭ epokoj estis sendepende kreitaj de dioj, Krono formis la oran kaj Zeŭson la ceterajn. Heziodo situas la heroan tempon (aŭ rason) ĝuste post la bronza, kaj la lasta (dum kiu la poeto vivis) estus la fera, la malpli bona laŭ li pro la eniradon de malboneco fare de Pandora, kiu malliberigis ĉiun bonan karakterizaĵon de la vivo, krom la espero[19]. En sia Metamorfozoj, Ovidio inspiradis en tiu Hezioda koncepto pri la kvar tempoj[20]

La dia tempo redakti

Kosmogonio kaj kosmologio redakti

 
Saturno (Krono) vorante sian idaron, de Francisco de Goya, 1819-1823.

La «mitoj pri origino» aŭ «kreadaj mitoj» simbolas la klopodon komprenigi la universon laŭ homa pensmaniero, kaj klarigi la devenon de la mondo[21]. La plej divastigita tiama versio, kvankam filosofa rakonto pri la origino de la kreaĵoj, estis tiu kiu Heziodo detalis en sia Teogonio. Ĝi komencis per Ĥaoso, senlima malpleno. el ĝi spruĉis Geon (la Tero) kaj aliaj bazaj diaĵoj: Eroso (Amo), Tartaro (Abismo) kaj Erebo (Mallumo)[22]. Sen vira bezono, Geo naskis Uranon (Ĉielo), kiu fekundigis ŝin. El tiu unuiĝo naskiĝis la Titanoj (Oceano, Kojo, Krejo, Hiperiono, Japeto, Teja, Rea, Temiso, Mnemozina, Feba, Tetiso kaj Krono), poste la unuokulaj Ciklopoj kaj la centmanaj Hekatonkiroj. Krono («la plej juna, kun malica menso kaj la plej terura el la filoj de Geo»)[22] kastris sian patron kaj tiel akiris la povon sur la ceteraj diaĵoj, kun sia fratino Rea kiel edzino kaj la ceteraj Titanoj kiel kortego.

La temo pri patra-fila konflikto reaperis kiam Krono estis siavice alfrontita de sia filo Zeŭso. Post perfidi sian patron, la titano pensis ke sia idaro agos same, kaj pro tio li forkaptadis kaj manĝadis ĉiujn iliajn gefilojn tuj post ilia naskiĝo. Rea ekmalamis lin pro tio, kaj kiam ŝi naskis Zeŭson, ŝi anstataŭis lin per ŝtono, kiun Krono manĝis, kaj kaŝigis la infanon. Kiam Zeŭso plenaĝis, li servis al sia patro magian trinkaĵon, danke al kiu la titano vomis sian tutan idaron (kaj la ŝtonon), kiuj restadis ĝis tiam en ilia patra stomako. Tiam komenciĝis la titanomakio, granda batalo inter dioj kaj titanoj kiu simbolas la alvenon de nova panteono fare de la invadintaj popoloj, kaj la anstataŭo de la antikvaj animismaj lokaj dioj. Dum tiu lukto, Zeŭso liberigis la ciklopojn el Tartaro, kaj kun ilia helpo la olimpanoj venkis kaj punis la titanojn per mallibero en la subtera mondo[23].

 
Nokto de William Adolphe Bouguereau (1883). Nikso ĉefrolis ĉe la orfea teogonio.

Ankaŭ Zeŭso suferis pro la sama zorgo (esti detronigita de sia filo), eĉ pli kiam oni antaŭdiris ke lia unua edzino, Metiso, naskos diaĵon pli pova ol li. Malgaje, sed rezolute, li manĝis Metison, kiu jam estis graveda de Atena. Kelka tempo poste la diino eliris el la kapo de sia patro, plenkreska kaj preta por milito, do tial kial ŝi ne vere "naskiĝis", la profetaĵo ne plenumiĝis. Tiu rakonto pravigus la gravecon de la diino (ĉefe en Ateno) kaj ŝian aliĝon al la greka panteono senkonflikte kun la greveco de Zeŭso en aliaj regiono de Grekio.

La antikva greka koncepto de poezio konsideris la teonogion la propotipa poezia ĝenro (mythos), kaj atribuis ĝin eĉ magiajn influojn. Orfeo, la arketipa poeto, prezentiĝis kiel deklamanto de teogonioj, kiujn li uzis eĉ por trankviligi marojn kaj tempestojn en Pri Argonaŭtoj de Apolonio kaj kortuŝi la inferajn diojn kiam li subiris tien por renkontiĝi lian edzinon. Kiam Hermeso elpensis la liron en la Homera Himno dediĉita al li, la unua kanto kiun li inventis estis tiu, pri la naskiĝo de la dioj.[24]. La hezioda Teogonio ne nur estas la rakonto pri la dioj plej komplete konservita ĝis nun, ĝi ankaŭ klarige priskribas la funkcio de la poetoj dum la arkaika tempo, per ĝia detala prepara alvoko al Muzoj. La origino de la dioj inspiris ankaŭ multajn poemoj jam perditaj, inkluzite tiuj, kiujn oni atribuis al Orfeo, Muzeo, Epimenido, Abariso kaj aliaj legendaj divenistoj, kaj estis uzataj dum purigaj kaj misteraj ritoj. Kelkaj indicoj pruvas ke Platono baziĝis sur tiama versio de orfea teogonio[25]. Tamen, la partoprenantoj de tiuj ritoj estis devigitaj silenti pri ĉio kion li faris kaj aŭdis, kaj pro tio ili estas malmulte konataj. Nur troviĝas kelkaj aludoj al la publika parto de tiu kultado.

En la klasika Grekio troviĝis prezentadoj sur ceramikaĵoj kaj religiaj verkoj, kiujn oni interpretis (aŭ misinterpretis) laŭ diversaj kaj malsamaj mitoj kaj legendoj. Kelkaj fragmentoj de tiu literaturo restas ĉe aludoj de novplatonismaj filozofoj kaj papiroj ĵus eltrovitaj. Unu el tiuj, la papiro Derveni, pruvas ke almenaŭ ĝis la 5-a jarcento a.K. troviĝis teogonia kaj kosmogonia poemo atribuita al Orfeo. Tiu poemo klopodis superi la Teogonion de Heziodo, kaj laŭ ĝi la dia genealogio pligrandiĝis per Nikso (Nokto), kiel definitiva origina estaĵo antaŭa al Urano, Krono aŭ Zeŭso[25][26], kies krea funkcio (kune kun Erebo) komparas sin kun tiu de la hezioda Ĥaoso.

