Helio (dio)

sundio de helena religio
(Alidirektita el Helios)

Helio (greke: Ήλιος Hēliossuno“) estis laŭ la greka mitologio la dio de la suno. Same kiel Selene, la diino de la luno, kaj Eos, la diino de la matena krepusko, li estis ido de la dia paro Hyperion (patro) kaj Theia (patrino).

Helio
Originala nomo Ἥλιος
Sekso vira
Eble sama Solo, astrologia Suno, Surya, Hvare-khshaeta, Virotutis, Baal Ammono, Reo, Anextiomarus, Alaunus, Zun
Familio
Patro Hiperiono
Patrino Teja
Edzo/Edzino Rhodos
Infanoj Aegiale, Merope, Faetono, Phaethusa, Lampetia, Perses, Astris, Eeto, Kirko, Pazifao, Heliadae, Cercaphus, Candalus, Actis, Tenages, Triopas, Ochimus, Lindus, Macareus, Trinax, Auges, Electryone, Eŭfrozino, Thalia, Aglajo, Aloeus, Aetheria, Bisaltes, Aŭgio, Aega, Clymenus, Gracioj, Phaetontides, Phasis, Dioxippe, Helia, Amaltejo, Dirka, Lelekso
Amkunuloj Aegle, Klimena, Geo, Leucothoë, Neaera, Perse, Seleno, Crete, Clytie
vdr
Helios, J.B. Zimmermann, 17-a jarcento (kastelo Nymphenburg en Munkeno)

La fama statuo de la koloso de Rodiso reprezentis Helioson.

Parenco redakti

Kune kun sia edzino Klimeno, Helioso havis kvar gefilojn: Ajglo, Faetuso, Lampetio (la tri Heliadinoj) kaj Faetono. Krome li estas la patro de Kirko kaj Pazifao.

Partneroj kaj idaro
Nekonatulino Naŭsidamo Eglo Perseiso Klimeno Keto Ateno Klitio Leŭkotoo
a Filino de Asteropo, laŭ alternativa versio.
b Filino de Kreto, laŭ alternativa versio.
c Filinoj de Rodiso laŭ alternativa versio.

Mito redakti

La tasko de Helios estis konduki la sunĉaron tra la ĉielo; Eos antaŭiris la ĉaron matene kaj Selene sekvis ĝin vespere. Laŭ sia potenco Helioso ofte estis juĝata samforta kiel la diopatro Zeŭso, kiu regis la fulmojn.

Dumnokte Helioso loĝis en sia ora palaco. Simile al granda pokalo, ĝi flosis sur la riverego Oceano, kiu ĉirkaŭas la mondon. Tie li ripozis antaŭ ol denove trairi la ĉielon. Eos malfermis la pordon de la palaco ĉiumatene.

Kvar fieraj ĉevaloj tiris la ĉaron. Iliaj krinaroj estis el oro. Tiom brilis la skipo, ke tiu, kiu provis rigardi ĝin nudokule, tuj blindiĝis.

Clytie enamiĝis en Helioson sed li disdegnis ŝin. Ŝi estis ŝanĝita en floron, kiu ĉiam turniĝas al la lumo de la suno. Tial ĝi nomiĝas helianto aŭ sunfloro.

Historio redakti

Dum la malfrua antikvo Helios ludis ankoraŭ gravan rolon, kiam la romia imperiestro Juliano Apostato provis establi novan nekristanan ŝtatan kulton influitan de novplatonismo.