Milita dio estas mitologia dio asociita al la milito, sed ankaŭ larĝsence al batalado aŭ al sangelverŝo; tiuj diaĵoj ĉeestas en preskaŭ ĉiuj religioj konataj sub la sistemo politeismo. Ofte ankaŭ la Dio de monoteismo estas asociita al la plej kruelaj militagoj sed, malsame ol la plejgranda parto ĉeestaj en la politeista panteono, la monoteisma '"unika dio" estis tradicie priskribita kiel militestro kaj gvidisto de armeoj eksplicite celanta defendi sian "veran religion". [1]).

Statuo de Nejto, la militdiino de antikva Egiptio. La kobro de Wadjet estas sur la krono.

Ĉi-sube sinsekve vidiĝas parta listo de militaj dioj kultitaj aŭ kultataj:

Mitologioj redakti

Afrikaj redakti

Berberaj redakti

  • Gurzil kaj Ifri, respektive dio kaj diino de la milito.

Armenaj redakti

Aztekaj redakti

Keltaj redakti

  • Agrona, prakelta nomo de la dio de la milito kaj ruiniĝo. [2]
  • Andarta, militema diino de la keltoj de sudo de Gaŭlujo:porpetaj skribaĵoj al ĝi adresitaj estis trovitaj ankaŭ najbare de Berno .
  • Alaisiagae, dia paro ĉe la germanoj venerita ankaŭ en la kulturo de la Rom-Britoj paralele kun la keltaj dioj de la milito. La nomo signifas laŭlitere "venkan teroron".
  • Andrasto, gaŭla diino menciita de Kasjo Diono.
  • Anano, irlanda diino asociita al la milito kaj morto: temas pri la diaĵo kiu antaŭanoncas la morton en batalo, sed protektantino de la bestaro, urĝantino de la prospero kaj fekundeco.
  • Bandua, militeca diino kultita en la ibera duoninsulo inter Gaŭloj kaj la keltoj de Portugalio.
  • Badb, irlanda diino de la milito kiu kutimis ricevi la formon de Griza korniko (Corvus cornix).
  • Belatucadros, dio de la milito adorita de soldatoj; temis pri diaĵo norde de la brita insulo kaj estis identigita kun la latina Marso.
  • Kamulo, dio de la milito de la keltaj popoloj de Belgio.
  • Katubodua, gaŭla diino de la milito..
  • Cicolluis, gaŭla kaj irlanda dio asociita al la milito. Identigita kun Marso.[3].
  • Cokidio, dio de la milito kaj ĉasado adorita en la nordo de Anglio.
  • Maĥa, diino de la irlanda mitologio, asociita al milito, ĉevaloj kaj suvereneco.
  • Mórrígan, (triopa diino) de la prairlando, asociita al la suvereneco, profeta arto, milito kaj morto sur la batalkampo..
  • Neit, irlanda dio de la milito, edzo de Nemain aŭ Badb.
  • Nemain, irlanda diino de la freneza kaoso, apartenanta al la grupo Morrígan.
  • Rudianos, gaŭla dio de milito.
  • Segomo, gaŭla dio de la milito.
  • Toutatis, brita kaj gaŭla dio de milito, kies nomo signifas "patro de la tribo".

Ĉinaj redakti

  • Ba Yikao, Imperiestro de la polusa stelo kaj Sinjoro de la militaj konkeroj.
  • Wang Shan, praa ĉina generalo.
  • Chi You, triba sinjoro de la milito.
  • Guan Yu, ĉiela Sinjoro de la fideleco, justeco kaj milita valoro.
  • Yang Jian (Erlng Sen), ĉiela Sinjoro de la milito (kun la tria okulo simbolo de de la vero).
  • Di Qing, ĉiela Sinjoro de la militaj fortuno kai valoro en batalkampo.

Egiptaj redakti

  • Onuriso aŭ "Anhur", dio de la milito.
  • Bastet, diino katkapa asociita al la milito, al la protekto de la Faraono, al la Suno, al la parfumoj kaj ungventoj, balzamoj kaj mumigoj.
  • Horuso, dio kaj supera reĝo de la ĉielo kaj milito.
  • Maahes, militeca dio leonkapa.
  • Menhit, diino de la milito, laŭlitere "la masakrantino".
  • Montu, falkkapa dio de la milito.
  • Neith, diino de la milito, ĉasado kaj de la saĝo.
  • Pakhet, diino de la milito.
  • Satet, diigo de la riveraltiĝo de la Nilo kaj dio asociita al la ĉasado, milito kaj fekundeco..
  • Seĥmeta, diino de la milito, pesto kaj dezerto.
  • Setho, dio de la kaoso, asociita al la milito kontraŭema al Horuso.
  • Sopdu, dio de la brulega varmo de la somera suno, asociita al la milito.
  • Upuaut, lupkapa dio de la milito kaj morto, similigita al Anubo.

Etruskaj redakti

  • Laran, dio de la milito.
  • Menrva, diino de la milito, arto, saĝo kaj sano (el kiu la Minerva de la latinoj]].

Germanaj redakti

  • Odino, dio asociita al la saĝo, milito, batalo, kaj morto, sed ankaŭ al la magio, poezio, profeta kapablo, venko kaj ĉasado.