La unuaj filosofaj kosmologiistoj reagis kontraŭ (aŭ kelkfoje baziĝis sur) la mita popola konceptaro divastigita ĝis tiam, kiu eble devenis de la poemaro kaj de Homero kaj de Heziodo. Laŭ Homero, la Tero estas ebena disko kiu ŝvebas sur la rivero Oceano sub duon-sfera ĉielo kie troviĝis la Suno kaj steloj. Helio (Suno) koĉere transiris la ĉielon, kaj navigis reen nokte sur ora vazo. Oni kutime preĝis kaj ĵuris je la suno, tero, ĉielo, riveroj kaj ventoj, kaj konsideris la naturajn fendojn enirejoj al la subtera mondo Hadeso, kie loĝis la mortintoj[2][27].

La greka panteono redakti

 
La Olimpaj dioj de Monsiau, fine de la 18-a jarcento.
Vidu ankaŭ: Greka religio kaj Olimpanoj.

Laŭ la klasika mitologio, post la detronigo de la titanoj, la nova panteono de dioj estis enkondukita. Inter la ĉefaj grekaj dioj elstaris la dekdu (tiu nombro ŝajnas esti relative moderna[28]) olimpanoj, kiuj loĝis en Olimpo sur la atento kaj regado de Zeŭso. Krom ilin, grekoj adoris diversajn naturajn diaĵojn, la kaprin-dion Pajnon, la nimfojn (fontanaj najadoj, arbaj driadoj kaj maraj nereidinoj), riverajn diojn, satirusojn kaj aliajn. Aldone, oni kredis je misteraj povoj ĉe submondo, kiel la Erinioj (aŭ Furioj), kiu turmente punis familiajn krimojn[29]. Honore al nova diaro, poetoj verkis 33 kantojn kiujn oni nomis Homeraj Himnoj[30]. Gregory Nagy priskribas ilin kiel simplaj prov-verkoj (kompare kun la Teogonio), ĉiu el ili dediĉita al respektiva dio.[31].

Inter la vasta diverseco de mitoj kaj legendoj kiu konsistigas la grekan mitologion, lokaj diaĵoj de ĉiu greka popolo estis prezentitaj esence hom-forme, sed kun spiritaj korpoj. Laŭ Walter Burkert la karaktero de tiu antropomorfismo baziĝas sur ke la grekaj dioj estis personoj, ne abstraktaĵoj, ideoj aŭ konceptoj[32]. Sendepende de iliaj esencaj formoj, la antikvaj greka dioj havis diversajn mirindajn kapablojn, inter kiuj elstaris ilia malvundeblecon, ili neniam malsaniĝis kaj tre malofte kaj escepte estis vunditaj ĉe batalo. Konsekvence, ili estis nemorteblaj kaj ĉiame junaj. Tiuj du lastaj nuancoj resumas la tiaman diecon, kaj por ĝin daŭrigi la diaĵoj kutime uzadis nektaron kaj ambrozion, diaj trinkajoj kiuj renovigis ilian dian sangon (ikoro)[33].

Ĉiu dio havis propran genealogion, interesiĝas pri malsamaj celoj, fakis pri konkretaj povoj kaj kapabloj kaj kondutis laŭ ununura personeco. Tamen, iliaj priskriboj multe ŝanĝis laŭ la loko kie ili estis kultitaj, multfoje kontraŭdire, ĉar oni adaptigis ilin al la antaŭaj lokaj diaĵoj aŭ tiamaj cirkonstancoj. Kutime oni alvokis ilin (per poemo, deklamado, preĝo aŭ kultado) per kombino de ilia nomo kaj kromnomo, kiu individuigis ilin inter iliaj diversaj prezentadoj (ekzemple, Apolono Musageta estis Apolono kiel estro de la muzoj, Atena Parthenos estis Atena kiel diino de la akropolo kaj helpantino dum naskoj). Alternative la kromnomo rilatis ilin kun loka aŭ faka nuanco, eble antaŭa al la starigo de ilia kultado.

La plimulto de la dioj rilatiĝis kun specifaj aspektoj de la ĉiutaga vivo. Ekzemple, Afrodito estis diino de la amo kaj beleco, Areso de la milito, Hadeso de la mortintoj kaj Atena de saĝeco kaj kuraĝo[34]. Kelkaj dioj, kiel Apolono kaj Dionizo, rolis malsimplajn simbolajn karakterojn kaj miksadon de funkcioj krom aliaj, kiel Hestio (laŭlitere, hejmo) kaj Helio (laŭvorte, Suno), estis nur personigoj. La grekaj temploj plej imponaj estis dediĉitaj al limigita nombro da dioj, sur kiu baziĝis la plej aktivaj tutlandaj kultadoj. Tamen, multaj regionoj kaj urboj starigis lokajn proprajn kultadojn al malpligravaj dioj, aŭ al la gravaj, sed per speciala ritaro kaj mitaro ofte nekutima en aliaj urboj. Dum tiu epoko oni stablis la kultadon de herooj aŭ duon-dioj, kiu kompletigis tiun dian.

La tempo kiam dioj kaj homoj kunloĝis redakti

Inter la tempo kiam homaro ankoraŭ ne estis kreita kaj tiu kiam dioj ne multe enmiksis sin en la ĉiutaga homa vivo ekzistis transira ŝtupo de ofta kaj libera rilato inter la mortemuloj kaj ilia diaro. Ĝi okazis dum la unuaj tempoj de la mondo, kiam la popoloj plej libere vagadis tra la mondo kaj miksiĝis inter ili kaj kun la diaĵoj. Tiu tempo estas spegulita en Metamorfozoj, de Ovidio, kiu arigis tiamajn rakontojn en du grupojn: rakontoj pri amoj kaj rakontoj pri puno de malvirta agado.[35].

 
Nuptofesto de Peleo kaj Tetiso, de Hans Rottenhammer, ekzemplo de kunvivado de dioj kaj mortemuloj.

Rakontoj pri amo kutime temis pri sang-adulto, allogado aŭ seksperfortado de mortemulino fare de dio, el kio devenis nova heroa genealogio. Laŭ ili, rilatiĝi kun dioj evitindas, tial kial eĉ konsentitaj rilatoj ofte malgaje finis.[35]. Nur escepte estis diino tiu kiu amindumis mortemulon, kiel rakontas la Homera Himno al Afrodito, laŭ kiu la diino enamiĝis de Anĥizo, kaj eĉ havis kun li filon (Eneo)[36].

