Sobek estis la dio krokodilo, el bonfara karaktero, kreinto de Nilo kiu estiĝis el lia ŝvito; dio de la fekundeco, la vegetaĵaro kaj la vivo en la egipta mitologio. Li estas rilatigita kun la kardinala punkto Nordo[1][2].

Sobek
akva dio • egipta diodiaĵo
Karakterizaĵoj
Sekso vira
En hieroglifoj
S29D58V31
I3

I4
Greka nomo σοῦχος
Kulto
Patro
Patrino Nejto
Edzo/Edzino Renenutet
simbolo krokodilo
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Sobek
vdr

La grekoj nomis lin Sukos (σοῦχος), kio estas "krokodilo" kaj identigis lin kun Helios[3].

Sobek estis bildigita kiel krokodilo aŭ viro kun krokodila kapo, kun la Atef-krono. En la Malalta Epoko li ankaŭ povas aperi kun kapo el falko, bovo, ŝafo aŭ leono[4].

Laŭ la mitologio, oni kredis ke li emerĝis el la akvoj de la kaoso en la kreado de la mondo. Li estis "Mastro de la akvoj". En la malbona aspekto li estas reprezentita kiel demono de la Duato; estis asociita al Setho ĉar li okazigis danĝeron kaj malordon; en iu versio pri la mito de Oziriso onidire Setho kaŝiĝis en korpo de krokodilo por eskapi senpune pro sia krimo; tamen li kunlaboris en la naskiĝo de Horuso kaj helpis detrui Sethon; li ankaŭ savis la kvar filojn de Horuso el la akvoj de Nuno, sub ordonoj de Reo[5][6].

Pro sinkretismo li estis rilatigita kun Amono, kun Reo (kiel Sobek-Reo), Horuso, Heriŝefo kaj Setho; ĉi lasta ankaŭ aperis kiel lia patro[7][8].

Sobek estas kultata jam ekde la unuaj dinastioj egiptaj.

Referencoj redakti

  1. <Allen, James P. The Ancient Egyptian Pyramid Texts. Atlanta: Society of Biblical Literature, 2005.
  2. Bresciani, Edda. "Sobek, Lord of the Land of the Lake". In Divine Creatures: Animal Mummies in Ancient Egypt, edited by Salima Ikram, 199–206. Cairo: The American University in Cairo Press, 2005.
  3. Frankfurter, David. Religion in Roman Egypt: Assimilation and Resistance. Princeton: Princeton University Press, 1998. ISBN 0-691-07054-7.
  4. Ikram, Salima. "Protecting Pets and Cleaning Crocodiles: The Animal Mummy Project". Divine Creatures: Animal Mummies in Ancient Egypt, edited by Salima Ikram, 207–227. Cairo: The American University in Cairo Press, 2005.
  5. Murray, Mary Alice. The Splendor that was Egypt. London: Sidgwick and Jackson, 1963.
  6. O’Connor, David. "From Topography to Cosmos: Ancient Egypt's Multiple Maps". In Ancient Perspectives: Maps and Their Place in Mesopotamia, Egypt, Greece, and Rome, edited by Richard J.A. Talbert, 47–79. Chicago: University of Chicago Press, 2012.
  7. Tait, John. "The 'Book of the Fayum': Mystery in a Known Landscape". In Mysterious Lands, edited by David O'Connor and Stephen Quirke, 183–202. Portland: Cavendish Publishing, 2003.
  8. Zecchi, Marco. Sobek of Shedet : The Crocodile God in the Fayyum in the Dynastic Period. Umbria: Tau Editrice, 2010.