Grekaj redakti

  • Alalà, spirito de la batalkrioj de la hoplitoj.
  • Androktasiai, virinaj personigoj de la kulpa mortigo listigitaj en la Teogonio de Heziodo.
  • Areso, dio de la milito, de la sangosoifo, de la armiloj kaj de la urbaj prirabadoj.
  • Atena, diino de la saĝo, de la justa milito kaj strategio, de la heroa agado kaj de la racio.
  • Bia, personigo de la forto kaj de la milita energio.
  • Dejmo, personigo de la teruro.
  • Enialio, epiteto de Areso.
  • Enio, diino de la detruanta milito, personigo de la batalkrio.
  • Eriso, diino de la malamikeco kaj de la lukto kiu originis la Trojan militon.
  • Heraklo, duondio de la fizika forto kaj sano, protektantino de la atletismo.

Havajaj redakti

  • , dio de la milito.
  • Pele, diino de la fajro kaj de la fulmoj, de la danco kaj perforto.

Huritaj kaj Hititaj redakti

  • Shaushka, diino de la fekundeco, de la milito kaj de la sanigo.
  • Wurrukatte, diino de milito.

Nordamerikaj indiĝenaj redakti

  • Qamaits, diino de la milito de la kanadaj Navakoj.
  • Winalagalis, diino de la milito de Kolumbaj indiĝenoj.

Hinduismaj redakti

  • Chamunda, diino de la milito kaj malsano.
  • Durga, la edzino de Shiva, asociita al la milito demonforme rajdanta tigron; diino ankaŭ de la saĝo kaj kuraĝo.
  • Indro, dio de la milito, de ŝtormoj kaj tempestoj.
  • Kalio, diino asociita al la tempo, al la ŝanĝo kaj al la detruo.
  • Karttikeya aŭ "Skanda", dio de la milito kaj batalo.
  • Kathyayini, diino de la venĝo kaj de la venko.
  • Magala, militeca diino.
  • Màtrikà, sep aŭ ok militecaj diinoj venerataj en tantrismo.

Maoriaj redakti

Majaaj redakti

  • Huracan aŭ "Tohil", dio asociita al la fajro, suno, pluvo, montoj kaj militoj.

Mezopotamiaj redakti

  • Bel aŭ "Belus", dio de la milito inter la babilonanoj.
  • Inano, diino de la seksa amo, fekundeco, sed ankaŭ de la milito inter la asiranoj.
  • Iŝtar, kun Inano inter la mezopotamaj popoloj.
  • Nergal, dio de la milito kaj de la fajro.
  • Pap-nigin-gara, diaĵo de la milito inter la akada popolo, poste identigita kun Ninurta.
  • Sebitti, grupo da minoraj militecaj diaĵoj.
  • Shara minora dio de la fekundeco kaj milito inter la sumeroj.

Polinezaj redakti

  • Horo, dio de la milito.

Romiaj redakti

  • Belona, diino de la milito.
  • Honoso, dio de la kavalireco, de la honoro de la milita justeco.
  • Lua, diino de la armiloj per kiuj estis frapitaj la kaptitaj malamikaj soldatoj.
  • Marso, dio de la milito kaj de la agrkulturo, egala al la greka Areso.
  • Minerva, diino de la saĝo kaj de la milito, egala al la greka Atena.
  • Nerio milita diino personigo de la kuraĝo.
  • Vica Pota, diino de la venko.
  • Viktorio, personigo de la venko, egala al greka Niko.
  • Virtus,dia spirito de la kuraĝo kaj de la milita forto.

Ŝamanismaj redakti

  • Dayisun Tngri, mongola militista dio rajdanta, al kiu oni oferis foje la venkitaj soldatoj.

Ŝemidaj redakti

  • Agasaja, diino de la milito kiu estis identigita per enkorpiĝo kun Iŝtar kiel ĉiela militistino.
  • Anat, diino de la milito.
  • Astarto, diino de la fekundeco kaj milito, similigita al la mezopotamiaj Iŝtar aŭ Inano.
  • Reshef, dio de la pesto kaj milito.
  • Tanit, luna diaĵo inter la fenicaj popoloj asociita al la milito.
  • Biblia Javeo, "nacia dio» de la antikvaj Izraela Reĝlando kaj Regno de Jehuda. Kun la sama nomo ĝi estas dio de la milito de suda Kanaanano dum la malfrua bronza epoko. Spuroj militecaj adheris ankaŭ al la Biblia Javeo.

Slavaj redakti

  • Jarovit, dio de la vegetaĵaro, fekundeco kaj printempo, asociita ankaŭ al la milito kaj agrikulturo.
  • Perun, bala dio de la milito.
  • Perkūnas, dio de la tondro kaj fulmo asociita al la milito.
  • Radigost, dio de la gastemo, fekundeco kaj kulturoj, milito kaj suno (okcidentaj slavoj).
  • Svetovit, dio de la milito kaj abundo.
  • Zorya Utrennyaya, diino de matena stelo, foje prezentita kiel protektantino de batalantoj.
  • Serbon, dio de la fekundeco kaj de la milito (inter la Iliroj).

Madjaraj redakti

  • Hadúr, dio de la milito kaj forĝisto por la dioj.

Vjetnamiaj redakti

Vuduaj redakti

Notoj redakti

  1. Jonathan Kirsch|titolo, God Against the Gods: The History of the War Between Monotheism and Polytheism, isbn=978-88-04-35633-2}}
  2. "Agrona" in Mary Jones' Celtic Encyclopedia.
  3. Evans, Dyfed Lloyd, “Cicolluis: A Gaulish and Irish God, Also Known as Cicollus, Cicolus, Cichol (Great-Breasted).”