La dua grupo da rakontoj (tiuj pri punoj) kutime temas pri alpropiĝo aŭ elpensado de iu grava kultura progresaĵo, ekzemple kiam Prometeo ŝtelis la fajron al la dioj, aŭ kiam li aŭ Likaono stablis la oferan ritaron, Tantalo prenis dian nektaron kaj ambrozion el la tablo de Zeŭso kaj disdonis ĝin al liaj regatoj, scigante tiel la diajn sekretojn. Same kiam Demetro instruis agrokulturon kaj la Eleŭzajn Misterojn al Triptolemo, aŭ kiam Marzio elpensis la aŭlon kaj konkuris kun Apolono en muzika konkurso. Laŭ tiu vidpunkto, Ian Morris interpretas la prodaĵojn de Tezeo kiel la meza punkto inter la dia historio kaj tiu de la homaro[37]. Fragmento de anonima papiro el la 3-a jarcento a.K. detale priskribas la punon al Likurgo, reĝo de Trakio, pro agnoski la diecon de Dionizo tro malfrue: li suferis terurajn turmentojn eĉ dum sia sekvanta vivo en Hadeso[38]. La historio pri la alveno de Dionizo por stabli sian kultadon en Trakio estis ankaŭ ĉefa intrigo de esĥila trilogio[39]. Laŭ aliaj tragedio, Bakĥantinoj de Eŭripido, Dionizo ankaŭ punis la teban reĝon Penteon, pro malrespekteme trakti la dion kaj spioni liajn adorintinojn, la Menadojn[40]

Kroma rakonto, bazita sur antikva folklora legendo[41] kaj poste versiita per simila historio, Demetro serĉadis sian filinon Persefonon laŭ la formo de maljunulino nomita Doso, kaj gastis ĉe Celeo, afabla kaj sindonema reĝo de Eleŭzo (Atiko). Dankeme, ŝi klopodis senmortigi lian filon Demofonto, sed ne sukcesis fini la ceremonion ĉar subite eniris Metaniro, kiu trovis ŝin bruligante la infanon kaj ekkriis. Tio ĉagrenis la diinon, kiu bedaŭris ke la stultaj mortemuloj ne komprenis la ritaron[42].

La heroa tempo redakti

 
Statuo de Aĥilo en Korfuo. La heroa tempo komencis per la prodaĵoj de Heraklo, kaj sekvis ĝin militaj ekspedicioj, kiel tiu de la Argonaŭtoj kaj la Troja milito.

Oni nomas heroan tempon tiu, dum kiu naskiĝis la herooj, kiuj komencis per iliaj prodaĵoj novan kultadon[43]. La epopeaj poezio kaj genealogio kreis ciklojn de rakontoj, arigitaj ĉirkaŭ konkretaj herooj aŭ okazintaĵoj, kaj stablis la familiajn rilatojn inter la diversaj heroj, ordigante tiel la malsamajn historiojn per unuigita sinsekvo. Laŭ Ken Dowden, ĝi similas al skandinavaj sagaoj, tial kial oni priskribas la adventurojn kaj tragediojn de kompletaj familioj dum sinsekvaj generacioj[16].

Post la stablo de la kultado de herooj, dioj kaj herooj konsistigis la sakralan parton de la religio, kaj ili ĉefrolis ĵurojn kaj preĝojn[18]. Malsame al la dia tempo, la heroa ne enhavas fiksan kaj konstantan liston da herooj. Ĉefaj dioj ne plu naskiĝis dum tiu epoko, sed novaj heroj sencese spruĉis el la mortintaro. Kroma malsameco inter tiu tempo kaj la dia estas ke ĉirkaŭ la nova heroo oni stablis la ĉefan kultadon kaj identigadon de la loka loĝantaro[18].

Oni konsideras la mirindajn prodaĵojn de Heraklo kiel la komenco de tiu heroa epoko, kiu ankaŭ enhavis tri elstarajn militajn ekspediciojn: la Argonaŭtoj kaj la militoj de Trojo kaj Tebo[43][44].

Heraklo kaj la Heraklidoj redakti

Vidu ankaŭ Heraklo kaj Heraklidoj.

Kelkaj reserĉistoj asertas[45] ke per la komplika mitaro de Heraklo kaŝiĝas vera historio, eble de arga reganto aŭ elstara civitano. Aliaj proponas ke lia historio estas nur alegorio pri la ĉiujara transiro de la Suno trans la dekdu zodiakaj konstelacioj[46]. Kaj kromaj fakuloj atentigas pri antaŭaj mitoj de aliaj kulturoj, klopodante pruvi ke la historio de Heraklo estas loka adaptiĝo de heroaj mitoj de antaŭe stablitaj.

 
Heraklo kaj sia filo Telefo, Luvro (Parizo).

Tradicie, Heraklo estis filo de Zeŭso kaj Alkmeno, nepino de Perseo[47]. Liaj nekredeblaj individuaj prodaĵoj, kun liaj buntaj folkloraj nuancoj, generis vastan materialon por postaj popolaj legendoj. Li estis priskribita kiel fortega oferanto, stariganto de altaroj kaj temploj, kaj vorema manĝanto. Sur tiu lasta karaktero baziĝis multaj komedioj, kaj lia tragika fino ĉefrolis elstaraj tragedioj. Thalia Papdopoulou konsideras Heraklon, de Eŭripido, grava verko utila por pli bone kompreni aliaj tragedioj de la sama verkisto[48][49]. En arto kaj literaturo oni reprezentas lin kiel nekredeble forta homo, ne tro alta, armita per arko kaj klabo kaj vestita per la felo de la Nemea leono. Laŭ lia tre ofta aperado sur ceramikaĵoj, li ŝajnas la plej fama heroo de tiu tempo. Fakte, lia lukto kun la leono estas unu el la plej oftaj reprezentaĵoj el tiu arto[48].

Oni ankaŭ enirigis Heraklon en la etruskan kaj romian mitologion kaj kultadon, kaj la eksklamacio mehercule iĝis tiel ofta inter romianoj kiel herakleis estis inter la grekoj[48]. En Italio oni adoris lin kiel dio de vendistoj kaj komerco ĝenerale, krom esti alvokita por porti fortunon aŭ salvi la preĝanton el danĝero[47].

Heraklo akiris la plej altan socian prestiĝon kiam oni atribuis lin esti oficiala prapatro de la doriaj reĝoj. Tion oni uzis ankaŭ por pravigi la dorian migradon en Peloponezon. Hilo, eponima heroo de antikva doria tribo, iĝis tiel Heraklido, vorto laŭ kiu oni nomis la multnombran idaron kaj posteulojn de Heraklo, inter kiu elstaris ankaŭ Makario, Lamoso, Manto), Bianoro, Tlepolemo kaj Telefo. La heraklidoj konkeris la peloponezajn regnojn de Mikeno, Sparto kaj Argolando, postulante laŭ tiu legendo ilian rajton regi tie pro ilia genealogio (tiu pova promocio simbolus la «dorian invadon»). Post tio, likiaj reĝoj, kaj poste tiuj makedonaj, kiel samnivelaj regantoj, iĝis Heraklidoj laŭ la oficiala historio[48][50]

Kromaj membroj de la unua heroa generacio, kiel Perseo, Deŭkaliono, Tezeo kaj Belerofono, multe similas al Heraklo. Kiel li, iliajn prodaĵojn ili plenumis solece, kaj iliaj fantastaj adventuroj pli similas al fabeloj, tial kial ili mortigis monstrojn kiel Ĥimero kaj Meduzo. Sendi heroon al supuzebla certa morto estis ofta temo en la heroa tradicio, kiel okazis al Tezeo kaj Belerofono[51].

