Patrino

naskintino de ido

Patrino estas la virina generinto de infano. Plejparto da animaloj (inkluzive de homoj) estas generitaj de patrino kaj patro. Ĉe homoj, patrina rilato povas havi biologian, socian, aŭ leĝan signifon, laŭ la rilato. Biologia patrino naskis infanon. La karesvorto uzata de infanoj por nomi sian patrinon estas panjo.

La patrino de edzoedzino estas bopatrino.


Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri patrino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kia patrino, tia filino. 
  •  
     Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino. 
  •  
     Por patrino ne ekzistas infano malbela. 

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-13.