Nejto
Nejto estas egipta diino. Ŝiaj taskoj evoluis dum la jarmiloj. Ŝi estas unu el la unue konataj diinoj.
Nejto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Karakterizaĵoj | |||||
Sekso | ina | ||||
En hieroglifoj |
| ||||
Transskribo | Nejt | ||||
Transskribo | neɪθ | ||||
Kulto | |||||
Centro de kulto | Ĥmun | ||||
Familio | |||||
Gepatroj | Nu kaj Meĥet-Veret | ||||
Patro | Sobek | ||||
Patrino | Mehet-Weret | ||||
Infanoj | Sobek, Apofiso | ||||
simbolo | pafarko, ŝildo, trairitaj sagoj | ||||
En alia projekto | |||||
Kategorio en Vikimedia Komunejo | Neith | ||||
PrezentadoRedakti
Nejto estas montrita ofte en homa formo kun sago kaj pafarko en la manoj kaj la ruĝa krono de malsupra Egiptio sur la kapo[1].
SignifoRedakti
Nejto estas la patrino de la krokodildio Sobek, kies patro estis Setho[1].
Komence ŝi estis militdiino, ĉasdiino kaj protektanto de la reĝa potenco. Ŝi eltrovis teksarton. Dum la nova imperio ŝi iĝis kreintino, kiu naskis Reon[1] kaj en Memphis ŝi estis la protektanto de faraono[2].
Kiam la liboj invadis Egiption, ŝi iĝis ĉefdiino en Sais.
Poste ŝi estis forpelita al la malsupra mondo, tie ŝi kaj Iziso, Neftiso kaj Serket estis la kvar protektantoj de la mortintoj. Ŝi protektis la filon de Horuso, Duamutef[1].
La diservo konsistis el pastrinaj dancoj antaŭ la bildo de Neith.