La argonaŭtoj redakti

Vidu ankaŭ: Argonaŭtoj.
 
Argo, de Constantine Volanakis.

La nura epopeo de kiu ni disponas, Pri Argonaŭtoj, de Apolonio el Rodiso (epopea poeto, reserĉisto kaj direktoro de la Biblioteko de Aleksandrio), priskribas la miton pri la vojaĝo de Jasono kaj la argonaŭtoj al la legenda Kolĥido, por reakiri la Oran Ŝafo-felon. En tiu verko, Jasono estis premita fari tiun vojaĝon de la reĝo Peliaso, al kiu orakolo advertis antaŭe pri ke homo kun sola sandalo mortigis lin. Antaŭ alveni al la kortego de Peliaso, Jasono helpis la diinon Heran trapasi riveron, kaj perdis sian sandalon tiam, do la reĝo intencis liberigi sin de la morto per sendo de Jasono al danĝera komisio, komencante tiel novan epopean rakonton.

Tiu heroa generacio inkludis Tezeon (tiu, kiu iris Kreten por mortigi la Minotaŭron), la ĉasistinon Atalanton kaj Meleagron, kiu ĉefrolis propran heroan ciklon, samnivela ol la Iliado kaj Odiseado. Pindaro, Apolonio kaj Apodoloro detalis kompletan liston de la argonaŭtoj[52], kun kelkaj malsimilecoj.

Kvankam Apolonio skribis sian verkon dum la 3-a jarcento a.K., la historio pri la argonaŭtoj antaŭas la Odiseadon, kiu mencias la prodaĵojn de Jasono (fakte, la adventuroj de Odiseo povintus esti bazitaj sur tiu rakonto[53][54]). Antikve, oni konsideris tiun ekspedicion historia evento, okazintaĵo dum la eksplorado de la Nigra Maro fare de komercaj kaj koloniigaj grekaj vojaĝoj[53]. Ĝi akiris grandan famon dum la klasika periodo, kaj al ĝi oni aldonis multnombrajn lokajn legendojn. Ekzemple, la mito de Medeo inspiris multajn tragikajn poetojn[54].

 
Edipo kaj Antigono, laŭ Charles Francois Jalabert (Belarta Muzeo, Marsejlo).

La dinastio de Atreo kaj Teba ciklo redakti

Vidu ankaŭ: Sep kontraŭ Tebo kaj Teba ciklo.

Inter tiu de la Argo kaj la Troja milito troviĝis generacio de herooj, konataj ĉefe pro liaj hororaj krimoj. En ĝi enkadriĝas la historioj de la dinastio de Atreo (kun tiu de Labdako, la ĉefa heroa genealogio), kiu simbolas la probleman akiron de la povo, kaj postan devigan redonon de ĝi. La ĝemeloj Atreo kaj Tiesto kaj ilia idaro ĉefrolis la tragedion pri la devo rezigni la regadon sur Mikeno[55].

La Teba ciklo priskribas la eventojn rilatajn al Kadmo, fondinto de la urbo, kaj poste al Lajo kaj Edipo en Tebo. Ilia agado okazigis la finan disrabadon de la urbo fare de la Sep kontraŭ Tebo kaj iliaj Epigonoj[56], kies historioj eble aperis post la originala epopeo. Pri Edipo, laŭ la unuaj antikvaj rakontoj, li daŭrigis sian regadon eĉ post scii ke sia edzino Jokasta estis ankaŭ sia patrino, edziĝis al alia virino kaj generis kroman idaron kun ŝi. Tio multe malsimilas al postaj rakontoj, kiel tiu de Sofoklo (Reĝo Edipo)[56]

La Troja milito kaj ĝiaj sekvoj redakti

 
Bruligo de Trojo, laŭ Francisco Collantes. Ĉ. 1634, Prado Muzeo.
Vidu ankaŭ: Troja milito kaj Troja ciklo.

La grekaj mitaj rakontoj kulminas je la Troja milito, lukto inter grekoj kaj trojanoj, inkluzive ĝiaj kialoj kaj sekvoj. La ĉefa historio jam estis registritaj ĉe la verkoj de Homero, sed multaj el la individuaj rakontoj estis kompletigitaj danke al postaj verkoj, ĉefe la grekaj dramoj. La troja milito multe interesiĝis la romian kulturon, ligita al ĝi per la rakontoj pri la troya heroo Eneo, kies forfuĝo el Trojo originis la fondadon de la urbo kiu poste iĝis Romo. Ĉi tiu historio estis priskribita en la Eneido de Virgilio, kies dua libro enhavas la plej konatan rakonton pri la disrabado de Trojo[57][58]. Krome, troviĝas du pseŭdo-kronikoj verkitaj en la latina kiuj ankaŭ rakontas tiun historion, kaj kiujn oni tradicie atribuas al Kreta Dictiso kaj Frigia Dareso[59].

 
Juĝado de Pariso, unua kaŭzo de la Troja milito, laŭ Anton Raphael Mengs. Ermitejo, 1757.

