Minerva, kiel Atena en Grekio, estas la romia diino de saĝeco kaj de militado. Kiel Minerva Medica, ŝi estis diino de medicino. Ŝi estis la filino de Jupitero kaj Junona.

Minerva
Sekso ina
Eble sama Atena, Senuna, Belisama, Sulis
Familio
Patro Jupitero
Patrino Metida
vdr
Minerva
diinomilita dio • romia dio
Informoj
Originala nomo Minerva
Eble sama Atena • Senuna • Belisama • Sulis
Sekso ina
Patro Jupitero
Patrino Metida
vdr

Minerva kutime portas kaskon kaj maŝkirason. Ŝi havas lancon kaj ŝildon, la aegis. Tiu ŝildo havas la kapon de Meduza, kiu povas ŝanĝi malamikon en ŝtonon.

Laŭ Francisko Azorín Minerva estis Mita romana diino, naskiĝita el la kapo de Jupitro, armita, bela k. prudenta. Ŝi elpensis la artojn, k. estas ĉasta sed militema. Ikonografie ŝi estas reprezentata, kiel la egipta Neita, kiel la greka Atena, per vestita virino armita.[1] Li indikas etimologion el la latina Menerva, el mens, greka menos (forto).[2]

La festotagoj de Minerva estis la Quinquatria (de la 19-an ĝis la 23-an de marto) kaj la Quinquatrus (la 13-an de junio.)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 139.
  2. Azorín, samloke.