La ciklo pri la Troja milito, kolekto de epopeaj poemoj, komencas per la okazintaĵoj kiuj elĉenigis la militon: Eriso kaj la ora pomo kun la enskribo por la plej bela (kallisti), la juĝo de Pariso, forkapto de Heleno kaj la ofero de Ifigenio en Aŭlido. Por rekuperi Helenon, la grekoj organizadis eksterordinaran ekspedicion sub la komando de la frato de Menelao, Agamemno, reĝo de Argo aŭ Mikeno, sed la trojanoj rifuzis liberigi ŝin. La Iliado, kiu priskribas la dekan jaron de la milito, rakontas la disputon inter Agamemno kaj Aĥilo, kiu estis la plej valora greka soldato, kaj la mortojn dum batalo de la amiko de Aĥilo, Patroklo, kaj de la plej aĝa filo de Priamo, Hektoro. Tuj post tio, du ekzotaj aliancanoj unuiĝis al la troja flanko: Pentesileo, reĝino de la amazonoj kaj Memnono, etiopa reĝo kaj filo de la diino Eoso, la mateniĝo[58]. Aĥilo mortigis ambaŭn, sed Pariso sukcesis tiam murdi lin per sago. Por rajti eniri la urbon, laŭ la orakoloj, la grekoj devis unue ŝteli el la citadelo la lignan skulptaĵon de Palasa Ateno (la Paladio). Fine, helpitaj de tiu diino, ili konstruis la trojan ĉevalon, kiun ili lasis antaŭ la pordo de la urbo por ŝajnigi ke ili agnoskis la venkon de la trojanoj kaj foriris. Malgraŭ la advertoj de Kasandro, filino de Priamo, Sinono (greko kiu laŭdire perfidis sian tendaron) sukcesis konvinki la trojanojn enirigi la ĉevalon, supozeble kiel ofero al Ateno. La sacerdoto Laokoonto, kiu klopodis detrui la lignan ĉevalon, estis mortigita de maraj monstraj serpentoj. Dumnokte, la greka ŝiparo revenis, kaj la soldatoj kaŝitaj ene de la ĉevalo malfermis la pordojn de la urbo. Dum la sekva disrabado, oni murdis Priamon kaj lian idaron, kaj sklavigis la trojajn virinojn por sendi ilin servi en Grekio. La vojaĝo hejmen de la venkintoj (ĉefe tiuj, de Odiseo kaj Eneo) kaj la morto de Agamemno iĝis la intrigoj de du epikoj, la Revenoj (Nostoi, kiu ne supervivis ĝis nun) kaj la Odiseado de Homero[57]. La Troja ciklo enhavas ankaŭ la travivaĵojn de la filoj de la batalantaj herooj, ekzemple tiuj de Oresto kaj Telemako[58].

La Troja cicklo alportis buntajn temojn kaj iĝis ĉefa inspir-fonto por la antikvaj grekaj artistoj, inter ili, ekzemple, tiuj kiuj skulptis la metopojn de la Partenono, kie oni prezentis la disrabadon de Trojo. Tiu arta inklino al la argumentoj inspiritaj en la Troja ciklo pravigas ĝian gravecon por la antikva greka civilizacio[57]. Sed ĝi ankaŭ rolis gravan influon sur la posta eŭropa literaturo. Ekzemple, mezepokaj verkistoj, kiuj ne konis la verkojn de Homero, trovis en la legendo pri Trojo buntan fonton de heroaj kaj romantikaj rakontoj, kaj taŭgan kadron por iliaj kavalirecaj idearoj. Verkistoj de la 13-a jarcento, kiel Benoît de Sainte-Maure (Roman de Troie, 1154-60) kaj José Iscano (De bello troiano, 1183) priskribis la militon kaj samtempe unuigis la oficialan version, kiun ili trovis en Dictiso kaj Dareso, laŭ la konsilo de Horacio kaj la ekzemplo de Virgilio: denove verki poemaron pri Trojo anstataŭ elpensi ion novan[60]

Helena kaj romia konceptoj pri la mitaro redakti

Mitologio troviĝis en la kerno de la ĉiutaga vivo en Antikva Grekio[61]. Helenoj interpretis la mitologion kiel esenca parto de ilia historio, ili uzis mitojn por klarigi naturajn fenomenojn, kulturajn malsamecojn, tradiciajn malamikecojn aŭ aliancojn, ktp. Oni kutime fieris pri la genealogia arbo de la regantoj, kiuj kutime devenis el iu dio aŭ loka heroo. Preskaŭ neniu eĉ dubis pri la vera bazo, ekzemple, de la rakontoj pri la Troya milito en IliadoOdiseado. Laŭ Victor Davis Hanson[62] kaj John Heath[63], akiri detalan sciadon pri la homera epika poemaro iĝis por la helenoj bazo de ilia oficiala klereco. Homero estis «la instruado de Grekio» (Ἑλλάδος παίδευσις) kaj lia verkaro, «la Libro»[64].

Filozofio kaj mito redakti

 
Platono laŭ la fresko de Rafaelo La lernejo de Ateno, kie li similas, verŝajne intence, al Leonardo da Vinci. La filofozo ekskludis en sia utopia Republiko la studadon de Homero, de la grekaj tragedioj kaj de la mitaj tradicioj al ili rilantaj.

Pro la pliiĝo de filozofio, historio, prozo kaj raciismo en la malfrua 5-a jarcento a.K., la sorto de la mitoj iĝis necerta, kaj la mitaj genealogioj estis anstataŭitaj per koncepto de historio kiu provis ekskludi supernaturon (ekzemple, la Historioj de Tucidido[65]). Dume, poetoj kaj dramistoj reverkis la mitojn, kaj grekaj historiistoj kaj filozofoj komencis kritiki ilin[6]

Kelkaj radikalaj filozofoj kiel Ksenofano el Kolofono jam komencis enklasigi la rakontojn de la poetoj kiel blasfemaj mensogoj en la 6-a jarcento a.K. Ksenofano plendis pri la atribuo, fare de Homero kaj Heziodo, al la dioj de "ĉio hontinda de la homaro; ili ŝtelas, adoltas, kaj trompas unu la alian"[66]. Tiu pensmaniero trovis sian plej vastan esprimon en La respubliko kaj Leĝoj de Platono, en kiuj li kreis siajn proprajn alegoriajn mitojn (ekzemple la vizio de Er en La respubliko), atakis la tradiciajn rakontojn pri la trompoj, ŝteloj kaj malfidelaĵoj de la dioj kiel malmorale, kaj protestis kontraŭ ilia elstara rolo en literaturo[6]. La kritiko de Platono estis la unua grava defio al la homera mitologia tradicio[64], kiun li priskribas kiel "la klaĉado de maljunaj edzinoj"[67]. Siavice, Aristotelo kritikis la kvazaŭ-mitan vidpunkton de la antaŭsokrataj filozofoj, kaj substrekis ke "Heziodo kaj la teologiaj verkistoj estis interesitaj nur pri tio, kio ŝajnis kredinda al ili mem, kaj meritas neniun respekton de ni ... do ne meritas la penon konsideri serioze tiajn verkistojn kiuj fanfaronas en la mita stilo; kaj al tiuj, kiuj ankoraŭ klopodas pruvi iliajn asertojn, ni devas daŭre pridemandi"[65].

Tamen, eĉ Platono ne sukcesis dekutimigi sin kaj sian socion de la mita influo. Lia propra karakterizado de Sokrato baziĝas sur la tradiciaj homeraj kaj tragediaj padronoj, uzitaj fare de la filozofo por laŭdi la justan vivon de lia instruisto[68]:

 
 Eble iu diros: "do, ĉu vi ne estas embarasita, Sokrato, pro plenumo de tia okupo, kiu ebligas ke vi troviĝu en danĝero de esti kondamnita je mortopuno kiel rezulto?" Sed mi redonis al tiu justan respondon: "vi ne pravas, sinjoro, se vi pensas ke homo en kiu troviĝas eĉ malgranda merito devus pripensi danĝeron de vivo aŭ morto, kaj anstataŭe, vi konsideru nur, kiam li agadas, ĉu tio kion li faras justas aŭ maljustas kaj ĉu liaj agoj estas propraj de virta aŭ malvirta homo. Ĉar laŭ via argumento, ĉiuj duondioj mortitaj en Trojo agadis malĝuste, inkluzive la filo de Tetiso, kiu tiel malestimis danĝeron, anstataŭ elteni ĉiun malhonoron, ke kiam lia patrino (kaj ŝi estis diino) diris al li, okaze de lia intenco mortigi Hektoron, mi pensas ke plimalpli la jenon:
«Mia filo, se vi venĝas la morton de via amiko Patroklo kaj mortigas Hektoron, vi mem mortos. Ĉar tuj, post tiu de Hektoro, estas morto destinita al vi[69]».

Kiam li aŭdis tion, li malgravigis morton kaj danĝeron, kaj multe pli timis vivon kiel malkuraĝulo ol morton venĝante siajn amikojn, do li diris:

«Pli bone mi mortu tuj, post farado de venĝo sur la krimulo, ke restu ĉi tie, mokita apud la kurbaj ŝipoj, kiel ŝarĝo de la tero». 

Hanson kaj Heath konsideras ke la malakcepto fare de Platono de la homera tradicio ne estis favore ricevita fare de la loka greka civilizo[64]. La antikvaj mitoj supervivis en loka kultado. Ili daŭre influadis poezion kaj inspiradis pentrarton kaj skulptadon.[65].

Pli diplomatece, Eŭripido, dramisto de la 5-a jarcento a.K., ofte ludis kun la antikvaj tradicioj, mokante ilin, kaj per la voĉo de siaj karakteroj li aldonis dubonuancojn. Ankoraŭ la temoj de liaj verkaĵoj estis prenitaj, sen escepto, de la mitaro. Multaj el tiuj teatraĵoj estis verkitaj en respondo al antaŭa versio de la sama aŭ simila mitaĵo. Eŭripido plejparte kontestas la mitojn pri la dioj kaj komencas sian kritikon kun obĵeto simila al tiu, antaŭe esprimita, de Ksenokrato: la dioj, kiel tradicie reprezentite, estas tro krude antropomorfaj[66].

La grekaj dioj redakti

Laŭ la helena mitologio dek du senmortaj gedioj loĝas sur la ĉiela monto Olimpo. La olimpanoj loĝas en belegaj palacoj. Mortontoj povas nek vidi, nek atingi Olimpon. Se dio devas forloĝiĝi de Olimpo, alia dio devas preni lian lokon.

Monto Olimpo ne estas Olimpio, urbo en Eliŝa (Helenio), kaj loko de la Olimpiaj ludoj.

La 12 ĉefaj grekaj dioj estis:

Laŭ la Teogonio de Heziodo (ĉ. 700 a.K.), en la komenco estis nur ĥaoso. Poste aperis Gaja (tero), Tartaro (subtero), Erebo, Niksa (nokto) kaj Eroso. Super la diino Gaja, la tero, staris Urano, la ĉielo.

La unua generacio de la dioj (unuj diras ke estas la dua), la gefiloj de Gaja kaj Urano, estis teruraj monstroj, la ciklopoj kaj la Hekatonkiroj, tri monstroj kun cent manoj kaj kvindek kapoj.

La dua generacio de la dioj (unuj diras ke estas la unua), ankaŭ gefiloj de Gaja kaj Urano, estis la 12 Titanoj, (6 filoj kaj 6 filinoj):

  1. Oceano (Okeanos)- dio de la maro
  2. Tetisa (Thethys) - fratino kaj edzino de Oceano
  3. Hiperono (Hyperion) - dio de la suno
  4. Teja (Theia) - fratino kaj edzino de Hiperono
  5. Temisa (Themis) - diino de la leĝo
  6. Rea (Rhea) - diino de la tero, kaj edzino de Krono
  7. Mnemozina (Mnemosyne) - diino de la memoro
  8. Jafeto (Iapetos)
  9. Kojo (Koios)
  10. Feba (Phoibe)
  11. Krejo (Kreios)
  12. Krono (Cronos) - edzo de Rea, kaj reĝo de la Titanoj.

Krono mortigis sian kruelan patron, Uranon. La junulo fortranĉis la testikojn de sia patro kaj de la verŝita sango kaj spermo, kiuj falis sur Gajan naskiĝis la Erinioj (Alekta, Tizifona kaj Megera), la Gigantoj kaj la nimfoj Meliadoj. De la sango kaj spermo falantaj en la marŝaŭmon naskiĝis Afrodita. Post la mortigo de la patro, Krono iĝis la ĉefa dio.

Krono edzinigis al Rea, kaj de la gefiloj de Krono kaj Rea venis la tria generacio de la dioj, la Olimpanoj: Hestia, Hera, Demetra, Hadeso, Pozidono kaj Zeŭso. Poste, Zeŭso mortigis sian kruelan patron, Kronon (ĉi tiu manĝis siajn gefilojn). Tiam Zeŭso iĝis la ĉefa dio, kaj nun regas en Olimpo.

  • Aliaj roluloj:
Andromedo - Argonaŭtoj - Belerofono - Ciklopo - Dedalo - Dionizo - Edipo - Elektra - Eŭropa - Hekata - Heraklo - Ikaro - Ioa - Jazono - Keresoj - Medea - Minoo - Minotaŭro - Narciso - Oresto - Orfeo - Pandora - Pegazo - Persefona - Perseo - Prometeo - Psiĥa - Tezeo - Titanoj
  • Aliaj estaĵoj:
Mirmidoj

Grek-romiaj dimitoj redakti

Francisko Azorín listigas plej konatajn greko-romajn mitojn.[70] Jen ili kun la mita senco:

 
Mozaiko de Neptuno(Museo Archeologico Regionale Antonio Salinas, Palermo).
  • Zeŭso.- Jupitro.------------diopatro, ĉielo.
  • Hera.- Junona.-------------diopatro edzino, aero.
  • Posejdo.- Neptuno.--------marestro, akvo.
  • Demetra.- Cerera.---------terpatrino, kamparo.
  • Apolo.- Febo.---------------suno.
  • Artemisa.- Diana.-----------luno.
  • Hefisto.- Vulkano.----------subtera fajro.
  • Atena.- Minerva.------------arto, saĝo, aŭroro.
  • Areso.- Marso.--------------milito.
  • Afrodita.- Venera.-----------belo, volupto.
  • Hermeso.- Merkuro.---------komerco, kuriero.
  • Hestia.- Vesta.--------------hejma fajro.
 
Saturno manĝas sian filon, 1638-a pentraĵo de Petro Paŭlo Rubens.
  • Kronoso.- Saturno.---------pratempo.
  • Dioniso.- Bakho.------------vino.
  • Hadeso.- Pluto.-------------subterestro.
  • Cibela.- Rea.-----------------dipatrino, tero.
  • Persefona.- Proserpino.----infera diino.
  • Eroso.- Amoro.- Kupido.----voluptamo.
 
"Amoro venkas ĉion" (Amor Vincit Omnia, 1602)
Michelangelo Caravaggio.
 
Orfeo en romia mozaiko.
  • Jano.----------------------------pordofeo, dufaca dio.
  • Semela.- Konsiva.-----------grenkampo.
  • Libeno.- Libero.--------------vinverŝanto.
  • Pano.- Faŭno.- Silvano.----kamparestro, arbarestro.
  • Heba.- Juventa.---------------bela juno.
  • Eoso.- Aŭroro.-----------------matenbrilo.
  • Leta.- Letona.-----------------nokto, forgeso.
  • Erinja.- Furia.-----------------venĝo.
  • Erisa.- Diskordia.-----------malkonkordo.
  • Lamia.- Larva.---------------sangosuĉo.
  • Gea.- Tella.-------------------tero.
  • Urano.- Orfeo.---------------artkanto, ĥorfeo.
  • Priapo.- Mutuno.-------------peniso, virilo.
  • Kero.- Fatumo.---------------fatalo, destino, sorto.
  • Palada.- Duelona.------------milito diino, duelino.
  • Erebo.- Tartaro.---------------subterejo, infero.
  • Mnemosino.-------------------memoro.
  • Flora.---------------------------florfeino.
  • Eolo.----------------------------ventodio, aerfeo.
  • Sileno.------------------------Bakho-kunulo.
  • Irida.---------------------------ĉielarko.
  • Maia.--------------------------patrino de Merkuro.
  • Prometeo.----------------------prametio, fajrarto.
  • Ciklopoj.----------------------eguloj, gigantoj.
  • Titano.------------------------fajro, forteguloj.
  • Kabiroj.-----------------------subterfeoj.
  • Centaŭroj.---------------------ĉevalhomoj.
  • Glaŭko.------------------------marverda brilo.
  • Himeno.------------------------edziĝo.
  • Herkuleso.---------------------heroulo, fortegulo.
  • Nimfoj.------------------------ondinoj, akvofeinoj.
  • Tifono.------------------------mallumo, dezerto.
  • Cerbero.-----------------------infera hundo, gardisto.
  • Harpioj.-----------------------rabobirdoj.
  • Gorgonoj.----------------------terurego.
  • Nemesida.----------------------venĝo.
  • Penatoj.-----------------------hejmo feoj, prauloj.
  • Eskulapo.----------------------kuracestro.

Raciigo redakti

Pluraj provoj fariĝis por raciigi la mitojn tiel, kiel elstari la historian fonton en ilin. La greka aŭtoro Euhemero, konsideras mitologiajn rolulojn kiel simplaj homoj kaj naskigas la euhemerismo. Simile, Palaifato, ankaŭ kontestas mitojn.

Referencoj redakti

  1. Encyclopaedic Dictionary The Helios, 1952. Vol. Hellas, Art. Greek Mythology.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Encyclopædia Britannica. 2002. Art. Greek Mythology.
  3. Foley, J.M., Homer´s traditional art, Eld. Pennsylvania State University Press, 1999.
  4. 4,0 4,1 Fritz, G., Greek Mythology: an introduction, El. Johns Hopkins University Press, Baltimore, 1993.
  5. Rose, H.J. kaj Hard, R, The Routledge handbook of Greek mythology, Londono: eldonejo Routledge, 2003.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Miles, G., Classical mythology in English literature: an critical anthology, Eld. Routledge, Novjorko, 1999.
  7. 7,0 7,1 Brazouski, A. kaj Klatt, M.J., Children´s book on ancient Greek an Roman mythology: an annotated bibliography. Eld. Greenwood Publishing, 1994. ISBN 978-08-313-28973-6.
  8. Cartledge, P., Oi Spartiates. Eld. Livanis Nea Synora, 2004.
  9. Carrledge, P. The Greeks: A portrait of self and others. Eld. Oxford University Press, 2002.ISBN 0-19-280388-3
  10. Pasifaa ĉe Theoi.com
  11. Homero, Iliado, viii.366–369.
  12. Cuthbertson, Gilbert, Political Myth and Epic. Eld. Michigan State University Press, 1975. Tiu reserĉisto studis vastan kolekton de epopeoj, de Gilgamesh ĝis la Henriade de Voltaire, kaj laŭ li, lia ĉefa hipotezo, tio estas, ke per la mitaro, kulturaj ŝanĝoj regixtriĝis, ordigante la komunumon per kreado de morala komuna konsento, plimulte kaj intime aplikendas al la greka mitologio.
  13. 13,0 13,1 Johnson, C.D., Understanding the Odyssey. Eld. Greenwook Press, 2003. ISBN 0-313-30881-0.
  14. Calimach, A., Lover´s Legends: The Gay Greek Myths. Eld. Haiduk Press, 2002. ISBN 0-9714686-0-5.
  15. Percy, W.A., Pederasty and Pedagogy in Archaic Greece. Eld. University of Illinois Press, 1998. ISBN 0-252-06740-1.
  16. 16,0 16,1 Dowden, K., The Uses of Greek Mythology. Eld. Routledge, 1992. ISBN 0-415-06135-0. paĝ. 11.
  17. Miles, G. Classical Mythology in English Literature: A Critical Anthology. Eld. Routledge, 1999. ISBN 0-415-14755-7. paĝ. 35.
  18. 18,0 18,1 18,2 Burkert, W. Greek Religion: Archaic and Classical. Eld. Blackwell Publishing, 2002. ISBN 0-631-15624-0. paĝ. 205-6.
  19. Heziodo, Laboroj kaj tagoj, 90–105
  20. Ovidio, Metamorfozoj i.89–162.
  21. Brazouski, A. kaj Klatt, M.J., Children´s Books on Ancient Greek and Roman Mythologhy: An Annotated Bibliography. Eld. Greenwook Publishing, 1994. ISBN 0-313-28973-5. paĝ. x
  22. 22,0 22,1 Heziodo, Teogonio 116–38.
  23. Heziodo, Teogonio 713–35.
  24. Homera Himno al Hermeso, 414–35 Arkivigite je 2008-10-25 per la retarkivo Wayback Machine.
  25. 25,0 25,1 Betegh, G. The Derveni papyrus. Eld. Cambridge University Press, 2004. ISBN 0-521-80108-7. paĝ. 147
  26. Burkert, W. Greek Religion: Archaic And Classical. Eld. Blackwell Publishing, 2002. ISBN 0-631-15624-0. paĝ. 236.
  27. Algra, K. The Cambridge history of Hellenistic philosophy. Eld. Cambridge University Press, 1999. ISBN 0-521-61670-0. Ĉap. The beginnings of cosmology, paĝ. 45.
  28. Stoll, H.W. Handbuch der religion und mythologie der Griechen und Römer. Eld. B.G. Teubner, Leipzig, 1875. paĝ. 8.
  29. Encyclopædia Britannica, 2002. Art. Greek Religion.
  30. Cashfor, J. The Homeric Hyms. Eld Penguin Books, 2003. ISBN 0-14-043782-7. paĝ. vii.
  31. Nagy, G. Greek Mythology and Poetics. Eld. Cornell University Press, 1990. ISBN 0-8014-8048-5. paĝ. 54.
  32. Burkert, W. Greek Religion: Archaic And Classical. Eld. Blackwell Publishing, 2002. ISBN 0-631-15624-0. paĝ. 182.
  33. Stoll, H.W. Handbuch der religion und mythologie der Griechen und Römer. Eld. B.G. Teubner, Lejpzig, 1875. paĝ. 4.
  34. Stoll, H.W. Handbuch der religion und mythologie der Griechen und Römer. Eld. B.G. Teubner, Lejpzig, 1875. paĝ. 20 kaj sekv.
  35. 35,0 35,1 Miles, G. Classical Mythology in English Literature: A Critical Anthology. Eld. Routledge, 1999. ISBN 0-415-14755-7. paĝ. 38-9.
  36. Homera Himno al Afrodito, 75–109 Arkivigite je 2003-02-02 per la retarkivo Wayback Machine.
  37. Morris, I. Archaelogy As Cultural History: Words and Things in Iron Age Greece. Eld. Blackwell Publishing, 1999. ISBN 0-631-19602-1. paĝ. 291.
  38. Weaver, J.B. Plots Of Epiphany: Prison-escape In Acts Of The Apostles. Eld. Walter de Gruyter, 1998. ISBN 3-11-018266-1. paĝ. 50.
  39. Bushnell, R.W. A Companion To Tragedy. Eld. Blackwell Publishing, 2005. ISBN 1-4051-0735-9. paĝ. 28.
  40. Trobe, K. Invoke the Gods: Exploring the Power of Male Archetypes. Eld. Llewellyn Worldwide, 2001. ISBN 0-7387-0096-7. paĝ. 195.
  41. Nilsson, M.P. Greek popular religion. Eld. Columbia University Press, Novjorko, 1940. LCCN|40036194. ĉap. The Religion of Eleusis, [1], paĝ. 50.
  42. Homera Himno al Demetro 255–74.
  43. 43,0 43,1 Kelsey, F.W. An outline of Greek and Roman mythologhy. Eld. Allyn and Bacon, Boston, 1889. LCCN 12034925. paĝ 30.
  44. Rose, H.J. A Handbook of Greek Mythology: Including Its Extension to Rome. Eld. Routledge, 1991. ISBN 0-415-04601-7. paĝ. 340.
  45. Rose, H.J. A Handbook of Greek Mythology: Including Its Extension to Rome. Eld. Routledge, 1991. ISBN 0-415-04601-7. paĝ. 10.
  46. Dupuis, C.F. The origin of all religious worship. El. Nueva Orleans, 1872. OCLC 4100851. paĝ. 86.
  47. 47,0 47,1 Encyclopædia Britannica, 2002. Art. Heracles.
  48. 48,0 48,1 48,2 48,3 Burkert, W. Greek Religion: Archaic And Classical. Eld. Blackwell Publishing, 2002. ISBN 0-631-15624-0. paĝ. 211.
  49. Papadopolou, T. Heracles And Euripidean Tragedy. Eld. Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-85126-2. paĝ. 1.
  50. Herodoto, Historio i.6–7.
  51. Kirk, G.S. Myth: Its Meaning an Functions in Ancient and Other Cultures. Eld. University of California Press, 1973. ISBN 0-520-02389-7. paĝ. 183.
  52. Apolodoro, Mitologia Biblioteko kaj Epitomo, i.9.16; Apolonio, Pri Argonaŭtoj, i.20 y sig.; Pindaro, Pitiaj Odoj iv.1
  53. 53,0 53,1 Encyclopædia Britannica,2002. art. Argonaut.
  54. 54,0 54,1 Grimal, P. Diccionario de mitología griega y romana. Eld. Paidós Ibérica, Barcelono. ISBN 84-7509-166-0. ĉap. Argonautas.
  55. Bonnefoy, Y. Greek and Egyptian Mythologies. Eld. University of Chicago Press, 1992. ISBN 0-226-06454-9. paĝ. 103.
  56. 56,0 56,1 Hard, R. The Routledge Handbook of Greek Mythology: Based on H.J. Rose´s "Handbook of Greek Mythology". Eld. Routledge, 2003. ISBN 0-415-18636-6. paĝ. 311-7.
  57. 57,0 57,1 57,2 Encyclopaedic Dictionary The Helios. Art. Trojan War. 1952.
  58. 58,0 58,1 58,2 Encyclopædia Britannica. Art. Troy, 2002.
  59. Dunlop, J.C. The history of fiction. Paĝ. 355. Londono, 1814. LCCN 11015991.
  60. Kelly, D. The Conspiracy of Allusion: Description, Rewriting, and Authorship from Macrobius to Medieval Romance. Eld. Brill Academic Publishers, 1999. paĝ. 121. ISBN 90-04-11560-9.
  61. Johnson, C.D. Understanding the Odyssey, paĝ. 15. Eld. Greenwood Press, 2003. ISBN 0-313-30881-0.
  62. Milithistoriisto, kolumnisto, eseisto pri politiko kaj eksa profesoro pri klasika kulturo.
  63. Lektoro pri klasika kulturo en Santa Clara University.
  64. 64,0 64,1 64,2 Hanson, V.D. kaj Heath, J. Who Killed Homer?: The Demise of Classical Education an the Recovery of Greek Wisdom, paĝ. 37. Eld. Simon & Schuster, 1998.
  65. 65,0 65,1 65,2 J. Griffin. Greek Myth and Hesiod, 80
  66. 66,0 66,1 F. Graf. Greek Mythology, 169–170
  67. Platono. Theaetetus, 176b.
  68. Platono. Apologio, 28b-d.
  69. Homero. Iliado, 18.96.
  70. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 140-141.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti